Interlingvao: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎Historio: romena > rumana
Linio 22: Linio 22:
Interlingvaon ellaboris skipo de [[filologio|filologoj]] de [[IALA]] inter [[1948]] kaj [[1950]] sub la gvido de la [[Germanio|germandevena]] filologo [[Alexander Gode]]. Li estas ankaŭ la ĉefa aŭtoro de la bazaj [[vortaro]] "''Interlingua-English-Dictionary''" kaj [[gramatiko]] "''Interlingua - A Grammar of the International Language''", ambaŭ aperintaj en la jaro [[1951]], ĉirkaŭ duonjaron post la forpaso de [[Alice Vanderbilt Morris]], la fondinto de IALA kaj ties motoro dum la jaroj [[1924]]-1950.
Interlingvaon ellaboris skipo de [[filologio|filologoj]] de [[IALA]] inter [[1948]] kaj [[1950]] sub la gvido de la [[Germanio|germandevena]] filologo [[Alexander Gode]]. Li estas ankaŭ la ĉefa aŭtoro de la bazaj [[vortaro]] "''Interlingua-English-Dictionary''" kaj [[gramatiko]] "''Interlingua - A Grammar of the International Language''", ambaŭ aperintaj en la jaro [[1951]], ĉirkaŭ duonjaron post la forpaso de [[Alice Vanderbilt Morris]], la fondinto de IALA kaj ties motoro dum la jaroj [[1924]]-1950.


Tradicie Interlingvao prezentas sin kiel studindan pro tio, ke ĝi estas lingvo [[naturalisma planlingvo|naturalisma]], kongrua al la vortprovizo kaj gramatiko de la ĉefaj [[okcidento|okcidentaj]] lingvoj, kaj ke ĝi tiel peras ilian esprimkapablon kaj [[kulturo]]n. Iuj uzantoj do asertas, ke Interlingvao valoras ne tiom kiel [[komunikado|komunikilo]], ol kiom [[instruo]] kaj enkonduko en lingvostudon. Krome, freŝa [[projekto]] provis korekti ĝiajn malfacilaĵojn cele al ĝia praktika uzo kiel interkomprenilo por ĉiuj [[latinida lingvaro|latinidanoj]]: dua lingvo komprenebla tuj, preskaŭtute kaj senlerne de tiuj 900 milionoj da homoj. Problemo estas ke ĉiuj latinidaj lingvoj, escepte la [[rumana]] kaj iom la franca, estas facile interkompreneblaj al ĉiuj parolantoj de aliaj lingvoj, sekve, ekzemple, italo ne bezonas helpon por kompreni portugallingvajn skribaĵojn, kaj portugallingvano tre facile legas hispanlingvajn [[libro]]jn, ktp. Sekve, tiuj kiuj malpli bezonas Interlingvaon estas ĝuste la latinidanoj, pro tio, eble, granda divastigo de Interlingvao okazis ne en latinidaj landoj, sed en [[Ĝermanoj|ĝermanaj]] landoj, ĉefe en [[Skandinavio]]. Tie okazis la plej granda venko de Interlingvao, la publikado de medicinaj resumoj en tiu lingvo dum 15 jaroj.
Tradicie oni prezentas Interlingvaon kiel [[naturalisma planlingvo|naturalisman planlingvon]], kiu estas studinda, ĉar ĝi per sia vortprovizo kaj gramatiko kongruas kun la ĉefaj [[okcidento|okcidentaj]] lingvoj, kaj sekve peras ilian esprimkapablon kaj [[kulturo]]n. Iuj uzantoj do asertas, ke Interlingvao valoras ne tiom kiel [[komunikado|komunikilo]], ol kiom [[instruo]] kaj enkonduko en lingvostudon. Krome, freŝa [[projekto]] provis korekti ĝiajn malfacilaĵojn cele al ĝia praktika uzo kiel interkomprenilo por ĉiuj [[latinida lingvaro|latinidanoj]]: dua lingvo komprenebla tuj, preskaŭtute kaj senlerne de tiuj 900 milionoj da homoj. Problemo estas ke ĉiuj latinidaj lingvoj, escepte la [[rumana]] kaj iom la franca, estas facile interkompreneblaj al ĉiuj parolantoj de aliaj lingvoj, sekve, ekzemple, italo ne bezonas helpon por kompreni portugallingvajn skribaĵojn, kaj portugallingvano tre facile legas hispanlingvajn [[libro]]jn, ktp. Sekve, tiuj kiuj malpli bezonas Interlingvaon estas ĝuste la latinidanoj, pro tio, eble, granda divastigo de Interlingvao okazis ne en latinidaj landoj, sed en [[Ĝermanoj|ĝermanaj]] landoj, ĉefe en [[Skandinavio]]. Tie okazis la plej granda venko de Interlingvao, la publikado de medicinaj resumoj en tiu lingvo dum 15 jaroj.


