Ichiel Tynowicki: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
eNeniu resumo de redakto |
Fiskot (diskuto | kontribuoj) e naskiĝdato kaj mortodato |
||
Linio 14: | Linio 14: | ||
}} |
}} |
||
[[Dosiero:Zamenhofa naskodomo Tynowicki.png|thumb|La grafikaĵo ''Zamenhofa naskodomo'' de Tynowicki, 1931.]] |
[[Dosiero:Zamenhofa naskodomo Tynowicki.png|thumb|La grafikaĵo ''Zamenhofa naskodomo'' de Tynowicki, 1931.]] |
||
'''Ichiel (Jerachmil, Jakub) TYNOWICKI'''<ref>[http://www.jhi.pl/psj/Tynowicki_Jerachmil_(Jakub) Ichiel Tynowicki en Pola Judista Vortaro]</ref> |
'''Ichiel (Jerachmil, Jakub) TYNOWICKI'''<ref>[http://www.jhi.pl/psj/Tynowicki_Jerachmil_(Jakub) Ichiel Tynowicki en Pola Judista Vortaro]</ref> (naskiĝis ĉ. [[1906]] en [[Bjalistoko]], mortis en [[1942]] aŭ [[1943]]) estis [[judoj|juda]] [[grafikisto]] kaj [[pentristo]]. Li estis membro de la arta grupo ''Czapka Frygijska'' kaj la bjalistoka artista grupo ''Forma-Farba-Faktura'' (“3F”), kiun krom li konsistigis Bencjon Rabinowicz, Nachum Edelman, Michał Duniec kaj Czesław Sadowski<ref>[http://szlak.uwb.edu.pl/ludzie.html#_bio1 Itinero de Juda Heredaĵo en Bjalistoko]</ref>. Aktiva antaŭmilita esperantisto, komitatano de [[Bjalistoka Esperanto-Societo|Zamenhofa Esperanto-Societo]], por kiu li kreis grafikaĵojn kaj dekoraĵojn de spektakloj de la Dram-rondo de ZES<ref>Banet-Fornalowa, Zofia: ''Historio de Esperanto-movado en Bjalistoko'', Svidniko 1999, p. 77</ref>. |
||
Kiel juna knabo, en 1920, Tynowicki estis forĵetita el trajno fare de soldatoj de [[Józef Haller]], rezulte de kio li perdis kruron. Li studis en [[Frankfurto ĉe Majno]]. Liajn verkojn influis germana [[ekspresionismo]] kaj japana grafiko. Krom esperantajn temojn, li tuŝis en siaj lignogravuraĵoj kaj desegnaĵoj sociajn temojn. Li okupiĝis ankaŭ pri ilustraĵoj por Biblio, projektoj de librokovriloj, karikaturaĵoj kaj muta naturo. |
Kiel juna knabo, en 1920, Tynowicki estis forĵetita el trajno fare de soldatoj de [[Józef Haller]], rezulte de kio li perdis kruron. Li studis en [[Frankfurto ĉe Majno]]. Liajn verkojn influis germana [[ekspresionismo]] kaj japana grafiko. Krom esperantajn temojn, li tuŝis en siaj lignogravuraĵoj kaj desegnaĵoj sociajn temojn. Li okupiĝis ankaŭ pri ilustraĵoj por Biblio, projektoj de librokovriloj, karikaturaĵoj kaj muta naturo. |
Kiel registrite je 03:54, 11 aŭg. 2017
Ichiel Tynowicki | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | ĉ. 1906 en Bjalistoko |
Morto | 1942 aŭ 1943 en Bjalistoko |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Pollando |
Okupo | |
Okupo | grafikartisto • esperantisto • pentristo |
Ichiel (Jerachmil, Jakub) TYNOWICKI[1] (naskiĝis ĉ. 1906 en Bjalistoko, mortis en 1942 aŭ 1943) estis juda grafikisto kaj pentristo. Li estis membro de la arta grupo Czapka Frygijska kaj la bjalistoka artista grupo Forma-Farba-Faktura (“3F”), kiun krom li konsistigis Bencjon Rabinowicz, Nachum Edelman, Michał Duniec kaj Czesław Sadowski[2]. Aktiva antaŭmilita esperantisto, komitatano de Zamenhofa Esperanto-Societo, por kiu li kreis grafikaĵojn kaj dekoraĵojn de spektakloj de la Dram-rondo de ZES[3].
Kiel juna knabo, en 1920, Tynowicki estis forĵetita el trajno fare de soldatoj de Józef Haller, rezulte de kio li perdis kruron. Li studis en Frankfurto ĉe Majno. Liajn verkojn influis germana ekspresionismo kaj japana grafiko. Krom esperantajn temojn, li tuŝis en siaj lignogravuraĵoj kaj desegnaĵoj sociajn temojn. Li okupiĝis ankaŭ pri ilustraĵoj por Biblio, projektoj de librokovriloj, karikaturaĵoj kaj muta naturo.
Dum la dua mondmilito Ichiel Tynowicki ektroviĝis en bjalistoka geto, kie li pereis.
Referencoj
- ↑ Ichiel Tynowicki en Pola Judista Vortaro
- ↑ Itinero de Juda Heredaĵo en Bjalistoko
- ↑ Banet-Fornalowa, Zofia: Historio de Esperanto-movado en Bjalistoko, Svidniko 1999, p. 77