Vikipedio en Esperanto: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [kontrolita revizio] |
RG72 (diskuto | kontribuoj) e Forigis redaktojn de 2620:18C:0:1000:0:0:0:1 (diskuto); restarigis al la lasta versio de Forstbirdo |
|||
Linio 1: | Linio 1: | ||
{{Informkesto Vikipedio|eo}} |
{{Informkesto Vikipedio|eo}} |
||
'''Vikipedio en Esperanto''' |
'''Vikipedio en Esperanto''' estis fondita la [[6-a de novembro|6-an de novembro]] [[2001]] kiel 11-a lingvoversio de la [[interreto|interreta]] [[enciklopedio]] [[Vikipedio]] kaj nuntempe enhavas [[Specialaĵo:Statistics|{{NUMBEROFARTICLES}}]] artikolojn. Ĝia fondinto estas konsiderata la [[usona esperantisto]] [[Chuck Smith]]. Esperantistoj kontribuis ankaŭ al la fondiĝo de kelkaj pliaj lingvoversioj de Vikipedio ([[Ĉeĥa Vikipedio|ĉeĥa]], [[Slovaka Vikipedio|slovaka]], [[Oseta Vikipedio|oseta]], [[Svahila Vikipedio|svahila]]) kaj la enkonduko de subteno de la [[Esperanta alfabeto]] en januaro de [[2002]] malfermis la vojon por la [[alfabeto]]j de aliaj lingvoj kaj plifruigis la transiron de la tuta Vikipedio al la normo [[Unikodo]].<ref>[http://blogs.transparent.com/esperanto/unicoding-the-esperanto-wikipedia/ Unicoding the Esperanto Wikipedia (Part 3 of 4)]</ref> |
||
En oktobro de 2012 ĝi ampleksis pli ol {{nombro|170000}} artikolojn kaj aktivis en ĝi 21 administrantoj. Laŭ la nombro de artikoloj ĝi estis la 27-a plej granda lingvoversio de Vikipedio. Ekzistis pli ol 68.000 registritaj uzantoj, el kio pli ol 480 aktivaj. Laŭ deveno de la redaktantoj estas la Vikipedio en Esperanto el ĉiuj lingvoversioj la plej internacia.<ref name="traffic">[http://stats.wikimedia.org/wikimedia/squids/SquidReportPageEditsPerLanguageBreakdown.htm Wikimedia Traffic Analysis Report - Page Edits Per Wikipedia Language, citita la 11-an de oktobro 2012]</ref> Vikipedio en Esperanto estas ankaŭ la entute plej granda enciklopedio verkita en [[artefarita lingvo]].<ref>Antaŭe tia enciklopedio estis la [[volapuklingva Vikipedio]], kiu tamen plejparte konsistas nur el maŝine generitaj artikoloj enhavantaj statistikajn informojn de precipe geografia karaktero.</ref> |
En oktobro de 2012 ĝi ampleksis pli ol {{nombro|170000}} artikolojn kaj aktivis en ĝi 21 administrantoj. Laŭ la nombro de artikoloj ĝi estis la 27-a plej granda lingvoversio de Vikipedio. Ekzistis pli ol 68.000 registritaj uzantoj, el kio pli ol 480 aktivaj. Laŭ deveno de la redaktantoj estas la Vikipedio en Esperanto el ĉiuj lingvoversioj la plej internacia.<ref name="traffic">[http://stats.wikimedia.org/wikimedia/squids/SquidReportPageEditsPerLanguageBreakdown.htm Wikimedia Traffic Analysis Report - Page Edits Per Wikipedia Language, citita la 11-an de oktobro 2012]</ref> Vikipedio en Esperanto estas ankaŭ la entute plej granda enciklopedio verkita en [[artefarita lingvo]].<ref>Antaŭe tia enciklopedio estis la [[volapuklingva Vikipedio]], kiu tamen plejparte konsistas nur el maŝine generitaj artikoloj enhavantaj statistikajn informojn de precipe geografia karaktero.</ref> |
||
Linio 9: | Linio 9: | ||
== Redaktantoj kaj artikoloj == |
