Svahila lingvo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Etikedoj: Poŝtelefona redakto Redakto per poŝtelefona aplikaĵo
Etikedoj: Poŝtelefona redakto Redakto per poŝtelefona aplikaĵo
Linio 188: Linio 188:
* kulia: dekstre
* kulia: dekstre
* kushoto: maldekstre
* kushoto: maldekstre
* kilometri: [[kilometro]]
* kilometa / kilomita: [[kilometro]]


====Vehikloj ====
====Vehikloj ====

Kiel registrite je 03:38, 10 jul. 2017

Svahila lingvo
Kiswahili
makrolingvonatura lingvomoderna lingvo
Sabaki • Bantua lingvaro
Parolata en Tanzanio, Kenjo, Ugando kaj iomete en limaj regionoj de najbaraj landoj
Parolantoj proksimume 60 milionoj
Skribo Latina alfabeto
Lingvistika klasifiko
Niĝerkonga lingvaro
Benue-konga
Bantua lingvaro
Svahila
Oficiala statuso
Oficiala lingvo en Tanzanio, Kenjo, Ugando, Demokratia Respubliko Kongo
Reguligita de Baraza la Kiswahili la Taifa
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 sw
  ISO 639-2 swa
  ISO 639-3 swa
  SIL SWA
  Glottolog swah1254
Angla nomo Swahili
Franca nomo swahili
Specimeno
La Patro Nia:

Baba yetu uliye mbinguni,
jina lako litukuzwe.
Ufalme wako ufike.
Utakalo lifanyike duniani mbinguni.
Utupe leo mkate wetu wa kila siku.
Utusamehe makosa yetu,
kama tunavyowasamehe na sisi waliotukosea.
Usitutie katika kishawishi,
lakini utuopoe maovuni.

Amina.
Vikipedio
vdr

La svahila lingvo (malofte sŭahilasuahila[1], svahile Kiswahili [kisŭaHIli]) estas bantua lingvo (ene de la niĝerkonga lingvaro) parolata en Orienta Afriko, ĉefe en Tanzanio, Kenjo, Ugando kaj en la limaj regionoj de Kongo, Zambio kaj Mozambiko. La nuntempa norma dialekto de la lingvo estas tiu de Zanzibaro, nome insulo ĉe Tanzanio.

Spite sian kondiĉon de afrika lingvo, ĝi ricevis fortan influon de la araba kaj, en la lastaj du jarcentoj, de la angla kaj de la portugala; tiu laste menciita je malplia grado (mvinyo, bendera, meza, limau, por vino, flago, tablo kaj citrono el bandera, mesa kaj limao respektive). Tiuj influoj limiĝas tamen al la vortotrezoro, ĉar la gramatiko pluestas absolute bantua. Dum la jarcentoj la svahila estis perdinta la distingon de tonoj. Temas pri lingvo kun gramatiko (sistemo de klasoj) tre regula kun preskaŭ absoluta ekvivalento inter skribado kaj prononcado.

Historio

La svahila lingvo estiĝis kiam la bantuaj popoloj renkontiĝis kun arabaj komercistoj ĉe la marbordo (kaj la vorto "svahilo" mem venis el la araba vorto sahel ساحل: "el la marbordo", "marbordanoj"). La dezirataj varoj nome eburo, spicoj, fererco kaj ĉefe la afrikanoj mem por la sklaveco. Poste la portugaloj koloniigis la tieajn regionojn, sekvotaj apoge de la germanoj kaj post la Unua Mondmilito ne tiom de la angloj. En la 19-a jarcento ankaŭ multaj baratanoj kaj pakistananoj venis tien por komerco. Pro tio, la svahila havas fremdajn vortojn de ĉiuj lingvoj de ĉi tiuj popoloj. Tamen la gramatiko, kaj la ofte uzataj vortoj, ĉefe devenas de la bantua lingvofamilio, kies lingvoj estis parolataj de la unuaj parolantoj de la sŭahila. La araba alportis la plej multajn fremdajn vortojn, sekvate de la angla.