La [[kuracisto]] [[dana]] [[Jørgen Michelsen]] iĝis prezidanto de [[Union Danese pro Interlingua]] (Dana [[Unio]] por Interlingvao) [[1960]]. Tiam li proponis al monata [[Danish Medical Bulletin]] (Dana [[medicino|medicina]] bulteno), verkita nur en la angla, [[tradukado]]n de resumoj al Interlingvao, farota de li mem, [[Poul Moth]] kaj [[Bjarner Svejgaard]]. Oni publikigis la resumojn nur en unu numero en [[1960]], post [[1961]] la publikado iĝis regula. En [[1965]], Jørgen Michelsen lasis la laboron, kaj estis anstataŭigita per [[Bent Andersen]]. En [[1976]] ĉesis la publikado de la resumoj.
La [[kuracisto]] [[dana]] [[Jørgen Michelsen]] iĝis prezidanto de [[Union Danese pro Interlingua]] (Dana [[Unio]] por Interlingvao) [[1960]]. Tiam li proponis al monata [[Danish Medical Bulletin]] (Dana [[medicino|medicina]] bulteno), verkita nur en la angla, [[tradukado]]n de resumoj al Interlingvao, farota de li mem, [[Poul Moth]] kaj [[Bjarner Svejgaard]]. Oni publikigis la resumojn nur en unu numero en [[1960]], post [[1961]] la publikado iĝis regula. En [[1965]], Jørgen Michelsen lasis la laboron, kaj estis anstataŭigita per [[Bent Andersen]]. En [[1976]] ĉesis la publikado de la resumoj.

Kiel registrite je 10:03, 7 okt. 2017

Por samtitola artikolo vidu la paĝon Interlingvao (apartigilo).


Interlingvao (Interlingua)
Mapo
konstruita lingvoInternacia planlingvo
Parolata en 25 landoj, plejparte en Eŭropo
Parolantoj nekonata
Skribo latina alfabeto
Kreinto IALA/Alexander Gode
Dato 1951
Oficiala statuso
Reguligita de IALA
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 ia
  ISO 639-2 ina
  ISO 639-3 ina
  Glottolog inte1239
Angla nomo Interlingua
Franca nomo interlingua
Vikipedio
vdr

Interlingvao (orig. Interlingua) estas planlingvo novlatina aŭ novlatinoida.[1] Ĝi estas sintezo de la angla, franca, itala, hispana kaj portugala lingvoj.

Historio

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Historio de Interlingvao.

Interlingvaon ellaboris skipo de filologoj de IALA inter 1948 kaj 1950 sub la gvido de la germandevena filologo Alexander Gode. Li estas ankaŭ la ĉefa aŭtoro de la bazaj vortaro "Interlingua-English-Dictionary" kaj gramatiko "Interlingua - A Grammar of the International Language", ambaŭ aperintaj en la jaro 1951, ĉirkaŭ duonjaron post la forpaso de Alice Vanderbilt Morris, la fondinto de IALA kaj ties motoro dum la jaroj 1924-1950.

