Antigvo kaj Barbudo: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
mi tuj alinomos laŭregule!/Malaprobis la lastan tekstan ŝanĝon (de Mimich) kaj restarigis revizion 6112659 de KuBOT |
e Tlustulimu movis paĝon Antigvo-Barbudo al Antigvo kaj Barbudo: vidu artikolan historion, kion faris novulo |
(Neniu diferenco)
|
Kiel registrite je 15:56, 28 aŭg. 2017
Antigvo-Barbudo (angle: Antigua and Barbuda) estas insularo kaj ŝtato en la regiono Karibio de Ameriko, sur la insuloj Antigvo, Barbudo kaj Redondo, kiuj apartenas al la Malgrandaj Antiloj en la Kariba Maro. La nacia himno de Antigvo-Barbudo estas Fair Antigua, We Salute Thee.
- Landkodo: AG.
- Areo: ĉirkaŭ 442 km2[1]
- Politika sistemo: liberala demokratio - konstitucia monarĥio.
- Ŝtatestro: Brita reĝino, de 1981 oni adoptis la institucion de guberniestro.
- Ĉefurbo: Sankta Johano.
- Loĝantaro: 66 mil.
- Ŝtatlingvo: angla.
- Kredantoj: protestantoj.
- Eksporto: kotono, rumo, fiŝo.
- Historio: membro de la Brita Komunumo de 1981. De 1984 ĉekape de la ŝtato estas Laborpartio de Antigvo.
Ekonomio
La ŝtato estas parto de orientkaribia valuta unuiĝo kaj kune kun kvin aliaj karibiaj ŝtatoj kaj du pliaj transmaraj teritorioj de Britio kiel oficialan valuton uzas la orientkaribian dolaron.
Ekstera politiko
Antigvo-Barbudo apartenas al la AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de momente 77 nacioj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifiko.
Referencoj
- ↑ Antigua and Barbuda (angle). Arkivita el la originalo je 2015-04-30.
Eksteraj ligiloj
- oficialaj paĝoj de la ministrio pri turismo de Antigvo-Barbudo.
- oficialaj paĝoj de la registaro de Antigvo-Barbudo.
- paĝoj el The World Factbook pri Antigvo-Barbudo.
- paĝoj de la usona Kongresa Biblioteko pri Antigvo-Barbudo.
|