Oni ne povas scii precize kiam la formado de la sŭahila okazis sed ja dum la 16a al la 17a jarcento, kaj jam estas dokumentoj el la 18a kaj dum la 19a jam oni povas pristudi ne nur ties evoluon, sed eĉ la diversajn dialektojn. Ĉefe la komercemo de araboj portis la lingvon kiel utila rimedo interkompreniĝi kun diversaj popoloj landinterne el la marbordo ĝis la orienta parto de Kongo. Tiele disvastiĝis la sŭahila al diversaj regionoj, plej ofte nur kiel dua lingvo komerca, krom la propra gepatra. Fama konata komercisto estis Tippu Tip kiu per karavanoj en la 1870-aj kaj 1870-aj jaroj rilatigis diversajn popolojn kaj disvastigis la lingvon.

Dum la komenco de la kolonia periodo, kiam oni ekproduktis la unuajn lernolibrojn por la svahila, la zanzibara dialekto de la svahila iĝis la norma dialekto. Tial la nuntempe disvastigata versio de la svahila devenas de tiu dialekto. La aliaj dialektoj ankoraŭ estas iomete uzataj, kvankam forte influitaj de la zanzibara dialekto. Tiu normigo okazis ĉefe fare de eŭropanoj kaj pere de ka skriba lingvaĵo, vortaroj ktp.

Ĉiukaze kaj misiistoj kaj koloniismaj administrantoj tre ofte malhelpis aŭ almenaŭ ne apogis la disvastigon de lingvo kiu funkcias nur kiel interpopola komunikilo kaj anstataŭe ili preferis aŭ la eŭropajn lingvojn koloniismajn aŭ la lokajn tribajn parolmanierojn, kiujn ili povis kontroli pli facile ol la tro (por ili) etenda interpopola sŭahila.

Svahila Marbordo

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Svahila Marbordo.

La termino Svahila Marbordo referencas al marborda areo en Sudorienta Afriko loĝata de parolantoj de la Svahila lingvo. Ĝi ĉefe konsistas el marborda Kenjo, Tanzanio kaj norda Mozambiko. La termino povas inkludi ankaŭ kelkajn el la insuloj de la Hinda Oceano, kiaj Zanzibaro, Pate kaj Komoroj, kiuj kuŝas ĉe la Svahila Marbordo. La Svahila Marbordo havas distingan kulturon, demografion, religion kaj geografion, kaj kiel rezulto - kun aliaj faktoroj, kiaj ekonomio - vidis aperintajn movadojn por separismo.[2]

Nuna stato

Nuntempe la svahila estas la nura ŝtatlingvo en Tanzanio, kaj unu el la du ŝtatlingvoj de Kenjo (kune kun la angla). Ĝi estas multe uzata por kompreniĝo inter la diversaj triboj de Orientafriko, kiuj ĉiuj havas siajn tribajn lingvojn. Tamen nuntempe en Tanzanio la plejmulto de la homoj (kaj ĉefe la junuloj) regas la svahilan same bone kiel sian triban lingvon. Por pli da informoj pri la lingva situacio en Tanzanio, rigardu la paĝon pri Tanzanio.

La svahila estas oficiala lingvo de Ugando, Tanzanio kaj Kenjo, same kiel de la Afrika Unio (kun la angla, la franca, la araba, la hispana kaj la portugala). En la Demokratia Respubliko Kongo ĝi havas la konsideron de "nacia lingvo". Ĝi estas uzata de ĉirkaŭ 80 milionoj da personoj en Orienta Afriko kaj ĝi estas konsiderata "Lingvafrankao" en teritorio kie ekzistas dekoj da aliaj lingvoj. Kurioze, nur la 2% el la loka loĝantaro konsideras ĝin gepatra lingvo en la socilingvistikaj enketoj. Laŭ kelkaj ĉirkaŭkalkuloj, la parolantoj de la svahila povus esti inter 120 kaj 150 milionoj da personoj.[3]

Oni antaŭvidas konstantan pliigon de la parolantoj de svahila, danke al la gravo lastatempe atribuita fundamente de la edukaj institucioj de Kenjo kaj Tanzanio, kie ĝi estas oficiala lingvo, same kiel pro la kreskanta intereso flanke de la afrikusona komunumo por ties studo kaj disvastigo kiel lingvo de konstruado tutafrika.