Tradicie oni prezentas Interlingvaon kiel naturalisman planlingvon, kiu estas studinda, ĉar ĝi per sia vortprovizo kaj gramatiko kongruas kun la ĉefaj okcidentaj lingvoj, kaj sekve peras ilian esprimkapablon kaj kulturon. Iuj uzantoj do asertas, ke Interlingvao valoras ne tiom kiel komunikilo, ol kiom instruo kaj enkonduko en lingvostudon. Krome, freŝa projekto provis korekti ĝiajn malfacilaĵojn cele al ĝia praktika uzo kiel interkomprenilo por ĉiuj latinidanoj: dua lingvo komprenebla tuj, preskaŭtute kaj senlerne de tiuj 900 milionoj da homoj. Problemo estas ke ĉiuj latinidaj lingvoj, escepte la rumana kaj iom la franca, estas facile interkompreneblaj al ĉiuj parolantoj de aliaj lingvoj, sekve, ekzemple, italo ne bezonas helpon por kompreni portugallingvajn skribaĵojn, kaj portugallingvano tre facile legas hispanlingvajn librojn, ktp. Sekve, tiuj kiuj malpli bezonas Interlingvaon estas ĝuste la latinidanoj, pro tio, eble, granda divastigo de Interlingvao okazis ne en latinidaj landoj, sed en ĝermanaj landoj, ĉefe en Skandinavio. Tie okazis la plej granda venko de Interlingvao, la publikado de medicinaj resumoj en tiu lingvo dum 15 jaroj.

La kuracisto dana Jørgen Michelsen iĝis prezidanto de Union Danese pro Interlingua (Dana Unio por Interlingvao) 1960. Tiam li proponis al monata Danish Medical Bulletin (Dana medicina bulteno), verkita nur en la angla, tradukadon de resumoj al Interlingvao, farota de li mem, Poul Moth kaj Bjarner Svejgaard. Oni publikigis la resumojn nur en unu numero en 1960, post 1961 la publikado iĝis regula. En 1965, Jørgen Michelsen lasis la laboron, kaj estis anstataŭigita per Bent Andersen. En 1976 ĉesis la publikado de la resumoj.

Parolantaro

Teorie, Interlingvaon povas pli-malpli kompreni sen studo la parolantoj de ĝiaj fontlingvoj : 1240 milionoj da homoj, unu kvinono de la homaro.[mankas fonto] Fakte komprenas ĝin kleraj homoj parolantaj la latinidajn lingvojn[mankas fonto], t.e. verŝajne ĉirkaŭ 100 aŭ 150 milionoj da homoj. En la komenco de la 21a jarcento ĝi estas la ĉefa[laŭ kiu?] konkuranto de Esperanto inter la planlingvoj.

Laŭ iuj taksoj[kiuj?], Interlingvao havas proksimume mil fluajn parolantojn. Inter multaj aliaj uzoj, ĝi estas, malofte[kiam?], uzata en resumoj de sciencaj artikoloj[kiuj?]. Por tia uzo, la lingvo estas ideala[laŭ kiu?]: uzata kiel lingvo legata de tiuj, kiuj havas bonan scion de latinaj radikoj pro laboro kaj studo en scienco. Malgraŭ tio, Interlingvao ankoraŭ ne trovis ian subtenon de iu registaro.

Gramatiko

Vortprovizo

Interlingvao pruntas vortojn laŭ jenaj reguloj:

  • Vorto eniras Interlingvaon se ĝi ekzistas en almenaŭ tri el la kvar fontlingvoj: la angla, franca, itala aŭ hispana/portugala – la lastaj validas kiel unu. Se vorto ekzistas nur en du el la fontolingvoj, tiam ĝia ekzisto en la germana aŭ la rusa akceptigas ĝin.
  • La interlingvaa formo de vorto estas la supozebla praformo ("prototipo").

Interlingvao tiel rekte kaj nerekte ĉerpas el la grekolatina vortaro, internacia en la praktiko de scienco. En komparo kun Esperanto Interlingvao ne abunde uzas regulajn afiksojn:

esperante interlingvae
sana san
sano sanitate
malsana malade
malsano maladia
malsanulejo hospital
saniĝi recovrar
sanigi curar
malsaniĝi cader malade

Elparolo kaj literumo

Al la bazaj 26 literoj respondas sonoj, kiuj en kelkaj okazoj regule dependas je la antaŭa aŭ posta literoj (vidu ekzemple ĉe "c"). En multaj okazoj estas preferinda prononco laŭeble konforma al la originala lingvo (ekzemple walzer, germandevena, sonas kiel [valtser]). Pro tio la sekvaj reguloj estas indikaj, oni lernu la prononcojn kun la vortoj.

