Renato Corsetti: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kozyra (diskuto | kontribuoj)
→‎Eksteraj ligiloj: Bibliografio de la verkoj
Linio 47: Linio 47:
*[http://search.obvsg.at/primo_library/libweb/action/search.do?dscnt=0&scp.scps=scope%3A(ONB_aleph_esperanto)&tab=onb_sondersammlungen&mode=Basic&vl(freeText0)=renato+corsetti&vid=ONB&fn=search Libroj kaj aliaj dokumentoj] de kaj pri Renato Corsetti en la [http://www.onb.ac.at/sammlungen/plansprachen/eo/index.htm Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo]

* [http://home.arcor.de/gmickle/skk/92rclingvoj.html Pri malapero de lingvoj kaj kulturoj]
* [http://home.arcor.de/gmickle/skk/92rclingvoj.html Pri malapero de lingvoj kaj kulturoj]
* [http://edukado.net/upload/enhavo/dosieroj/pedagogoj/IpI%2076%20_1--11_%5B1%5D_Publikaĵoj%20de%20Corsetti.pdf Ampleksa bibliografio de la verkoj de Renato Corsetti] ĉe Edukado.net, okaze de lia 70jariĝo
{{Bibliotekoj|PeEnEo=11328|PND=140874283|VIAF=122293157|VIAF2=107849521|WORLDCATID=viaf-DNB|140874283|NOTES=2 VIAF no's|TSURL=viaf/122293157}}
{{Bibliotekoj|PeEnEo=11328|PND=140874283|VIAF=122293157|VIAF2=107849521|WORLDCATID=viaf-DNB|140874283|NOTES=2 VIAF no's|TSURL=viaf/122293157}}

{{Antaŭuloj-Posteuloj|POSTENO=[[Prezidantoj de UEA|Prezidanto]] de [[Universala Esperanto-Asocio]]
{{Antaŭuloj-Posteuloj|POSTENO=[[Prezidantoj de UEA|Prezidanto]] de [[Universala Esperanto-Asocio]]

Kiel registrite je 18:24, 16 sep. 2017

Renato Corsetti
Renato Corsetti prelegas dum la 44a Malferma Tago en la Centra Oficejo de Universala Esperanto-Asocio
Renato Corsetti prelegas dum la 44a Malferma Tago en la Centra Oficejo de Universala Esperanto-Asocio
Persona informo
Naskiĝo 29-an de marto 1941
en Romo, Itala reĝlando
Lingvoj Esperantoitala
Nacieco italo
Ŝtataneco Italio
Familio
Edz(in)o Anna Löwenstein
Infanoj Gabriele Corsetti • Fabiano Corsetti
Okupo
Okupo lingvistoesperantisto • universitata instruisto • esperantologo • intervjuito en televida intervjua programo
TTT
Retejo http://www.psicologia1.uniroma1.it/static/didattica/IdDocente_23.shtml
Esperanto
Aliaj aktivaĵoj antaŭa prezidanto de UEA (ĝis 2007)
Prezidanto de Itala Esperanto-Federacio de septembro 2007
Akademiano jes
vdr

Renato CORSETTI (naskiĝis la 29-an de marto 1941 en Romo) estas itala esperantisto kaj lingvisto, eksa prezidanto de UEA (ĝis 2007). Dum la Itala Kongreso de Esperanto okazinta komence de septembro 2007 li estis elektita prezidanto de la Itala Esperanto-Federacio.

Vivo

Post studadoj en la universitato (en la fakoj ekonomio, entreprena organizado kaj poste sociolingvistiko kaj psikolingvistiko), li laboris dum multaj jaroj kiel bank-direktoro en Italio. Ekde la mezo de la 1990-aj jaroj, li laboris kiel helpanto kaj poste profesoro pri Psikopedagogio de Lingvo kaj Komunikado en la Universitato de Romo.

Nuntempe li loĝas en Italio kun edzino (ankaŭ esperantisto) Anna Löwenstein kaj du filoj, ambaŭ denaskaj esperantistoj.

Esperanto

Li estas Esperantisto de la mezo de la 1960-aj jaroj. Li havis multajn postenojn en la movado, estis interalie prezidanto de TEJO kaj prezidanto de la itala landa asocio de UEA. En la UEA-Estraro li deĵoris de 1980 ĝis 1986 kaj 1998 ĝis 2007, la lastajn ses jarojn kiel prezidanto.

La 26-an de septembro 2004 li aktive partoprenis kiel honora gasto en la E-Debato en Varsovio organizita de japana Mecenato de Esperanto Etsuo Miyoshi kun helpo de Eduardo Kozyra por polaj eŭropdeputitoj (MEP).

Corsetti estas profesoro de AIS kaj kontribuis plurajn kursojn al ties studosesioj. En 1998 elektita li estis membro de la Akademio de Esperanto.[1]

Verkado

Renato Corsetti verkis en Esperanto kaj en la itala pri lingva politiko, Esperanto, infana dulingveco, psikopedagogio de lingvo kaj komunikado. Li reviziis la vortaron Esperanto-Italan de Umberto Broccatelli de 1984.

Referencoj

  1. Membroj kaj korespondantoj. Arkivita el la originalo je 2015-10-29. Alirita 2015-10-29.

Eksteraj ligiloj

Trovu « Renato Corsetti » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»

Antaŭe:Prezidanto de Universala Esperanto-AsocioPoste:
Keppel Enderby20012007Probal Dasgupta