Cibelo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 7: Linio 7:
[[Kategorio:Bestaj dioj]]
[[Kategorio:Bestaj dioj]]
[[Kategorio:Dioj pri fekundeco]]
[[Kategorio:Dioj pri fekundeco]]
[[Kategorio:Dioj pri vivo kaj morto]]
[[Kategorio:Dioj pri vivo, morto kaj reviviĝo]]
[[Kategorio:Dioj pri naturo]]
[[Kategorio:Dioj pri naturo]]
[[Kategorio:Frigiaj dioj]]
[[Kategorio:Frigiaj dioj]]

Kiel registrite je 21:36, 25 sep. 2017

Cibelo, kun la Palaco Linares fone (Madrido, Hispanio)

Cibelo origine estis frigia diino (en antikva greka lingvo Κυβέλη Kybélê, nomo al kiu ofte oni donas la etimologion «tiu de la hararo» se oni konsideras ĝin greka anstataŭ frigia) estis la diino de la Patrino Tero kiu estis adorata en Anatolio ekde la neolitiko. Cibelo estis la personigo aŭ diigo de la fruktodona grundo, diino de la kavernoj kaj montaroj, muregoj kaj fortikaĵoj, de la Naturo kaj la bestoj (ĉefe la leonoj kaj abeloj). Ĝia ekvivalento en la romia mitologio estis Magna Mater, la Granda Patrino. Ŝia titolo «Mastrino de la bestoj», kiun ankaŭ ricevis la minoika Granda Patrino, revelacias ŝiajn praajn paleolitikajn radikojn. Ŝia dieco ankaŭ rilatiĝas al la vivo, morto kaj resurekto. Ŝia edzo kies kultado aperis iom pli malfrue, estis ŝia filo Atiso. Ĉi tiu diino estas reprezentata sur ĉaro kiu simboligas la superecon de la patrino Naturo, al kiu eĉ subiĝas la povaj leonoj kiuj tiras la ĉaron.