Cirilo de Aleksandrio: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e plibonigadeto, anstataŭigis: |thumb| → |eta|, |right → |dekstra per AWB
eNeniu resumo de redakto
Linio 10: Linio 10:
[[Kategorio:Egiptaj sanktuloj]]
[[Kategorio:Egiptaj sanktuloj]]
[[Kategorio:Patroj de la Eklezio]]
[[Kategorio:Patroj de la Eklezio]]
[[Kategorio:Doktoroj de eklezio]]
[[Kategorio:Kristanaj teologoj]]
[[Kategorio:Kristanaj teologoj]]
[[Kategorio:Patriarkoj de Aleksandrio]]
[[Kategorio:Patriarkoj de Aleksandrio]]

Kiel registrite je 20:48, 4 okt. 2017

Cirilo de Aleksandrio

Sankta Cirilo de Aleksandrio (n. en Aleksandrio, ĉ. 370/3 - m. samurbe en 444) estis romia religiulo el la nuna Egiptio, Patriarko de Aleksandrio ekde 412 ĝis la forpaso.

Cirilo estis nevo de la pova kaj influa episkopo Teofilo, li akompanis sian onklon al la Sinodo de la Anzino (403) kiu elpelis al Johano Krisostomo, al kiu li poste sukcedis en la aleksandria seĝo en 412). Multaj oponiĝis al lia nomumado, eble pro lia forta karaktero kaj lia akra regemo. Lia episkopa regado karakteriziĝis pro la premo kontraŭ la judoj, paganoj kaj aliaj kristanaj grupoj, ankaŭ pro liaj disputoj kontraŭ la imperia aŭtoritato kaj la batalo por la regado en la Patriarkato de Konstantinopolo.

Liaj verkaĵoj atestas pri lia ampleksa kono, krom la Biblio de la ekleziaj verkistoj, de la nekristanaj aŭtoroj de tiu epoko. Verŝajne dum tempo retiriĝis al la dezerto, kie ricevis de la monaĥoj, la edukadon kiel asketo, laŭ dedukto de la kvar leteroj kiun verkis Isidoro de Pelusio. Li estas konsiderata sanktulo de la Eklezioj Romkatolika, Ortodoksa kaj Kopta.

En 1882 Cirilo estis proklamata Doktoro de la Eklezio fare de la Papo Leono la 13-a, kiu ankaŭ samtempe doktorigis alian gravulon de la eklezio: Cirilo de Jerusalemo.