Adolf Hitler: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kozyra (diskuto | kontribuoj)
Kozyra (diskuto | kontribuoj)
Linio 98: Linio 98:
En „Grandgermana regno“ mem tiutempe kulminis la t.n. fina solvo de juda demando. La gvidanto estis ju pli freneza pro siaj teruraj planoj kaj fine li eldonis ordonojn por la eksplodigo de [[Holokaŭsto]] – genocido de 6 milionoj da judoj en koncentrejoj ŝanĝigitaj en fabrikojn je morto.
En „Grandgermana regno“ mem tiutempe kulminis la t.n. fina solvo de juda demando. La gvidanto estis ju pli freneza pro siaj teruraj planoj kaj fine li eldonis ordonojn por la eksplodigo de [[Holokaŭsto]] – genocido de 6 milionoj da judoj en koncentrejoj ŝanĝigitaj en fabrikojn je morto.


En la jaro [[1943]] definitive komencis forturniĝi de li la milita feliĉo. Tragika retiriĝo el [[Rusio]] estis nur demando de tempo, la nordan [[Afriko]]n naziistoj jam perdis kaj Mussolini detruiĝis sub premo de aliancana invado en [[Itala duoninsulo|Apenina Duoninsulo]]. Usonaj kaj britaj bombaviadiloj ruinigis germanajn urbojn. En [[junio]] de [[1944]] la aliancanoj elŝipiĝis en francan teritorion kaj ili fermis en [[Eŭropo]] la duan batalfronton. Sub premo de malvenkoj Hitler kiel gvidanto cedis al malesperaj, riskaj kaj malracionalaj decidoj, per kiuj li incitis kontraŭ si siajn komandantojn. La [[20-a de julio|20-an de julio]] de [[1944]] grupo da oficiroj krimis atencon kontraŭ li. Bombo kaŝita en aktujo ja eksplodis, sed Hitler kvazaŭ pro miraklo savis sin. Krom vundoj li suferis precipe fortan animan tremon.
En la jaro [[1943]] definitive komencis forturniĝi de li la milita feliĉo. Tragika retiriĝo el [[Rusio]] estis nur demando de tempo, la nordan [[Afriko]]n naziistoj jam perdis kaj Mussolini detruiĝis sub premo de aliancana invado en [[Itala duoninsulo|Apenina Duoninsulo]]. Usonaj kaj britaj bombaviadiloj ruinigis germanajn urbojn. En [[junio]] de [[1944]] la aliancanoj elŝipiĝis en francan teritorion kaj ili fermis en [[Eŭropo]] la duan batalfronton. Sub premo de malvenkoj Hitler kiel gvidanto cedis al malesperaj, riskaj kaj malracionalaj decidoj, per kiuj li incitis kontraŭ si siajn komandantojn. La [[20-a de julio|20-an de julio]] de [[1944]] grupo da oficiroj faris atencon kontraŭ li sub la gvido de atoficiro [[Claus von Stauffenberg]] (tio okazis en la [[Lupa remparo]] apud hodiaŭa [[Kętrzyn]] (en [[Orienta Prusio]]). Bombo kaŝita en aktujo ja eksplodis, sed Hitler kvazaŭ pro miraklo savis sin. Krom vundoj li suferis precipe fortan animan tremon.