Trajtoj

Svahila en araba skribmaniero - memortabulo ĉe Askari Monumento, Dar es Salaam

Kiel en la aliaj bantuaj lingvoj, en la svahila ekzistas diversaj substantivaj klasoj, kiuj estas signalataj de la prefikso de la substantivo. La verboj kaj adjektivoj devas kongrui kun la substantiva klaso de la ĉefa substantivo.

La svahila havas fonetikan ortografion, uzante 24 el la 26 latinaj literoj. Ĝi estas fonetika en la senco ke ĉiu sono estas skribata en nur unu maniero. Tamen kelkaj sonoj estas skribataj per pli ol unu litero (ekz. sh por la sono ŝ), do malkiel Esperanto ĝi ne estas fonetika en la senco ke ĉiu litero nur reprezentas unu sonon.

La svahila skribiĝis per la araba alfabeto ĝis la 18a jarcento, sed la formo skribata kutima en la aktualo uzas la latinan alfabeton. Ĵuse oni disvastigis la skribsistemon Mandombe por kelkaj centrafrikaj lingvoj, inter kiuj estas la svahila, kvankam tiu estas minoritata kaj ligata al la kongaj lingvoj kaj la religio kimbanga. La moderna skribmaniero estas tre fonembaza, pro kio ties legado kaj prononcado estas sufiĉe facila, diference ekzemple de la angla kaj franca, kie la etimologia skribmaniero hegemonias super la fonema, partikulare ĉe la vokaloj.

Fonologio

Vortotrezoro

Salutoj kaj ĉiutagaĵoj

la Patro Nia en la svahila lingvo, en Jerusalemo
  • (si)Jambo: Saluton *
  • Usiku Mwema: Bonan nokton
  • Hakuna matata: Ĉio en ordo
  • Habari: Kiel vi fartas?
  • Shikamoo: Respektomontra saluto al aŭtoritatoj aŭ maljunuloj
  • Marahaba: Respondo al shikamoo
  • Bwana: Sinjoro
  • mama: Sinjorino
  • pole sana: Mi bedaŭras
  • Samahani: Pardonu (araba prunto)
  • Asante: Dankon
  • kwa heri : Adiaŭ
  • Hujambo: Kiel vi fartas?
  • Karibu: Bonvenon

Noto: jambo estas vorto dirata al kiu supozeble ne konas aŭ parolas la lingvon. Se oni interkomprenas la svahilan, la respondo estas sijambo; se la interparolanto ne parolas ĝin, la respondo estas jambo simple.

Pruntvortojoj

  • hoteli: hotelo (de la angla hotel)
  • baisikeli: biciklo (de la angla bicycle)
  • polisi: polico (de la angla police)
  • kadi: karto (de la angla card)
  • picha: foto (de la angla picture)
  • safi: pura (de la araba sāfī, 'pura')
  • krismasi: kristnasko (de la angla Christmas)
  • daktari: kuracisto (de la angla doctor)
  • askari: gvardio (de la araba `askarī, 'soldado')
  • kondom: kondomo (de la angla condom)
  • mvinyo : vino (de la portugala "vinho")
  • meza : tablo (de la portugala "mesa")
  • bendera : flago (de la portugala "bandeira")
  • limau : citrono (de la portugala "limão")

Noto: granda parto de la vortotrezoro devenas de la araba, angla kaj portugala pro historiaj, ekonomiaj kaj koloniaj tialoj.

