Navahrudak: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
TohaomgBot (diskuto | kontribuoj)
e Replaced raster image with an image of format SVG.
Linio 1: Linio 1:
[[Dosiero:Coat of Arms of Navahrudak, Belarus.png|eta|120px|blazono de Navahrudak]]
[[Dosiero:Coat of Arms of Navahrudak, Belarus.svg|eta|120px|blazono de Navahrudak]]
'''Navahrudak''' ('''Навагрудак''', '''Novogrudok''', [[pole]] ''Nowogródek'', [[litove]] ''Naugardukas'') estas urbo en okcidenta parto de [[Belorusio]] kun 30,7 mil loĝantoj (2006). Ĝi situas 160 km oriente de [[Hrodna]].
'''Navahrudak''' ('''Навагрудак''', '''Novogrudok''', [[pole]] ''Nowogródek'', [[litove]] ''Naugardukas'') estas urbo en okcidenta parto de [[Belorusio]] kun 30,7 mil loĝantoj (2006). Ĝi situas 160 km oriente de [[Hrodna]].



Kiel registrite je 20:58, 31 jul. 2017

blazono de Navahrudak

Navahrudak (Навагрудак, Novogrudok, pole Nowogródek, litove Naugardukas) estas urbo en okcidenta parto de Belorusio kun 30,7 mil loĝantoj (2006). Ĝi situas 160 km oriente de Hrodna.

Historio

Navahrudak estas unu el la plej malnovaj urboj de Belorusio, loĝata jam en la 10-a jc.. Ĉar ĝi estas la plej alta punkto de la najbara montetaro, ĝi gravis kiel defenda-strategia loko. La unua skriba mencio de ĝi venas el 1227 kiel Novogorodok.

ruinoj de fortikaĵo el la 13-a jc.

La urbon detruis la mongoloj en 1240. Ekde la 13-a jc., ĝi estas centro de la regiono Ĉernij Rus, kaj laŭ kelkaj fontoj ĝi estis ĉefurbo de la Grandprinclando Litovio, ĝis ties translokiĝo al Trakai

Ĝi iĝis en 1507 centro de regiono de la Grandprinclando kaj retenis tiun rolon ĝis 1795, kiam ĝi estis ligita al la Rusa Imperio kaj iĝis centro de la Grodno-a gubernio, ekde 1842 ĝi estis parto de la Minska gubernio.

La urbon okupis en 1919 polaj taĉmentoj kaj ĝi apartenis ĝis 1939 al Pollando. En 1939-41 kaj ekde 1944 ĝis estis parto de la Sovetunio.

Ekonomio

Gravas la industriaj branĉoj por prilaboro de la agrikulturaj produktoj.

Vidindaĵoj

Ĝemelaj urboj

Interalie partnerurbo estas pola urbo Elblongo / Elbląg


Eksteraj ligiloj