Inter mezo de [[decembro]] de [[1944]] kaj mezo de [[januaro]] de [[1945]] li ĵetis restojn de rezervistaro en lastan ofensivon en [[Ardenoj]]. Lia celo estis retenigi antaŭenpaŝon de Aliancanoj kaj konkeri reen [[Antverpeno]]n. Aliancanoj post malfacilaj bataloj repuŝis la germanan premon kaj Hitler en fuorto sub la regna kancelierejo komencis preparigi por defendo de [[Berlino]], kiu estis gvidota ĝis lasta viro. Kiam la [[29-a de aprilo|29-an de aprilo]] de [[1945]] tenajlo fermiĝis (el okcidento antaŭenpaŝis usonanoj, britoj kaj francoj, el oriento [[Ruĝa Armeo]]), Hitler haste edziĝis al sia longjara amikino [[Eva Braun]] kaj la sekvantan tagon li mortigis sin komune kun ŝi. Admiralo [[Karl Dönitz|Dönitz]], kiun la gvidinto destinis kiel sian sekvanton, nur jam postulis la aliancanojn je armistico. La „miljara regno“ de Hitler ĉesis ekzisti.
Inter mezo de [[decembro]] de [[1944]] kaj mezo de [[januaro]] de [[1945]] li ĵetis restojn de rezervistaro en lastan ofensivon en [[Ardenoj]]. Lia celo estis retenigi antaŭenpaŝon de Aliancanoj kaj konkeri reen [[Antverpeno]]n. Aliancanoj post malfacilaj bataloj repuŝis la germanan premon kaj Hitler en fuorto sub la regna kancelierejo komencis preparigi por defendo de [[Berlino]], kiu estis gvidota ĝis lasta viro. Kiam la [[29-a de aprilo|29-an de aprilo]] de [[1945]] tenajlo fermiĝis (el okcidento antaŭenpaŝis usonanoj, britoj kaj francoj, el oriento [[Ruĝa Armeo]]), Hitler haste edziĝis al sia longjara amikino [[Eva Braun]] kaj la sekvantan tagon li mortigis sin komune kun ŝi. Admiralo [[Karl Dönitz|Dönitz]], kiun la gvidinto destinis kiel sian sekvanton, nur jam postulis la aliancanojn je armistico. La „miljara regno“ de Hitler ĉesis ekzisti.

Kiel registrite je 07:28, 9 okt. 2017


Führer
Adolf Hitler
Adolf Hitler en la jaro 1933
Adolf Hitler en la jaro 1933
Persona informo
Adolf Hitler
Naskiĝo 20-an de aprilo 1889 (1889-04-20)
en Braunau am Inn, Aŭstrio, Aŭstrio-Hungario
Morto 30-an de aprilo 1945 (1945-04-30) (56-jaraĝa)
en Berlino, Nazia Germanio
Mortis pro sinmortigo vd
Mortis per pafvundo vd
Tombo nekonata valoro vd
Religio kristano katoliko
Lingvoj aŭstra-germanagermana vd
Loĝloko Berghof • Führerbunker • Barackenkasernement Oberwiesenfeld • Hitler's Munich apartment • Lupa Kuŝejo • Neue Reichskanzlei • Kastelo Kransberg vd
Ŝtataneco CislajtioGermana AŭstrioUnua Respubliko Aŭstrio • sen valoro • Vajmara RespublikoNazia Germanio vd
Alma mater Lambach Abbey • Staats-Realschule of Linz • Bundesrealgymnasium Linz Fadingerstraße vd
Partio NSDAP
Subskribo Adolf Hitler
Familio
Patro Alois Hitler vd
Patrino Klara Pölzl vd
Gefratoj Ida Hitler • Paula Hitler • Gustav Hitler • Edmund Hitler • Otto Hitler • Alois Hitler, Jr. • Angela Hitler vd
Edz(in)o Eva Braun
(edziniĝinta al Hitler la 29-an de aprilo 1945)
Amkunulo Maria Reiter • Eva Braun • Geli Raubal vd
Infanoj Jean-Marie Loret vd
Parencoj Johanna Hiedler • Geli Raubal • Leo Rudolf Raubal • Bridget Dowling • William Patrick Stuart-Houston • Heinz Hitler • Franziska Braun • Ilse Braun • Gretl Braun • Therese Schmidt • Anton Schmidt • Elfriede Hochegger • Johann Schmidt junior • Johann Schmidt • Maria Koppensteiner • Johanna Pölzl • Eduard Schmidt • Adolf Koppensteiner • Aloisia Veit • Maria Schicklgruber • Josef Veit • Viktoria Veit • Josefa Veit • Johann Schicklgruber • Theresia Pfeisinger • Johann Baptist Pölzl • Martin Hiedler • Anna Maria Göschl • Josepha Schicklgruber • Peter Raubal • Heiner Hochegger • Hedwig Mickley • Friedrich Braun • Martin Heinrich Hammitzsch vd
Profesio
Okupo politikistosoldato • pentristo • politika verkisto • milita komandisto • verkisto vd
Laborkampo naziismo • nazia propagando • militreĝimopolitiko vd
Aktiva en LinzVienoMunkenoBerlinoBerghofLupa Kuŝejo • Führerbunker vd
Aktiva dum 1914–30-a de aprilo 1945 vd
Verkado
Verkoj Mein Kampf vd
3-a Regna Prezidanto de Germanio (Führer)
Dum 2-a de aŭgusto 193430-a de aprilo 1945
Antaŭulo Paul von Hindenburg
(Kiel Regna Prezidanto)
Sekvanto Karl Dönitz
(Kiel Regna Prezidanto)
Kanceliero de Germanio
Dum 30-a de januaro 193330-a de aprilo 1945
Antaŭulo Kurt von Schleicher
Sekvanto Joseph Goebbels
Reichsstatthalter de Prusio
Dum 1933 – 1935
Sekvanto Hermann Göring (aktiva)
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Adolf Hitler


