Ester: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e interwiki
Escarbot (diskuto | kontribuoj)
e robot Adding: fr, he, nn Removing: pl
Linio 9: Linio 9:
[[et:Ester]]
[[et:Ester]]
[[fi:Ester]]
[[fi:Ester]]
[[fr:Esther (Bible)]]
[[he:אסתר המלכה]]
[[ja:エステル (人物)]]
[[ja:エステル (人物)]]
[[pl:Estera]]
[[nn:Estér]]

Kiel registrite je 18:16, 27 jun. 2006

Ester estas libro (t. e., parto) de Biblio kiun multaj konsideras romano. Ĝi estas historia libro kaj citas la persajn analojn. Oni skribis ĝin en hebrea lingvo kaj tradukis ĝin al la greka en 178 a.K.. Oni legis ĝin en la festo de Purim, kiu celebras la liberiĝon de la hebrea popolo pro influo de reĝino Ester, adopta filino de Mordeĥaj kaj edzino de reĝo Aĥaŝveroŝ, kies Abagta estis ministro. La grandeco de tiu libro al katolikoj kaj aliaj kristanoj estas malsama. Estas partoj de libro de Ester kiuj ekzistas nur en Vulgato. La protestanta versio havas nur 10 ĉapitrojn, la katolika havas 16, la plejpato estas himnoj kaj preĝoj. Estas en la 13-a ĉapitro kopio de ĉarto kontraŭ la judoj.

Kiam Ahaŝveroŝ repudiis sian edzinon Vaŝti pro malobeemo, oni serĉis alian belan knabinon anstataŭ ŝi. Inter la virgulinoj, venigitaj al la palaco, estis Hadasa, nomata ankaŭ Ester, prizorgatino de Mordeĥaj, fakte filino de liaj mortaj geonkloj. Mordeĥaj konsilis, ke ŝi ne malkaŝu sian judecon kaj la reĝo elektis ŝin kiel sian edzinon. Tiutempe du korteganoj planis atencon kontraŭ la reĝo. Mordeĥaj eksciis tion, informis Ester kaj tiu la reĝon. Post certa tempo la reĝo eminentigis Hamanon kaj altigis super ĉiuj princoj kaj servantoj, kiuj antaŭ Haman ĵetis sin vizaĝaltere. Nur Mordeĥaj rifuzis tion fari, Haman ekkoleris kontraŭ la juda popolo, kalumniis ĝin antaŭ la reĝo kaj atingis permeson ekstermi ĝin en unu tago samtempe en la tuta regno. Kiam Ester estis dum festeno postulita de la reĝo eldiri sian deziron, ŝi petis savon por sia popolo. La reĝo plenumis, pendigis Hamanon kaj revokis la leterojn pri la ekstermo. Poste Ester kun Mordeĥaj elpetis de la reĝo permeson, ke en la sama tago, kiam ili estis pereontaj, la judoj povu ekstermi siajn malamikojn. Ili mortigis sepdek mil homojn, sed la havaĵon ili ne tuŝis.

La libro inspiris al Lion Feuchtwanger ideon pri la fama romano Judino de Toledo, kiu okazas en la 12-a jarcento kaj rakontas pri amo de la hispana reĝo kaj bela juda konkubino.