Kombajno: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Forigis la dosieron Torum_740_Rostselmash.jpg forigitan el la Komunejo de Jcb: No permission since 28 August 2017
Linio 1: Linio 1:
[[Dosiero:Claas-lexion-570-1.jpg|eta|[[Claas]]-kombajno rikoltas]]
[[Dosiero:Claas-lexion-570-1.jpg|eta|[[Claas]]-kombajno rikoltas]]

[[Dosiero:Torum 740 Rostselmash.jpg|eta|Torum 740 kombajno]]
'''Kombajno''' aŭ (gren)'''rikolta draŝmaŝino''' estas kombinita agrikultura maŝino, kiu aŭtomate kaj sinsekve rikoltas, draŝas kaj purigas la grenon kaj aliajn grajnogravajn plantojn (ekz. sunfloro).
'''Kombajno''' aŭ (gren)'''rikolta draŝmaŝino''' estas kombinita agrikultura maŝino, kiu aŭtomate kaj sinsekve rikoltas, draŝas kaj purigas la grenon kaj aliajn grajnogravajn plantojn (ekz. sunfloro).



Kiel registrite je 18:12, 4 sep. 2017

Claas-kombajno rikoltas

Kombajno aŭ (gren)rikolta draŝmaŝino estas kombinita agrikultura maŝino, kiu aŭtomate kaj sinsekve rikoltas, draŝas kaj purigas la grenon kaj aliajn grajnogravajn plantojn (ekz. sunfloro).

Oni povas nomi eĉ terpoma, sukerbeta, kotona ktp. kombajno, rikolta maŝino tiujn maŝinojn kiuj kolektas ne la grajnajn produktojn de la plantoj.

Oni prezentis la unuan ĉevaltiritan antaŭulon en 1836, en la usona federacia ŝtato Michigan. La unuaj traktor-tiritaj kombajnoj aperis en la 1930-aj jaroj, sed ili fakte disvastiĝis ekde fino de la 1940-aj jaroj kiel memmovaj kombajnoj. Tiuj kombajnoj povis jam rikolti en larĝo de 2,5–5,5 m. Oni komence planis, evoluigis la kombajnon por rikolti la tritikon, sed pli ĝi estis akomodita eĉ al ĉiu greno.

Partoj de kombajno

Sekco de kombajno
Sekco de kombajno
Sekco
1 Haspelo 11 Supra kribrilo
2 Tranĉ-meĥanismo 12 Suba kribrilo
3 Spik-entirilo 13 Retransporta ŝraŭbo
4 Spik-movilo 14 Retransportejo
5 Ŝton-kaptujo 15 Grajnotransporta ŝraŭbo
6 Draŝ-tamburo 16 Grenkolektujo
7 Draŝ-korbo 17 Pajlo-elĵetilo
8 Pajlo-skuilo 18 Stirkabino
9 Antaŭprepara tabulo 19 Motoro
10 Blovilo


Laŭ Esperanta Bildvortaro

  • kulm-apartigilo, tig-apartigilo
  • almet-haspelo
  • almetilo
  • tranĉ-mekanismo kaj spiklevilo (infloresko-levilo)
  • spik-entirilo
  • stir-mekanismo
  • spik-movilo
  • motoro
  • draŝ-tamburo
  • draŝ-trabeto
  • draŝ-korbo
  • korb-krado
  • pajlo-movilo
  • pajlo-skuilo
  • gren-barilo
  • transport-tabulo (movas grenerojn retroen)
  • pajleret-kribrilo
  • grener-kolektilo
  • suĉ-rostro (unua purigo)
  • transport-ŝraŭbo al la sen-aristigilo (dua purigo)
  • transport-ŝraŭbo por repreno de spikoj
  • pajlo-elĵetilo
  • pajlo-premilo
  • stirebla radakso
  • transmisiilo

La grajnoj estas kolektitaj en grenkolektujo. La pajlo elfalas disŝute aŭ kiel pajlopremaĵo en cilindro- aŭ kvadroformo.

Oni adaptis la kombajnojn por rikolti rizon (raŭpa kombajno aŭ kun larĝaj pneŭoj) aŭ sur dekliva surfaco (per hidraŭlika sistemo).