Naskiĝo 20-an de aprilo 1889 (1889-04-20)
en Braunau am Inn
Morto 30-an de aprilo 1945 (1945-04-30) (56-jaraĝa)
en Führerbunker
Soldata kariero
Rango: Führer kaj germana kanceliero
Tempo de deĵoro: 1933–1945
Deĵoris en: Tria regno
Militoj: Unua mondmilito
Dua mondmilito
Medaloj: Fera Kruco de la 1-a klaso
Fera Kruco de la 2-a klaso
vdr
Adolf Hitler en Jugoslavio.

Adolf Hitler (esperantige: Adolfo Hitlero[1][2]; naskiĝis la 20-an de aprilo 1889, mortis la 30-an de aprilo 1945) estis "gvidanto" kaj "kanceliero" (ĉefministro) de Germanio en la jaroj 19331945 kaj arkitekto de nazia reĝimo fondita je ideologio de rasismo kaj perforto. Kiel ŝtatestro li respondecas pri i. a. la dua mondmilito, popolmurdoj kaj maldemokratiigo de Germanio.

Hitler junaĝe

La homo, kiu gvidis vicon da malhelaj tagoj al Germanio kaj ankaŭ al granda parto de Eŭropo kaj pri kiu en teruro tremis la tuta mondo, estiĝis el malgajaj rilatoj. Li naskiĝis la 20-an de aprilo de 1889 en supraaŭstria Braunau am Inn, malgraŭ ke li konsideris sian ĝustan hejmo-urbon ĉiam Lincon, kie li pli malfrue elkreskis. Lia patro estis malpli supera oficisto Alois Hitler, eksteredzeca filo de malriĉa servistino. (Ĝis la jaro 1876, kiam li transprenis la familian nomon post la duonpatro, li uzis junulinan familian nomon de la patrino – Schicklgruber.) Alois Hitler estis tiraneca patro kaj li ne havis grandan komprenon por „revema“ karaktero de la filo. Lia filo estis pleje malbona studento. En la jaro 1905 li forlasis gimnazion sen abiturientdiplomo. Li volis fariĝi pentristo, sed pentraĵoj kaj akvareloj, kiujn li prezentis dum akcept-ekzamenoj en Viena Akademio de Belartoj, atestis pri manko de talento kaj kondukis dufoje al lia rifuzo. Post la morto de la amata patrino (patro Alois mortis jam pli frue) Adolf Hitler transloĝiĝis en Vienon por daŭre, esperante ke li vivtenos sin tie kiel artisto. En la jaroj 19071913 li mizere vagabondis kiel pentristo de afiŝoj, bildkartoj kaj similaj „artaĵoj“. Li trafalis sin en absolutan apation kaj certan direkton al liaj ideoj donis nur fortiĝanta rasa malamo kaj malamikeco celita precipe kontraŭ judoj, en kiuj li komencis vidi danĝeron por la ĝermana (aŭ „arja“) raso.