== Redaktantoj kaj artikoloj == |
||
En januaro [[2008]], la statistiko menciis entute 860 vikipedianojn, el ili 41 tre aktivaj, kiuj produktis komune 94.000 artikolojn. 76 % el la artikoloj havis pli ol duonan kilobajton, kio estas alta, sed ne treege. En junio 2008 la Vikipedio atingis la nombron de 100.000 artikoloj kaj havis lokon 20 inter la diversaj lingvoj. En aŭgusto 2014 ĝi atingis la nombron de 200.000 artikoloj |
En januaro [[2008]], la statistiko menciis entute 860 vikipedianojn, el ili 41 tre aktivaj, kiuj produktis komune 94.000 artikolojn. 76 % el la artikoloj havis pli ol duonan kilobajton, kio estas alta, sed ne treege. En junio 2008 la Vikipedio atingis la nombron de 100.000 artikoloj kaj havis lokon 20 inter la diversaj lingvoj. En aŭgusto 2014 ĝi atingis la nombron de 200.000 artikoloj. |
||
{{pluraj bildoj |
{{pluraj bildoj |
Kiel registrite je 05:39, 23 sep. 2017
Vikipedio en Esperanto | |
---|---|
Retadreso | eo.wikipedia.org |
Kategorio | Vikipedio (libera reta enciklopedio) |
Lingvo | esperanta |
Posedanto | Fondaĵo Vikimedio |
Statistikoj | |
je la 18-a de aprilo 2024 | |
Artikolnombro | 352 410 |
Profundeco | 17.1 |
Paĝoj | 791 821 |
Redaktoj | 8 684 100 |
Uzantoj | 222 612 |
Aktivaj uzantoj | 299 |
Administrantoj | 12 |
Dosieroj | 17 556 |
Vikipedio en Esperanto estis fondita la 6-an de novembro 2001 kiel 11-a lingvoversio de la interreta enciklopedio Vikipedio kaj nuntempe enhavas 352 410 artikolojn. Ĝia fondinto estas konsiderata la usona esperantisto Chuck Smith. Esperantistoj kontribuis ankaŭ al la fondiĝo de kelkaj pliaj lingvoversioj de Vikipedio (ĉeĥa, slovaka, oseta, svahila) kaj la enkonduko de subteno de la Esperanta alfabeto en januaro de 2002 malfermis la vojon por la alfabetoj de aliaj lingvoj kaj plifruigis la transiron de la tuta Vikipedio al la normo Unikodo.[1]
En oktobro de 2012 ĝi ampleksis pli ol 170 000 artikolojn kaj aktivis en ĝi 21 administrantoj. Laŭ la nombro de artikoloj ĝi estis la 27-a plej granda lingvoversio de Vikipedio. Ekzistis pli ol 68.000 registritaj uzantoj, el kio pli ol 480 aktivaj. Laŭ deveno de la redaktantoj estas la Vikipedio en Esperanto el ĉiuj lingvoversioj la plej internacia.[2] Vikipedio en Esperanto estas ankaŭ la entute plej granda enciklopedio verkita en artefarita lingvo.[3]
Fondiĝo
En decembro 2001, Chuck Smith laboris kun Jerry Muelver kaj Stefano Kalb por fari bazan vikipedion de 139 artikoloj. La Esperanto-Vikipedio publikiĝis je la 2-a de januaro 2002 kun pli ol 300 paĝoj. Unu jaron post fondiĝo ekzistis 51 vikipediistoj, dudek el ili "tre aktivaj" (pli ol cent redaktoj monate). Komune ili produktis 4.200 artikolojn.
Redaktantoj kaj artikoloj
En januaro 2008, la statistiko menciis entute 860 vikipedianojn, el ili 41 tre aktivaj, kiuj produktis komune 94.000 artikolojn. 76 % el la artikoloj havis pli ol duonan kilobajton, kio estas alta, sed ne treege. En junio 2008 la Vikipedio atingis la nombron de 100.000 artikoloj kaj havis lokon 20 inter la diversaj lingvoj. En aŭgusto 2014 ĝi atingis la nombron de 200.000 artikoloj.