Manĝoj kaj utilaĵoj

  • Baridi: malvarma (de la araba bārid)
  • chumvi: salo
  • kahawa: kafo (de la araba qahwa)
  • chai: teo (de la hinda चाय chai)
  • sukari: sukero (de la araba sukkar)
  • chakula: manĝo
  • Nyama: viando
  • limau : citrono (de la portugala)
  • mvinyo: vino (de la portugala)
  • ananas : ananaso

Animaloj

Gramatikaĵoj

  • sasa: nun
  • zaidi: pli (de la araba ziyāda)
  • chache zaidi: malpli

Utilaĵoj

  • meza: tablo
  • jua kali: multa suno
  • mtoto: infano
  • hoteli ya chakula: restoracio
  • daladala: aŭtobuso (en Tanzanio)
  • matatu: aŭtobuso (en Kenjo)
  • chumba: ĉambro
  • choo: necesejo
  • rafiki: amiko (de la araba rafīq, 'kompano')

Koloroj

  • nyeupe: blanka
  • nyeuse: nigra
  • buluu: blua (de la angla blue)

Noto: en svahila oni diras rangi ya buluu; koloro de bluo

Diversaĵoj

  • Pole pole: Pli malrapide
  • Bendera, mabendera: flago, flagoj
  • Hakuna Matata/Hakuna matatizo/Hamna matatizo/Hamna shida: Ne estas problemoj

Nombroj

  • Nulo : sifuri (de la araba sifar)
  • Unu: moja
  • Du: mbili
  • Tri: tatu
  • Kvar: Nne
  • Kvin: Tano
  • Ses: Sita (de la araba sitta)
  • Sep: Saba (de la araba saba`a)
  • Ok: Nane
  • Naŭ: Tisa (de la araba tisa`)
  • Dek: Kumi
  • Dekunu: Kumi na moja
  • Dudek: Ishihirini (de la araba `ishrīn)
  • Unua: -a kwanza
  • Dua: -a pili

Direktoj

  • kulia: dekstre
  • kushoto: maldekstre
  • kilometa / kilomita: kilometro

Vehikloj

  • gari: aŭto (de la angla car)
  • pikipiki: motorciklo
  • mafuta: benzino
  • forbaifor: ĉiaterena veturilo (de la angla four by four: 4x4)
  • Dala dala: aŭtobuso / aŭ kamioneto de transporto de pasaĝeroj

Verboj

  • Kusema: paroli
  • Kuwika: saluti
  • Kuhitaji: bezoni (nahitaji: mi bezonas, sihitaji: mi ne bezonas)

Monatoj

Ĉiuj monato-nomoj estas fremdaj vortoj el la angla, sed ekzistas ankaŭ alternativaj monato-nomoj, p. ek.: mwezi ya pili, dua monato.

La sŭahila lingvo kaj Esperanto

Bernard Golden en tre interesa kaj bonkvalita eseo La sŭahila lingvo kaj Esperanto – komparo kaj kontrasto[5] disvolvigas kuriozan tezon komparante la sŭahilan kun Esperanto. Tiu estas ege interesa eseo, ĉar unuflanke priskribas la fenomenon de nenormala interpopola lingvo kia estas la sŭahila, kaj krome ĝi estas komparata en diversaj sencoj kun Esperanto, kaj ĉefe rilate al ties historio kaj sociologio. Nome oni priskribas la komercan naskiĝon de la sŭahila, kompare al la praktika intereso de komencaj esperantistoj, la malfacilon pri uzado de ambaŭ por poezio, ĉefe en la komencaj stadioj, la atakojn aŭ malhelpojn kontraŭ la sŭahila fare de naciismaj sentoj, de religiaj nuancoj, de edukistoj kaj de politikistoj, kio iel ripetiĝas en la kazo de Esperanto. Tamen oni komparas la du diversajn vojojn por normigo kiuj okazis en ambaŭ lingvoj, kaze de la sŭhila ĉefe ĉirkaŭ la dua kvarono de la 20a jarcento.

La aliro al la literaturo estis avantaĝo por Esperanto, dum la troa ligo al kulturaj naskokernoj (Islamo kaj komerco por la suahila, eŭropaj intelektuloj por Esperanto) similigis malavantaĝojn. Alia diferenco estas ke en la procezo de disvastigo kaj normigo ĉe la sŭahila gravan rolon ludis komercistoj, misiistoj, administrantoj kaj politikistoj, dum ĉe Esperanto apenaŭ. Fina konkludo estas ke spite malhelpojn la sŭahila venkis, dum al Esperanto mankas ankoraŭ multo por tio.