En la jaro 1913 Hitler transloĝiĝis al Munkeno, eble por ke li en Aŭstrio-Hungario evitu rekrutiĝon. En la jaro 1914 li tamen devis reveni kaj subiĝi al esploro ĉe armea kuracisto, kiu konstatis lin kiel maltaŭga por la deĵoro. Spite al tio post eksplodo de la unua mondmilito Hitler propravole aniĝis al la 16-a rezervista regimento de Bavario infanterio.

La militservo faris el la nesignifa junulo fanatikan militariston kaj naciiston. Hitler militservis kiel mesaĝisto, li avancis je kaporalo kaj li estis kvarfoje ordenita, lastfoje la 4-an de aŭgusto de 1918 per Fera kruco de la 1-a klaso. Jam en oktobro de 1916 li suferis gravan vundon kaj fine de la milito trafis lin toksiga gaso. La armeo evidente fariĝis lia hejmo: li restis en ĝi eĉ post kapitulaco de Germanio deĵorante ĝis aprilo de 1920. Jam kiel armea politika agento en aŭgusto de 1919 en Munkeno li aniĝis en Germanan Laboristan Partion kaj post foriro el agaddeĵoro li komencis labori en sekcio de la partia propagando.

Hitler en politiko

La postmilita periodo estis en Germanio tempo de ĥaosoj kaj krizo. Versajla Kontrakto estis al germanoj nekompatema kaj la lando pleje ankoraŭ ne rekonsciiĝis pro malsukcesa provo de movado de spartakanoj pri bolŝevika renverso. Hitler vetis ĝuste je tiuj ĥaosoj, kiam li en aŭgusto de 1920 alikreis sian politikan formacion en Nacie socialisman laboristan partion de Germanio (NSDAP), mallongigite nazian partion. Kun helpo de staba oficiro Ernst Röhm li mem estis en julio de 1921 elektita en ties frunton. El Hitler fariĝis oratoro demagogie atakanta al „malamikoj de Germanio“, precipe al komunistoj kaj judoj, sed ankaŭ al venkintaj ŝtatoj, kiuj entrudigis al la germana nacio malglorigan pacon.

Malliberigita

En la tagoj la 8-a ĝis la 9-a de novembro de 1923 grupo de Hitler faris faman munkenan „bieran puĉon“, kuraĝa provo konkeri anojn de la landa registaro kaj transpreni potencon en la tuta Bavario. La puĉo estis facile subpremita kaj Hitler aperis antaŭ tribunalo. La tribunalo mezuris al li kvin jarojn de malliberigo pro grandperfido. En malliberejo en la urbo Landsberg okcidente de Munkeno Hitler verkis libron, sian politikan konfesion nomita Mein Kampf (Mia batalo), en kiu li precize formulis ideologion de naziismo, proklamis eternan batalon al judismo, komunismo, al „faliga“ demokratio kaj ankaŭ ekspluatisma kapitalismo en la tuta mondo orakolante estiĝon de renaskiĝa kaj rase purigita Germanio, dotita de nevenkebla nacia volo. Li verkis pri Germanio, kiu denove ekstaros, por ke ĝi ekregu al la tuta mondo; pri Germanio, kiu postulos – kaj ankaŭ ĝi akiros – Lebensraum, vivspacon ne nur en meza Eŭropo, sed ankaŭ en vastaj stepoj de Rusio.