Deveno de la redaktantoj
Inter aprilo 2011 kaj marto 2012, el ĉiuj redaktoj en la Vikipedio en Esperanto, 17,1 % estis faritaj el Francio, 13,2 % el Germanio, 11,6 % el Rumanio, 10,1 % el Hispanio, po 8,5 % el Ĉeĥio kaj Svislando, 5,4 % el Usono, 4,7 % el Hungario, 3,9 % el Pollando, 3,1 % el Belgio kaj po 1,6 % el Nederlando kaj Kolombio. Tio igas ĝin la plej internacia el la observitaj lingvaj versioj de Vikipedio, konkurante nur kun la Arablingva Vikipedio, en kiu tamen 42,8 % da redaktoj venis el nur du landoj.[2]
Graveco por la lingvo
La du plej gravaj enciklopediecaj verkoj en Esperanto traktas nur Esperanton: Enciklopedio de Esperanto (fakvortaro el 1934) kaj Esperanto en perspektivo (manlibro el 1974). Pri ceteraj temoj ekzistis kaj ekzistas multaj fakaj revuetoj kaj ankaŭ Scienca Revuo, sed ne enciklopedio. Tial Vikipedio estas la unua vera enciklopedio pri ĝeneralaj temoj en Esperanto.
Grava teksto-donaco konsistas el la Enciklopedio el 1934. Kelkaj libro-aŭtoroj permesis onin uzi aŭ preni tekstojn el konkreta libro, same la magazino Monato. Plejparte la tekstoj tamen estiĝas per tradukado el nacilingvaj vikipedioj kaj posta redaktado.
Esperanto-organizoj ne rekte kontribuas, sed subtenas la Vikipedion en Esperanto diversmaniere, ekzemple disponigas ĉambrojn dum renkontiĝoj por informado kaj trejnado. Dum la 93-a Universala Kongreso de Esperanto en Roterdamo (2008) okazis du vikipediaj kunvenoj kaj prelego dum la Esperantologia Konferenco. UEA, EEU kaj E@I subtenis Esperanto-informilon. Aparte E@I daŭre iniciatas vikipedian agadon en la interreto kaj lige al Esperanto-renkontiĝoj.
Dekjariĝo
Por omaĝi la 10-jariĝon de la Vikipedio en Esperanto en 2011, Pavla Dvořáková (estrarano de Ĉeĥa Esperanto-Asocio) kunlabore kun E@I okazigis de la 26-a ĝis la 30-a de oktobro en Svitavy (Ĉeĥio) la unuan esperantistan Vikimanion - unikan internacian renkontiĝon de esperantistaj vikipediistoj kaj interesiĝantoj pri Vikipedio.
Solena prelega kaj muzika programo omaĝe al dekjariĝo de la Vikipedio en Esperanto okazis vendrede la 28-an de oktobro 2011 en kultura salonego de la Domo de Ottendorfer en Svitavy (Ĉeĥio) kadre de la aranĝo Esperanta Vikimanio. Sekve la fondinto Chuck Smith faris toston en la Esperanto-muzeo troviĝanta en teretaĝo de la domo. La dekjariĝan solenaĵon partoprenis proksimume 66 personoj, inkluzive de Miroslav Malovec, esperantisto kaj fondinto de la Ĉeĥa Vikipedio, kaj David Šimek, urbestro de Svitavy.
Galerio
-
Chuck Smith dum Wikimania-renkontiĝo en 2007 -
Vikipedio dum UK 2008 -
Informilo pri Vikipedio en Esperanto, 2008 -
Emblemo pri la atingo de pli ol 200 000 artikoloj en aŭgusto 2014
Referencoj
- ↑ Unicoding the Esperanto Wikipedia (Part 3 of 4)
- ↑ 2,0 2,1 Wikimedia Traffic Analysis Report - Page Edits Per Wikipedia Language, citita la 11-an de oktobro 2012
- ↑ Antaŭe tia enciklopedio estis la volapuklingva Vikipedio, kiu tamen plejparte konsistas nur el maŝine generitaj artikoloj enhavantaj statistikajn informojn de precipe geografia karaktero.
- ↑ Wikimedia Traffic Analysis Report - Page Edits Per Wikipedia Language
Bibliografio
- esperante ruse Melnikov, Aleksandro S. 2006 : Tutmondiĝado - lingvoj de malgranda disvasteco - interlingvistiko : situacioj kaj problemoj, Parto 2, 116 p., 37-45, ISBN 5-85216-056-3
Vidu ankaŭ
- Esperanto kaj Libera Scio
- Vikipedio:Historio
- Vikipedio
- Vikipedio:Vikipedio en UK
- "Internacia Vikipedio", statistikaj informoj
Eksteraj ligiloj
- Vikipedio en Esperanto
- Vikipediaj projektoj de E@I
- Paĝo de Esperanta Vikipedio en Fejsbuko
- Vikipedio en Esperanto - baldaŭ dekjara (artikolo de Chuck Smith en Libera Folio)
|