Vikipedio:Artikolo de la semajno/2017/34: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo kun '{{Vikipedio:Artikolo de la semajno/2017/33'
 
Neniu resumo de redakto
 
Linio 1: Linio 1:
{{Vikipedio:Artikolo de la semajno/2017/33
{{Vikipedio:Artikolo de la semajno/2017/33}}

Nuna versio ekde 09:45, 1 aŭg. 2017

Statuo el moderna monumento al Ĉeng He ĉe Stadthuys en Malako, Malajzio.

ĈENG He 鄭和 (aliaj transliterumadoj: Cheng Ho (Ĉeng Ho) aŭ Zheng He, Pinjino: Zhèng Hé) aŭ 三寶 San Bao, naskiĝnomo Ma Ho; (naskiĝis en 1371 en Junano, mortis en 1433) estis ĉina Huja vojaĝanto, ŝipveturisto, ŝipara almiralo kaj diplomato en la epoko de la Dinastio Ming. Li naskiĝis kiel islamano, iĝis eŭnuko kaj servis la ĉinan imperiestron. Ĉeng He komandis ekspediciajn veturojn al Sudorienta Azio, Suda Azio, Mezoriento, kaj Orienta Afriko el 1405 al 1433.

Kiel favoritulo de la Imperiestro Jongle, kies Jingnanan ribelon li helplis, li elstariĝis ĝis la pinto de la imperial hierarkio kaj servis kiel komandanto de la suda ĉefurbo Nanjing (la ĉefurbo estis poste movita al Pekino fare de la imperiestro Jongle). Tiuj vojaĝoj estis dumlonge forgesitaj en oficialaj ĉinaj historioj sed iĝis bone konataj en Ĉinio kaj eksterlande ekde la publikigo de la verko de Liang Kiĉao nome Biografio de la granda navigisto de niapatrio, Ĉeng He en 1904. Trilingva steleo lasita de la navigisto estis malkovrita en la insulo Srilanko nome en Galle tuj poste.

Ĉeng He estis la dua filo de familio el Kunjango, Junano. Li estis origine naskiĝinta laŭ la nomo Ma He. Lia familio estis Hujo. Li havis kvar fratinojn kaj unu pli aĝan fraton.

Ĉeng He naskiĝis en islama familio. Tamen, liaj religiaj kredoj iĝis ĉioenhavantaj kaj eklektikaj en sia maturaĝo. La skribaĵoj de Liujiagang kaj Ĉangle sugestas ke la adorado de Ĉeng He al la diino Tianfei (nome patrona diino de maristoj) estis la dominanta kredo al kiu li aliĝis, respegulante la diinan centran rolon en la ĉinan trezoran ŝiparon.

Li estis la pra-nepo de Sajjid Ajjal Ŝams al-Din Omar, perso kiu servis en la administracio de la Mongola Imperio kaj estis la Guberniestro de Junano dum la komenco de la Dinastio Juan. Lia praavo nomiĝis Bajan kaj eble setliĝis en mongola kazerno en Junano. Lia avo portis la titolon haĝi. Lia patro havis la surnomon Ma kaj la titolon haĝi. La titolo sugestas ke ili estis farinta la pilgrimadon al Mekko. Ĝi sugestas ankaŭ ke Ĉeng He eble havis kaj mongolan kaj araban praularon kaj ke li scipovas araban.

plena artikolo...

Lastaj artikoloj de la semajno: Ateno - Rizo - Krotalo