Reveno el malliberejo

Hitler pasigis en la malliberejo nur naŭ monatojn. Post la liberigo li komencis tuj fortigi poziciojn de sia partio, precipe en industria nordo. En tiu periodo li akiris por nazia ideo kelkon da viroj, kiuj en proksima estonteco estis terurigontaj la landon en terurojn de amasa murdado kaj tutmondan militan incendion. Apartenis al ili Hermann Göring, fama aviadista aso el la unua mondmilito, plu majstra propagandisto Joseph Goebbels, inicianto de teroro kaj polica maŝinaro Heinrich Himmler kaj konata antisemitista ĵurnalisto Julius Streicher. La plej granda prospero de NSDAP sekvis post borsa bankroto en la jaro 1929, kiu kondukis en mondan ekonomian krizon. En germanio la nombro de senlaboruloj ege kreskis. En alianco kun Nacionalisma Partio de industriisto Alfred Hugenberg naziistoj plinombrigis siajn mandatojn en la regna parlamentejo el 12 al 107 kaj ili fariĝis la dua plej potenca forto en la lando. Sed Hitler ne limigis siajn aktivecojn nur al la parlamenta grundo. La partio kreis proprajn duonarmeajn organojn, taĉmentojn de „brunaj ĉemizoj“ (Sturmabteilung – SA), kiuj laŭvorte enpiedbatis opozicion en pavimon de germanaj urboj.

En la jaro 1932 Hitler kandidatis al funkcio de prezidento, sed li senpere subiĝis al ĝisnuna prezidento, al maljuna militheroo marŝalo Paul von Hindenburg. Sed jam julia parlamenta elektado alportis al naziistoj 37 procentojn de donitaj voĉoj kaj 230 brakseĝojn en la regna parlamentejo, kio faris el ili la plej fortan partion. Post longa hezito kaj traktado Hindenburg estis fine devigita nomi Hitleron kiel regnan kancelieron (ĉefministro, ministerian prezidanton). La nomigado okazis la 30-an de januaro de 1933.

Hitler febre komencis firmigi la propran potencon kaj paŝo post paŝo li konstruis la pozicion de senlima diktatoro. Incendio, kiu la 27-an de februaro de 1933 neniigis konstruaĵon de la regna parlamentejo, fariĝis preteksto al laŭleĝa malpermeso de la Komunisma Partio kaj al malliberigo de ties gvidantoj. La 23-an de marto Hitler lasis voĉdonigi plenrajtigleĝon, kiu ebligis al li regi dum kvar jaroj helpe de dekretoj. Tuj poste li komencis sisteman likvidon de ĉiuj politikaj partioj escepte de NSDAP, li forigis judojn el oficejoj kaj enkondukis registarajn oficistojn sub rektan kontrolon de la partio. En la „Nokto de longaj tranĉiloj“ (la 30-an de junio) li solvis problemon kun kontraŭuloj en la propraj vicoj: li lasis murdi Röhmon kaj centojn da pluaj naziistoj, precipe gvidantoj de SA, pro kies radikalismo li sentis sin endanĝerigita. Unu monato post tio mortis prezidento Hindenburg. Hitler alproprumis lian funkcion kaj plu li titolis sin „gvidanto (Führer) kaj regna kanceliero“.

Anstataŭ la dekumitaj SA nun elita partia milico fariĝis nigra gardo de SS (Schutzstaffel) de Himmler. Kunagade kun politika polico – Gestapo – SS komencis fondi ĉenon de koncentrejoj por politikaj kontraŭuloj, judoj kaj aliaj „nedezirataj elementoj“. En la jaro 1935 Hitler enpraktikigis la t.n. Nurenberkajn rasajn leĝojn, kiuj senigis personojn de la juda deveno de la ŝtataneco. Ĉiuj represivaj disponoj estis samtempe akompanataj de zorgeme planita kampanjo de ministerio de propagando de Goebbels, leviganta programon de ekonomia renovigo. Hitler dume prepariĝis por milito: en rekta kontraŭo kontraŭ Versajla Kontrakto li konstruis militan aerofloton (Luftwaffe de Göring), en la jaro 1936 li armee konkeris demilitarigan Pomerion kaj li komencis ĝeneralan rearmigadon.

En oktobro de 1936 li fermis pakton kun Italio de Benito Mussolini (la t.n. „Akso Berlino – Romo“). Post tio, kiam li en marto de 1938 aneksis Aŭstrion, li komencis evoluigi kampanjon kontraŭ Ĉeĥoslovakio, en kiu li postulis limregionajn Sudetojn, en kiu loĝis nombra germana minoritato.

