Anki: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
2.0.32
Neniu resumo de redakto
Linio 6: Linio 6:
|Autoro =
|Autoro =
|Programisto = Damien Elmes
|Programisto = Damien Elmes
|Lasta_stabila_versio = 2.0.32
|Lasta_stabila_versio = 2.0.45
|Dato_de_lasta_stabila_versio = 24-a de Marto 2015
|Dato_de_lasta_stabila_versio = 24-a de Marto 2015
|Lasta_testa_versio =
|Lasta_testa_versio =

Kiel registrite je 10:07, 9 aŭg. 2017

Anki

Programisto Damien Elmes
Lasta stabila versio 2.0.45
(24-a de Marto 2015)
Operaciumo Plursistema, same kiel Python kaj Qt; oficialaj pakaĵoj ekzistas por Vindozo, Mac OS X kaj GNU/Linux. Krome, ekzistas programoj por uzado de ĝiaj datumbazoj per diversaj poŝkomputiloj (iPhone, Maemo, Android kc), sed ili povas esti malpli novaj ol Anki mem.
Programlingvo Python
Lingvo(j) Pluraj, la esperanta traduko estas farata [1]
Permesilo * 2.0.0:
    • GNU AGPL 3 aŭ pli nova
    • Mallibera permesilo por pago (kodo estas akceptata en la oficialan version kun 3‐punkta permesilo de BSD)
  • 1.2.x: GNU GPL 3 aŭ pli nova
Retejo http://ankisrs.net/
vdr

Anki (japane 暗記) estas programo por konservi en sia memoro per fojfoja rememorado diversajn informojn kiel parojn el demandoj kaj respondoj. Ĝi estas libera programo publikigata kun la permeso disponi ĝin laŭ la versio 3 aŭ ĉia pli nova versio de GNU GPL.

Por uzi Anki·on, la uzanto devas enigi memorotajn informojn popece en la datumbazon, por ke Anki kvazaŭ kreu el ili kartojn, kies ĉiu flanko surhavu pecon de memorigota informo. Poste Anki montras al la uzanto unu flankon de karto, kaj li devas provi rememori la informpecon troviĝantan sur la alia flanko. Tiam li premu butonon kaj kontrolu, ĉu li sukcesis, kaj komuniku tion al Anki. Depende de la sukceseco de rememoro, Anki difinos la tempon, post kiam tiu ĉi karto estos montrita la sekvan fojon.

Oni povas ankaŭ elŝuti jam pretajn kartarojn por Anki. Oni devas scii, ke ne ĉiuj kartaroj estas bonaj aŭ taŭgas por ĉiu, kaj ekzemple ĉe lernado de naturecaj lingvoj utilas kreado de propra kartaro kun persone pli trafaj kartoj (ĉar necesas kompreni antaŭ ol memorigi). Tiam ege rekomendindas sekvado de diversaj konsiloj pri uzado de tiaj programoj (mallongaj informeroj, kunteksto ktp).

Por difini la tempojn, Anki uzas algoritmon derivitan de la algoritmo SM2 iam uzita por samcela nelibera programo SuperMemo.

Distingigaj ecoj

Notoj

Malsame ol aliaj programoj, Anki akceptas informojn forme de "notoj" (antaŭ 2.0 — "faktoj"), kiuj konsistas el pluraj pecoj kaj ne nepre nur el du. La kartoj estas kreataj el ili laŭ nototipoj (antaŭe — "modeloj") provizitaj de la uzanto. Tial oni povas redakti samtempe kelke da kartoj, kaj Anki eviti montradon de kartoj el la sama „noto“ kun tro mallonga intertempo.

La informpecoj povas konsisti el teksto, formuloj, bildoj, sonoj, filmoj, sed por memorigado gravas, ke ili estu mallongaj, kaj ke oni komprenu antaŭ ol memorigi.

Servilo

Kartargastigo

Japana kaj ĉina lingvoj

Historio

Kreinto de la programo deklaris la 5-an de oktobro de la jaro 2011‑a tago de kvinjariĝo de Ankio, ĉar la plej malnovaj trovitaj de li spuroj de ĝia ekzisto estis de la 5‑a de oktobro de la jaro 2006‑a.[1]

Version 2.0.0 por ordinaraj komputiloj estis eldonita la 6-an de oktobro 2012.

Referencoj

Vidu ankaŭ

  • Mnemosyne estas simplega alternativo, kiun oni ofte mencias kune kun Anki.
  • jMemorize estas eĉ pli simpla, sed, kontraste al Anki kaj Mnemosyne, verkita en la programlingvo Java.