La elparolo de interlingvao toleras iom da vario. En la ĉi-suba listo eblaj variaĵoj aperas post oblikva streko.

a [a ], b [b ], ch [k ] aŭ [ŝ ] / [ĉ ], c [k ] aŭ [c ] (antaŭ i kaj y), d [d ], e [e ], f [f ], gi [ĵ ] antaŭ a, o, u, g [g ] aŭ [ĝ ] (en finaĵo "-age"), h [h ] (krom en ph, rh, th), i [i ] aŭ [j ] (antaŭ vokalo), j [ĵ ] / [ĝ ], k [k ], l [l ], m [m ], n [n ], o [o ], ph [f ], p [p ], qu [ ] aŭ [k ] (en vortetoj "que" "qui" kaj derivaĵoj), rh [r ], r [r ], s [s ] aŭ [z ] (inter vokaloj), th [t ], t [t ] aŭ [ts ] (antaŭ diftongo komenciĝanta per i), u [u ] aŭ [ŭ ] (antaŭ vokalo), v [v ], w [ŭ ] aŭ [v ], x [ks ], y [i ] aŭ [j ] (antaŭ vokalo), z [z ]

Duoblaj konsonantoj estas elparolataj kiel unuoblaj: "ecclesia" [e'klezja].

Diftongiĝas: "ai" [aj], "au" [], "ei" [ej], "eu" [], "oi" [oj], "ou" [].

Akcento trafas la silabon antaŭ la lasta konsonantgrupo, ne enkalkulante la finaĵon "-s" de plurnombro: "regula" [re'gula], plurnombre "regulas" [re'gulas], "trovar" [tro'var]. Pro etimo ekzistas esceptoj, kiel "corpore" ['korpore].

Ekzemploj: "corde" ['korde], "concerto" [kon'certo], "schola" ['skola], "choc" [ʃok], "agente" [a'gente], "avan'tage" [avantaʒe], "secretario" [sekre'tarjo], "mangiar" [man'ʒar], "quanto" ['kwanto], "que" [ke], "absolute" [abso'lute], "accusativo" [akuza'tivo], "telephono" [tele'fono], "nation" [na'tsjon], "industria" [indus'tria], "puero" ['pwero], "typo" ['tipo], "yogurt" [jo'gurt]

Ekzistas dua ortografio pli proksima al tiuj de latinidaj lingvoj, kiu ne notas "ph" sed "f", ne "y" sed "i" kaj ŝanĝas ankaŭ la finaĵojn de kelkaj vortoj. Tiu pli simpla literumo malofte uziĝas.

Sintakso

La gramatiko estas la minimuma gramatiko komuna al la kvar fontlingvoj. Ekzemple, ĉiu fontlingvo faras per finaĵo plurnombron de o-vortoj, kutime "-s", kaj tial Interlingvao havas tian finaĵon. Aŭ, ekzemple, ne ĉiu fontlingvo kongruigas la substantivon kun la adjektivo (t.e, la angla), tial Interlingvao ne akordigas ilin. Kaj tiel plu.

Specimenoj

Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj

Interlingvae:
Declaration Universal del Derectos Human:[2]
Tote le esseres human nasce libere e equal in dignitate e in derectos.
Illes es dotate de ration e de conscientia e debe ager le unes verso le alteres in un spirito de fraternitate.
Esperante:
Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj:[3]
Ĉiuj homoj estas denaske liberaj kaj egalaj laŭ digno kaj rajtoj.
Ili posedas racion kaj konsciencon, kaj devus konduti unu al alia en spirito de frateco.

Patro nia

Interlingvae:

Nostre Patre, qui es in le celos,
que tu nomine sia sanctificate;
que tu regno veni;
que tu voluntate sia facite
super le terra como etiam in le celo.
Da nos hodie nostre pan quotidian,
e pardona a nos nostre debitas
como nos pardona a nostre debitores,
e non duce nos in tentation,
sed libera nos del mal.

Esperante:

Patro Nia, kiu estas en la ĉielo,
via nomo estu sanktigita.
Venu via regno,
plenumiĝu via volo,
kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.
Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ.
Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn,
kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.
Kaj ne konduku nin en tenton,
sed liberigu nin de la malbono.

Listo de internaciaj kongresoj de Interlingvao

Interlingvaaj Revuoj

Referencoj

  1. Edo Bernasconi: Esperanto aŭ Interlingua? - Faktoj kaj teorioj kontraŭ mitoj kaj antaŭjuĝoj, Kultura Centro Esperantista, La Chaux-de-Fonds, 1977. 165 p.
  2. Homaj rajtoj interlingvae
  3. Homaj rajtoj Esperante

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj