Heredaĵo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎Pollando: “Esperantiana”
Hispanio
Linio 45: Linio 45:
===== Esperantofondaĵo Cesar Vanbiervliet =====
===== Esperantofondaĵo Cesar Vanbiervliet =====
Ekzistis jam antaŭe [[Esperanto-Fondaĵo Cesar Vanbiervliet|Esperantofondaĵo Cesar Vanbiervliet]] kiu dum jardekoj konservis Esperanto-librojn kaj dokumentojn.
Ekzistis jam antaŭe [[Esperanto-Fondaĵo Cesar Vanbiervliet|Esperantofondaĵo Cesar Vanbiervliet]] kiu dum jardekoj konservis Esperanto-librojn kaj dokumentojn.

=== Hispanio ===
[[Muzeo de Esperanto de Subirats]] :  Laŭ indikoj en [[La Gazeto]]  de junio 1986 troveblis tiam i.a.: 1.215 turismaj broŝuroj, 1864 skatoloj kun korespondaĵoj de diversaj esperantistoj, 1625 esperantaj poŝtkartoj, 423 fotoj pri esperantaj okazaĵoj, 17 neeldonitaj manuskriptoj ktp. Inter la plej valoraj eroj estas manskribaĵoj de [[L.L. Zamenhof]], ekzemple la manuskripto de "[[La Rabistoj]]", kiun "[[La Revuo]]" ricevis la 11-an de aprilo 1907.


=== Kroatio ===
=== Kroatio ===

Kiel registrite je 21:07, 15 jul. 2017

Heredaĵo estas la termino uzata por indiki kion heredas (vidu heredo) de la prapatroj. La graveco de heredaĵo estas definita kaj subtenata fare de iu socio, socia grupo. En aliaj vortoj, la termino heredaĵo estas atribuata al aferoj ke iu socio aprezas kaj estimas sufiĉe valoro por konservi ĝin por estontaj genereacioj. Heredaĵo temas ankaŭ pri aferoj kun kiuj homoj deziras identigi sin. Kiel la fundamento de iu socio heredaĵo povas ankaŭ funkcii estonteco-orientite.

La difino de nemateria kultura heredaĵo, laŭ la Konvencio de Unesko akceptita de ĝia Ĝenerala Konferenco en 2003, klarigas ke tia estas socia fenomeno, kiu entenas kulturvalorojn, heredeblajn trans generacioj fare de komunumo posedanta sian identecon (->Monda kultura heredaĵo de Unesko)[1]. Ankaŭ Esperanto enestas en la listo de nemateriaj kulturheredaĵoj[2] (en Pollando ekde la 20-a novembro 2014). Dum kongreso de la Eŭropa Esperanto-Unio okazinta inter la 16-a kaj 20-a de julio 2012 ambaŭ Michael D. Higgins, prezidento de Irlando kaj Lucinda Creighton, irlanda ministrino pri Eŭropaj aferoj, substrekis ke “Esperanto apartenas al la komuna Eŭropa kultura heredaĵo”[3].

Kategorigo

Distingeblas inter materia heredaĵo kaj nemateria heredaĵo (tradicioj, historio, rakontoj, kantoj, festoj, ritoj, procesioj, parfumoj,...).

Kvankam ĉiuj subdividoj interrilatas materia heredaĵo povas esti disigita en - movebla heredaĵo (movebla, ne terobazita kiel bibliotekoj, arkivoj, kolektoj, pentraĵoj, skulptaĵoj, vivanta heredaĵo,...) kaj

- nemovebla heredaĵo (ne transportabla, lokoligita; pejzaĝoj, arboj, natura heredaĵo, arkeologio, monumentoj aŭ konstruaĵoj,...).

Nemateria (kultura) heredaĵo estas neperceptebla heredaĵo : rakontoj, danco, muziko, teatro, ritoj, metioj, tradicioj, kaj.....

Esperanto kiel heredaĵo

Aŭstrio :

Internacia Esperanto-muzeo en Vieno

Ĉeĥio :

Esperanto-muzeo en Svitavy

Ĉinio :

Internacia Esperanto-muzeo en Zaozhuang

Flandrio, Belgio

Salono Nottebohm en la heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience (EHC) en trovigante en la Korte Nieuwstraat, Antverpeno, Belgio.
Salono Nottebohm en la heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience (EHC) en trovigante en la Korte Nieuwstraat, Antverpeno, Belgio.

Erfgoedbibliotheek Hendrik Conscience' (EHC))

La 24-an septembro 2016 Flandra Esperanto-Ligo (FEL) subskribis interkonsenton kun la Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience (pr. konsjans) aŭ mallongigita EHC kiu estas konservadobiblioteko[4]heredaĵobiblioteko (flandra nocio ankrumita en la flandra leĝaro, artikolo 78 de la tn. 'erfgoedecreet' (heredaĵdekreto) per kiu granda kvanto de la librotrezoro de Flandra Esperanto-Ligo estis donacita al tiu biblioteko kiu ekde nun funkcios kiel FEL-studbiblioteko. Depost tiam la EHC konservos kaj mastrumos la valoran librokolekton de FEL kun la certeco ke tiu kolekto estos daŭre konservata kaj ke eblos daŭre konsulti la kolekton. Aliaj avantaĝoj estas :

- integriĝo en sama katalogo de EHC kun kun aliaj gravaj kolektaĵoj el flandraj sciencaj bibliotekoj;

- liberigo de ĉiuj praktikaj, financaj kaj teknikaj zorgoj por la Esperanto-kolekto kiel ekzemple la prizorgado de retejo;

- esti agnoskita kiel aparta kolekto nomita "Flandra Esperanto-biblioteko" kiu provizas videblecon por Esperanto pere de la retejo de EHC, ofte konsultita de altnivela kaj esplorema publiko;

- senpaga skanado de dokumentoj en la legejo de EHC;

- ebleco estiĝi volontula kunlaboranto de EHC pere de individua volontulkontrakto;

- ebleco de estonta kompletigo de la aparta kolekto pere de pluaj donacoj, kiel kondiĉigita en la kunlaborkontrakto inter EHC kaj FEL

- reta konekto de EHC al la fama retejo WorldCat per kiu la ĉeesto de la koncernaj Esperanto-publikaĵoj en EHC estas diskonigebla tra la tuta mondo[5].

Esperantofondaĵo Cesar Vanbiervliet

Ekzistis jam antaŭe Esperantofondaĵo Cesar Vanbiervliet kiu dum jardekoj konservis Esperanto-librojn kaj dokumentojn.

Hispanio

Muzeo de Esperanto de Subirats :  Laŭ indikoj en La Gazeto  de junio 1986 troveblis tiam i.a.: 1.215 turismaj broŝuroj, 1864 skatoloj kun korespondaĵoj de diversaj esperantistoj, 1625 esperantaj poŝtkartoj, 423 fotoj pri esperantaj okazaĵoj, 17 neeldonitaj manuskriptoj ktp. Inter la plej valoraj eroj estas manskribaĵoj de L.L. Zamenhof, ekzemple la manuskripto de "La Rabistoj", kiun "La Revuo" ricevis la 11-an de aprilo 1907.

Kroatio

La Dokumenta Esperanto-Centro (DEC) en Durdevac, je ĉ. 120 kilometroj nordoriente de la  Zagrebo, estas la iniciato de la kroata esperantisto Josip Pleadin. Kun la celo laŭeble preventi perdojn de la esperanta kultura kaj historia heredaĵo li volis en tiu centro kolekti, konservi, ordigi, valorigi kaj uzi materialojn en kaj pri Esperanto. DEC estas membro de Kroata Esperanto-Ligo, sed funkcias kiel privata kolekto uzebla post pago. Uzi la materialon rajtas ĉiu esperantisto aŭ neesperantisto surloke, aŭ uzante retan kontakton kun la posedanto. La kolekto estas ĝisplue en la privata domo de Pleadin kie li sole de facto faras la laboron. Lia deziro estas ke DEC atingu la nivelon de regione aŭ ŝtate protektita kolekto, kio garantius ĝian konserviĝon en formo de publika Esperanto-kolekto disponebla al esperantistoj ankaŭ post forpaso de la nuna posedanto[6]. Sur la socia reto Ipernity troveblas katalogo de lilbroj, fotoarkivo, dosierojn ktp. de la Dokumenta Esperanto-Centro.