Literaturo

La plej uzata formo de komenca poezio estis la utendiutenzi, kaj estis rilata al religiaj temoj, nome la legendaj heredoj de la araba kultura influo.

Dialektoj

Oni povas paroli kaj pri dialektoj rilataj al lokaj areoj kaj pri parolmanieroj rilataj al la diversaj uzaĵoj de la lingvo. Ekzemple ki-setla estus la sŭahila de la koloniismaj aŭ poste eŭropaj parolantoj, tro simpligita al nura komunikado kun servistoj aŭ subuloj; el tie iĝis fame konataj esprimoj kiaj bwana, hakuna matata, simba, uzataj en romanoj, filmoj ktp. Swahili safi estus la pura lingvo.

La tezoj de Bernard Golden

Bernard Golden, en sia artikolo Piĝinoj, kreolaj lingvoj kaj planlingvoj,[6] eliras el la konceptoj de piĝinoj kiel porokazaj helplingvoj, nenies gepatraj lingvoj kaj kreolaj lingvoj kiel jam primaraj lingvoj devenaj el piĝinoj. Tradicie lingvistoj iom malatentis ilin, kvankam ja ili konstituas interesajn lingvajn fenomenojn, kaj fakte modelojn por planlingvoj, kiuj siavice plej ofte havas piĝinajn interetnajn celojn, kaj same kiel ili estas mikslingvoj. Kreolaj plej ofte estas facilaj lingvoj mikse inventitaj de filoj de parolantoj de piĝinoj. Tre interesaj kazoj de tiaj lingvoj estas papiamento kaj la sŭahila. Esperanto povus profiti el tiaj fenomenoj, se ĝi pligrandigas sian facilecon kaj piĝinecon, dum povas esti malhelpita en sia etendiĝo pro alproksimiĝo al funkciado de nacilingvoj. Paŝoj al tiu piĝiniĝo estus la bazaj vortaroj kaj evito de gramatikaj komplikaĵoj de la "trunko" de Kalocsay, la facila lingvaĵo de la revuo Kontakto aŭ la Zagreba Metodo.

Notoj

  1. Plej fidela al la svahila prononco estus la esperantigo "sŭahila", kiu tamen estas problema, ĉar "ŭ" post konsonanto ne estas kutima en Esperanto kaj estas eĉ kontraŭ-Fundamenta. "svahila" estas la plej kutima formo, kaj ankaŭ sekvas la Esperantan kutimon en tiaj okazoj uzi "v" anstataŭ "ŭ" (kiel ĉe "Urugvajo"). Tamen Bernard Golden uzas sŭahila (vidu apartan ĉapitron).
  2. "Contagion of discontent: Muslim extremism spreads down east Africa coastline," The Economist (3a de Novembro 2012)
  3. 2005 World Bank Data.
  4. 4,00 4,01 4,02 4,03 4,04 4,05 4,06 4,07 4,08 4,09 4,10 4,11 Laŭ "Lehrbuch des modernen Swahili", de Brauner/Herms, sur paĝo 81
  5. Bernard Golden, La sŭahila lingvo kaj Esperanto – komparo kaj kontrasto, en Interlingvo inter lingvoj, Prilingvaj eseoj, Diversaj aŭtoroj, UEA, Roterdamo, 2015. ISBN 9789290171232. 271 paĝoj. paĝoj 15-28.
  6. Bernard Golden, Piĝinoj, kreolaj lingvoj kaj planlingvoj [1988] en Interlingvo inter lingvoj, Prilingvaj eseoj, Diversaj aŭtoroj, UEA, Roterdamo, 2015. ISBN 9789290171232. 271 paĝoj. paĝoj 29-46.

Aliaj projektoj

Vidu ankaŭ

Bibliografio

Eksteraj ligiloj