Rivero Tyne: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 27 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q216373)
Neniu resumo de redakto
Linio 6: Linio 6:
Ĉar la Tyne fluas proksime al karboterenoj, ĝi estis uzata por eksporti karbon de la [[13-a jarcento]] al la malfrua 20-a jarcento. Nuntempe South Shields estas import-[[haveno]] por ĉirkaŭ du milionoj tunoj da [[karbo]] jare.
Ĉar la Tyne fluas proksime al karboterenoj, ĝi estis uzata por eksporti karbon de la [[13-a jarcento]] al la malfrua 20-a jarcento. Nuntempe South Shields estas import-[[haveno]] por ĉirkaŭ du milionoj tunoj da [[karbo]] jare.


[[Alfluanto]] de tiu ĉi rivero estas la [[Rivero Derwent (Nordorienta Anglio)|Rivero Derwent]].
[[Alfluanto]]j de tiu ĉi rivero estas la [[Rivero Derwent (Nordorienta Anglio)|riveroj Derwent]] kaj [[Rivero Dono (Tyne and Wear)|Dono]].


{{DEFAŬLTORDIGO:Tyne, River}}
{{DEFAŬLTORDIGO:Tyne, River}}

Kiel registrite je 12:55, 11 aŭg. 2017

Pontoj ĉe Newcastle-upon-Tyne

Tyne estas rivero en nordorienta Anglio, formata de la kunfluo, proksime al Hexham, Northumberland, de la Norda Tyne kaj la Suda Tyne. La kunfluejo nomiĝas la kunveno de la akvoj.

La fonto de la Norda Tyne situas ĉe la landlimo inter Anglio kaj Skotlando. Tiu de la Suda Tyne situas en Kumbrio. De Hexham la rivero fluas tra Corbridge, apartigas Newcastle-upon-Tyne de Gateshead kaj Jarrow de Wallsend, kaj eniras la Nordan Maron inter South Shields kaj North Shields. Dum la malfrua 19-a jarcento kaj la frua 20-a jarcento la malsupraj etendaĵoj de la Tyne estis grava centro de ŝipkonstruo, kaj ankoraŭ restas ŝipkonstruejoj en South Shields kaj Hebburn.

Ĉar la Tyne fluas proksime al karboterenoj, ĝi estis uzata por eksporti karbon de la 13-a jarcento al la malfrua 20-a jarcento. Nuntempe South Shields estas import-haveno por ĉirkaŭ du milionoj tunoj da karbo jare.

Alfluantoj de tiu ĉi rivero estas la riveroj Derwent kaj Dono.