Pollando

En la listo de nemateriaj kulturheredaĵoj de Pollando ekde la 20-a novembro 2014 enestas la lingvo Esperanto [1][7][8]. En la tiu listo ĝi aperas kiel “Esperanto, portilo de la Esperanta Kulturo[1][9]. En la bjalistoka kulturcentro Ludoviko Zamenhof kiu okupiĝas pri multkultureco de Bjalistoko. Esperanto estas nur malgranda peco de ĝia interesosfero. Tamen en la sama centro kreiĝis Podlaĥia biblioteko (unu el la plej grandaj en la regiono) kies kolekto “Esperantiana” konsistas el Esperantlingvaj libroj kiuj estas rete konsulteblaj[10].

'Kritiko : Kvankam temas en tiu pola listo pri “Esperanto, portilo de la Esperanta Kulturo”[1] [9] kaj ne pri Esperanto mem kiel tia, Andreas Künzli en lia artikolo "Kial Esperanto ne estas nur pola nacia heredaĵo" tamen donas kritikon sur la proklamo de 'Esperanto kiel pola nacia heredaĵo" [11]. Li opinias ke ĝi subfosus la aserton, laŭ kiu Esperanto estas nenies propraĵo kaj ke ĝi eĉ pli kontraŭdirus la faman konkludon de Zamenhof mem, kiu diris „Mi estas homo kaj por mi ekzistas nur idealoj pure homaj“[12].

Svislando

Unu el la plaj grandaj kolekoj de esperantaĵoj troviĝas en la Centro de Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia (CDELI) ĉe Biblioteko de la Urbo La Chaux-de-Fonds. CDELI rezultas el savado de interlingvististikaj arĥivaroj, kiun Claude Gacond plenumadas ekde sia studo de Esperanto en 1952. Observinte tiam stultan detruon de gravega libraro kaj de tre plena arĥivaro sekve al akcidenta morto de la posedanto, Claude Gacond komencis atentigi posedantojn de tiaj dokumentaroj pri la neceso ilin protekti kontraŭ simila detru-danĝero. Ĝuste tial fondiĝis CDELI en 1967 far Claude Gacond kaj Fernand Donzé, la tiama direktoro de la Biblioteko, kun la apogo de Svisa Esperanto-Societo, kiu donacis siajn libraron kaj arĥivaron. Ekde tiam multaj donacoj kaj heredigoj kompletigis kaj daŭre pliriĉigas la dokumentaron de CDELI[13]. Oficiala retejo de CDELI : www.cdeli.org

Tutmonde

Ankaŭ pere de ciferecaj kolektoj eblaj konservi la esperantan heredaĵon kaj precipe faciligi la aliron.

Plej grandaj elektronikaj bibliotekoj - GoogleBooks, projekto Gutenberg, Vikifontaro, Archive.org - situas en Usono. Laŭ tiea leĝaro, ĉia libro eldonita antaŭ la jaro 1923, ne plu estas protektata de kopirajto kaj povas aperi en ĉi tiuj bibliotekoj.

Ekzistas kanada retbiblioteko Wikilivres (http://wikilivres.info/wiki/Main_Page), kiu funkcias laŭ vikia principo kaj kie oni povas libere aldoni librojn. En Aŭstralio kaj Kanado kopirajto daŭras 50 jarojn post morto de aŭtoro kaj tradukinto.

En Wikimedia ekzistas kategorio "Scanned Esperanto texts" (http://commons.wikimedia.org/wiki/Category:Scanned_Esperanto_texts), kien oni povas alŝuti bildojn de skanitaj Esperantaj libroj (nature, tiuj, kiuj aperis antaŭ 1923)[14].

