Tsakhia Elbegdorj: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 37: Linio 37:
[[Kategorio:Mongolaj politikistoj]]
[[Kategorio:Mongolaj politikistoj]]
[[Kategorio:Prezidantoj de Mongolio]]
[[Kategorio:Prezidantoj de Mongolio]]
[[Kategorio:Nuntempaj ŝtatestroj]]

Kiel registrite je 07:54, 10 jul. 2017

Tsakhia_Elbegdorj

Tsakhia Elbegdorj, en Esperanto Elbegdorĝ Caĥia (naskiĝis la 30-an de marto 1963 en la provinco Zereg, regiono Ĥovd) estas prezidento de Mongolio.

Elbegdorj estas edzo, patro de kvin gefiloj. Li finis en 1979 mezlernejon de sia provinco, en 1981 altlernejon en urbo Erdenet, en 1988 Universitaton de Armea Politologio en Ukrainio kaj en 2002 universitaton Harvard. Bakalaŭro pri ĵurnalismo kaj magistro pri ŝtata estrado. Parolas anglan kaj rusan.

Tsakhia [caĥia'] estas lia patronomo; lia persona nomo estas Elbegdorj [elbegdorĝ]. Alia nomformo estas Tsakhiagijn Elbegdorj, cirile Цахиагийн Элбэгдорж.

Kariero

  • 1981–1982: Laboristo en la fabriko "Erdenet";
  • 1982–1983: Militservanto en la mongola popola armeo;
  • 1988–1990: Ĵurnalisto en la armea gazeto "Ulaan Od", Ĉefo de Literaturo Unuiĝo de Popola Armeo;
  • 1989–1991: Estrarano de Mongola Demokratia Unio;
  • 1990: Ĉefredaktoro de la gazeto "Ardchilal" (Demokratio);
  • 1990–1992: Deputito de Granda Ŝtata Ĥuralo (Asembleo);
  • 1991: Prezidanto de Mongola Asocio de Farmistoj;
  • 1992–1994: Membro de Granda Ŝtata Ĥuralo (Asembleo);
  • 1992–: Konstanta membro de Prezidio de la Fonduso "Zaluu Udirdagch" (Juna Gvidanto);
  • 1993–: Ano de Direktoraro de Politologia Akademio;
  • 1994–1996: Membro de Ĝenerala Konsilio de Nacia Demokratia Partio de Mongolio;
  • 1994–1996: Eksperto de Konsilio de Nacia Sekureco;
  • 1996–1999: Prezidanto de Nacia Demokratia Partio;
  • 1996–2000: Ĉefo de Koalicio de Nacia Demokratia Partio kaj Socidemokratia Partio en la parlamento;
  • 1996–1998: Vic-prezidanto de Granda Ŝtata Ĥuralo (Asembleo)
  • 1996–2000: Membro de Granda Ŝtata Ĥuralo, Prezidanto de Ekzekutiva Komitato de Mongola Parlamenta Rondo;
  • 1998–1999: Ĉefministro de Mongolio;
  • 2003–: Honora Prezidanto de Mongola Demokratia Unio kaj Fonduso de Juna Gvidanto;
  • 2004–2006: Ĉefministro de Mongolio;
  • 2005–2008: Prezidanto de Demokratia Partio;
  • 2008: Membro de Granda Ŝtata Ĥuralo (Asembleo);
  • 2009–: Prezidento de Mongolio.