Vid-al-vide al la minaco de konflikto la du plej fortaj armeaj grandpotencoj de la okcidenta Eŭropo kapablis nur al politiko de malkuraĝaj cedoj kaj repacigo de la agresoro. Britio, kiu jam en la jaro 1935 alpaŝis al surmara interkonsento kun Germanio, eĉ ties interkonsenta aliancano Francio donis al Hitler per munkena interkonsento el la 29-a ĝis 30-a de septembro de 1938 liberan manon dum parceligo de Ĉeĥoslovakio. Ili konjektis, ke la agresoro postulos nenion plu. Sed Hitler post duona jaro konkeris ankaŭ la reston de Ĉeĥaj landoj kaj en marto de 1939 li eldevigis por si de Latvio rezignon pri Klaipeda (Memelo). Pakto pri neatakado kun Sovetunio de Stalin, farita la 23-an de aŭgusto, poste liberigis liajn manojn al armea atako kontraŭ Pollando.

Hitler kaj la dua mondmilito

Hitler en 1941

Tiel komenciĝis la 1-an de septembro de 1939 la dua mondmilito. Post fulmorapida sukceso en Pollando sekvis en la jaro 1940 militiro okcidenten. La 9-an de aprilo naziaj armeoj elŝipiĝis en Danio kaj Norvegio, unu monato post tio ili ekbatis tra Nederlando kaj Belgio kontraŭ Francio. Por okcidentaj demokratioj, kiuj antaŭ naive cedis, venis la polaj ekkonoj malfrue. Francio ruiniĝis tre rapide – la 14-an de junio germanoj enpaŝis ĝis Parizo. Rezistis jam nur Britio. Sed Hitler anstataŭ masiva invado provis akiri superforton en aero. Luftwaffe kaj RAF inter julio kaj aŭgusto de 1940 gvidis batalon pri Britio, kiu preparis por germanoj unuan militan malsukceson. Planoj por elŝipigo en la brita grundo devis estis prokrastitaj ad acta.

Sed similaj venkoj de okcidentaj aliancanoj estis raraj. Hitleraj armeoj priregis teritoriojn ekde norda Afriko ĝis polusa rondo kaj ekde Pireneoj ĝis Vistulo. En aprilo de 1941 ili invadis ĝis Balkana Duoninsulo kaj ili konkeris Jugoslavion kaj Grekion. Kaj poste venis la 22-an de junio, kiam Hitler unuflanke rompis la sovetan-germanan pakton kaj li komencis Operacon Barbaroson, militiron orienten. Liaj divizioj atingis eĉ en vastaj orientaj ebenejoj unu venkon post la alia, ĝis kiam – simile kiel foje Napoleonon – haltigis ilin rusa vintro kaj furioza rezisto de loĝantaro kaj armeoj de defendantoj: en decembro de 1941 sub Moskvo kaj vintre de 19421943 ĉe Stalingrado. Grandega premo, sub kiu la germanaj armeoj troviĝis, rapide elĉerpis militajn rezervojn.. En la mala duonglobo dume okazis japana atako al Pearl Harbor (la 7-an de decembro de 1941) kaj Usono proklamis militon al Japanio kaj al Germanio, kio estis eventualaĵo, kun kiu Hitler ne kalkulis.

En „Grandgermana regno“ mem tiutempe kulminis la t.n. fina solvo de juda demando. La gvidanto estis ju pli freneza pro siaj teruraj planoj kaj fine li eldonis ordonojn por la eksplodigo de Holokaŭsto – genocido de 6 milionoj da judoj en koncentrejoj ŝanĝigitaj en fabrikojn je morto.