Zamenhof-Esperanto-Objektoj

Tra la tuta mondo ekzistas objektoj kiuj atestas pri la ĉeesto de Esperanto aŭ ĝia iniciatinto L.L.Zamenhof en iu aŭ alia loko : precipe stratnomoj, sed ankaŭ skulptaĵoj, poŝtmarkoj, murpentraĵoj, enskribaĵoj sur veturiloj ktp. : ZEO-j.

Eksteraj ligiloj

Podlaĥia biblioteko posedas la Esperantan librokolekton “Esperantiana”

Vidu ankaŭ

Materia heredaĵo

Movebla heredaĵo

Senmova heredaĵo aŭ monumento (vidu ankaŭ ZEO) Nemateria (kultura) heredaĵo

Monda heredaĵo de Unesko

Eŭropa heredaĵo

Unesko monda natura heredaĵo (naturmonumentoj/naturrezervejoj, pejzaĝomonumentoj kaj geografiaj naturmonumentoj)

Industria heredaĵo

Notoj kaj referencoj

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Roman Dobrzyński, "Esperanto kiel kultura heredaĵo estas internacia konkero" - "L’Esperanto come retaggio culturale è una conquista internazionale", 6-a marto 2015.
  2. Vidu tiurilate ankaŭ Esperanto-kulturo.
  3. Sukcesa Eŭropa Esperanto-Kongreso de EEU en Irlando, EEU, 2012.
  4. t.e. publikaĵo kiu eniras 'konservadobibliotekon' estonte ne plu povas eliri tiun bibliotekon. La akcepto de publikaĵo en EHC estas ties jes aŭ ne ekzistanta rilato kun flandraj kulturo kaj homo. Kulturtemaj publikaĵoj realigitaj fare de flandroj, sendepende de la uzita lingvo, kiel aŭtoro, tradukisto aŭ eldonisto, ĉiam rajtas je akcepto en la kolekto de EHC. Tamen ECH prijuĝas ankaŭ publikaĵoj ne nur surbaze de tiu mallarĝsenca kolektoprofilo, sed ankaŭ konsideras 'apartajn kolektojn' kondiĉe ka la 'aparta kolekto' kiel tutaĵo rilatas al la flandraj kulturo kaj homo. Tio efektiviĝis en la kazo de la nova aparta kolekto 'Flandra Esperanto-biblioteko'.
  5. Cyreen Knockaert, Flandra Esperanto-biblioteko kaj heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience, HorizonTaal, jarkolekto 48, numero 283, novembro-decembro 2016, p.4-6.
  6. Dokumenta esperanto-centro (eo) - Dokumentacijski esperantski centar (hr)
  7. Aleksander Korĵenkov, Kio estas Esperanto? Pola nacia heredaĵo!, Libera Folio, 22-a novembro 2014.
  8. "Esperanto – pola kultura heredaĵo", "La Balta Ondo", la 21-a novembro 2014, rigardita je 2014-11-25
  9. 9,0 9,1 Noto : Esperanto estas do agnoskita de ŝtata instanco kiel kultura lingvo. Kiom foje oni aŭdis, ke nia lingvo ne havas estontecon, ĉar mankas al ĝi kultura bazo!
  10. Publika Esperanta biblioteko en Bjalistoko, La Balta Ondo, 2012, numero 4.
  11. Noto : Ne estas problemo ke Pollando tiel decidis. Iun tagon ankaŭ aliaj ŝtatoj rajtas deklari Esperanton sia, ĉar ne kuŝas breveto sur Esperanto. Ĝi estas tutmonda : ĝi ne nur estas pola propraĵo. Tial iu ajn pretendo pri ĝia alproprigo aŭ aljuĝo al ajna grupo aŭ ideologio estas kontraŭ la spirito de Esperanto mem.
  12. Andreas Künzli, "Kial Esperanto ne estas nur pola nacia heredaĵo" (finas per kritikaj komentoj el diversaj landoj), plansprachen.ch
  13. Centro de dokumentado kaj esploro pri la lingvo internacia (CDELI) , Urba biblioteko de La Chaux-de-Fonds.
  14. Kirill Ŝvedov, Kien arĥivigi kaj havebligi esperantajn librojn?, Esperanto.com, 4-a februaro 2010.