Valentin Melnikov: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [kontrolita revizio] |
Neniu resumo de redakto |
Vmel (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
||
Linio 36: | Linio 36: | ||
Naturisto. |
Naturisto. |
||
Januare‘2016 en sia interret-paĝo en unu el la sociaj retoj arde salutis mortigon de la ĵurnalistoj de "Charlie Hebdo". |
|||
== Eksteraj ligiloj == |
== Eksteraj ligiloj == |
Kiel registrite je 14:26, 20 jul. 2017
Valentin Melnikov | |
---|---|
Valentin Melnikov | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 18-an de julio 1957 en Ŝablono:Flagicon Sovetunio |
Lingvoj | Esperanto • rusa |
Nacieco | ruso |
Ŝtataneco | Rusio • Sovetunio |
Alma mater | Universitato de ĥemia teĥnologio Dmitrij Mendelejev de Rusio |
Okupo | |
Okupo | poeto • esperantisto • mensludisto |
Esperanto | |
Tradukis en Esperanton | satirajn poemciklojn, novelojn, versromanon "Eŭgeno Onegin" |
Esperantistiĝis en | 1982 |
Valentin MELNIKOV (ruse Валентин Викторович Мельников) naskiĝis 18-an de julio 1957, konstante loĝas en Moskvo. Inĝeniero-kemiisto laŭ diplomo, ekde 1980-aj jaroj laboras kiel komputisto. Esperantisto ekde 1982. Diplomita instruisto de Esperanto, membro de la Ĉefa Atesta kaj Lingva Komisiono de la Rusia Esperantista Unio. Poeto, tradukisto el la rusa kaj aliaj lingvoj, ĵurnalisto, recenzisto. Kunaŭtoro de la libroj "La birdo Gamajun" (1989), "Moskvaro" (1998), "Lena..." (1998), "Mondoj" (2001), "Moskvaj sonoriloj" (2007), "El ombro" (2008). Atentindas liaj akre satiraj poemcikloj "Socia moralo" kaj "Observoj de biletkontrolisto", ankaŭ lirika "Sonetoj al mia Muzo". Furoris lia traduko de maldeca poemo Kojonov Luĉjo (1995).
V.Melnikov tradukis kelkajn novelojn de Anton Ĉeĥov kaj Lev Tolstoj. Faris la plej plenan kaj precizan tradukon de la versromano "Eŭgeno Onegin" de Aleksandr Puŝkin (eldonita de 'Sezonoj', 2005). Ekde 2007 li tradukas elektitajn verkojn de rusaj poetoj de 18-19a jc., la materialoj por estonta Rusa Antologio regule aperas en "La Ondo de Esperanto". En 2016 ricevis honoran mencion en Belartaj konkursoj de UEA.
V.Melnikov verkis grandan artikolon pri Esperanto en multvoluma ruslingva "Porinfana enciklopedio" (1998) - kelkaj fakuloj nomis ĝin la plej bona ruslingva enciklopedia artikolo pri Esperanto. Redakciano de "La Ondo de Esperanto" ekde ties (re)apero en 1991 kaj de Ruslanda Esperantisto, Moskva Gazeto, Survoje. Redaktoro de "Cerbe kaj Kore" (1998-2000). Kontribuis al BA1, BA7, BA8, BA12, BA17, BA19, BA24. Konstante kunlaboras en La Karavelo. Liaj verkoj (ĉefe poemoj kaj recenzoj) aperis ankaŭ en Esperanto (UEA), Hungara Vivo, Literatura Foiro, Litova Stelo, Monato, Sezonoj k.a.
La moskva kongreso de REU (1997) komisiis al li gvidi la Literaturan sekcion de REU. Estrarano de REU ekde 2015. Eksigita el la estraro de REU en 2017.
Konata en la medio de intelektaj ludoj. En 1994-2000 kaj 2009 sukcese partoprenis en televida "Propra ludo". En 2006 iĝis ĉampiono de Rusio en la ludo "Kio? Kie? Kiam?" kun la teamo "Nesprosta".
Naturisto.
Eksteraj ligiloj
- La paĝo pri Valentin Melnikov en "Originala Literaturo Esperanta"
- Reta Taglibro de Valentin Melnikov
- Verkoj de kaj pri Valentin Melnikov en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo
Rete legeblaj verkoj
- Verkoj
- Socia moralo
- Observoj de biletkontrolisto
- Sonetoj al mia Muzo
- Artikolo pri Esperanto en multvoluma ruslingva "Porinfana enciklopedio"