Senstalinigo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo kun ''''Senstalinigo''' (ruse: десталинизация, ''Destalinizacija'') referencas al procezo de politika reformo en Sovetunio kiu okazis post la morto d...'
 
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Linio 6: Linio 6:
* [[Degelo (Sovetunio)]]
* [[Degelo (Sovetunio)]]


[[Kategorio:Historio de Sovetunio]]
[[Kategorio:Stalina periodo (Sovetunio)]]
[[Kategorio:Stalinismo]]
[[Kategorio:Reformoj en Sovetunio]]
[[Kategorio:Komunismo]]

Kiel registrite je 09:39, 1 okt. 2017

Senstalinigo (ruse: десталинизация, Destalinizacija) referencas al procezo de politika reformo en Sovetunio kiu okazis post la morto de la longdaŭra estro Jozefo Stalin en 1953. La reformoj konsistis el ŝanĝoj aŭ forigoj de ŝlosilaj institucioj kiuj estis helpinta Stalin teni la povon: la kulto al personeco kiu ĉirkaŭis lin, la stalinisma politika sistemo, kaj la Gulaga laborsistemo, ĉio el kio estis kreita kaj dominata de li mem kiel Ĝenerala Sekretario de la Komunista Partio, inter aliaj titoloj, el 1922 al 1952. Stalin estis sukcedita de kolektiva estraro post sia morto en Marto 1953, konsista el Georgi Malenkov, registarestro de Sovetunio; Lavrentij Berija, estro de la Ministerio de Internaj Aferoj; kaj Nikita Ĥruŝĉov, Unua Sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio (KPSU). Tiuj homoj estis estintaj fidelaj stalinistoj, sed ili ankaŭ konis la troigoj per kiuj stalinismo estis minacante ĉiujn, eĉ la plej fidelajn, per arbitraj ekzekutoj. Ili tiele entreprenis procezon de malmuntado de la unupersona regado kaj de rehabilitigo de kelkaj personoj kiuj estis trafintaj nemerititajn suferojn.

Nuntempaj historiistoj konsideras la komencon de Senstalinigo kiel grava ŝanĝo en la historio de Sovetunio. Ĝi ekis dum la Ĥruŝĉova Degelo. Tamen, ĝi pluis dum la Breĵneva periodo kaj pluis ĝis mezo de la 1980-aj jaroj, kiam ĝi akceliĝis denove pro la politikoj de perestrojko kaj glasnost sub Miĥail Gorbaĉov.

Vidu ankaŭ