En la jaro 1943 definitive komencis forturniĝi de li la milita feliĉo. Tragika retiriĝo el Rusio estis nur demando de tempo, la nordan Afrikon naziistoj jam perdis kaj Mussolini detruiĝis sub premo de aliancana invado en Apenina Duoninsulo. Usonaj kaj britaj bombaviadiloj ruinigis germanajn urbojn. En junio de 1944 la aliancanoj elŝipiĝis en francan teritorion kaj ili fermis en Eŭropo la duan batalfronton. Sub premo de malvenkoj Hitler kiel gvidanto cedis al malesperaj, riskaj kaj malracionalaj decidoj, per kiuj li incitis kontraŭ si siajn komandantojn. La 20-an de julio de 1944 grupo da oficiroj faris atencon kontraŭ li sub la gvido de atoficiro Claus von Stauffenberg (tio okazis en la Lupa remparo apud hodiaŭa Kętrzyn (en Orienta Prusio). Bombo kaŝita en aktujo ja eksplodis, sed Hitler kvazaŭ pro miraklo savis sin. Krom vundoj li suferis precipe fortan animan tremon.

Inter mezo de decembro de 1944 kaj mezo de januaro de 1945 li ĵetis restojn de rezervistaro en lastan ofensivon en Ardenoj. Lia celo estis retenigi antaŭenpaŝon de Aliancanoj kaj konkeri reen Antverpenon. Aliancanoj post malfacilaj bataloj repuŝis la germanan premon kaj Hitler en fuorto sub la regna kancelierejo komencis preparigi por defendo de Berlino, kiu estis gvidota ĝis lasta viro. Kiam la 29-an de aprilo de 1945 tenajlo fermiĝis (el okcidento antaŭenpaŝis usonanoj, britoj kaj francoj, el oriento Ruĝa Armeo), Hitler haste edziĝis al sia longjara amikino Eva Braun kaj la sekvantan tagon li mortigis sin komune kun ŝi. Admiralo Dönitz, kiun la gvidinto destinis kiel sian sekvanton, nur jam postulis la aliancanojn je armistico. La „miljara regno“ de Hitler ĉesis ekzisti.

Ĝeneralaj temoj

Lia personeco

Laŭ anekdoto, lia patro estis "el nekonata patro" (kaj la nomon li devenigas al iu Hidler, kiu edzinigis la patrinon, plus eraro de la oficisto), kaj naskiĝis kelkajn monatojn post kiam ties patrino (avino de Adolf) estis lasinta la servon de juda kuracisto.

Ĝenerale, Hitler estas ofte rigardata kiel simbolo de malbono kaj de fiulo, kaj kiel modelon por tiuj roloj oni ofte uzas lian nomon en kutimaj nepripolitikaj diraĵoj. Konata ekzemplo de misa klarigado de malboneco de io ajn dezirata estas la reductio ad Hitlerum, kiu misuzas tiun ĝeneralan emon tuj kondamni ĉion ajn kunligitan kun Hitlero.

Fontoj de lia penso

  • Unu fonto estas la en 19-a jarcento kreskinta penso pri supereco de ia ĝermana raso sub nomo de "Arja raso". Pri tio multaj libroj estis verkitaj; inter la plej dokumentitaj troviĝas La arja mito far Léon Poliakov.
  • La pli ĝenerala rasismo reganta dum la unu jarcento kaj duono jam antaŭ li dum la epoko de eŭropa koloniismo, fortikigita de la sociaj ideoj tiritaj de darvinismo, la socia darvinismo. Pri tiu temo, kies gravecon rilate naziismo oni de nelonge malkovras, estas grava la libroj de Sven Lindqvist.
  • Kulto de "energio", la fizika kaj mensa forto militismaj "virtoj", kiu konis kreskigon da furoro, inkluzive en beletro kaj filozofio (Friedrich Wilhelm Nietzsche).
  • La tradicia kaj populara antisemitismo kvankam, kiel montris Poliakov la "modernaj" formoj de antisemitismo estas sufiĉe malsamaj ol tiuj ekzemple de Mez-epoko. Unu el la ĉefaj pensmajstroj de Hitler estis la britdevena aŭtoro Stewart Chamberlain.

Sed rasismo ne sufiĉas por klarigi la abomenajn ekstremojn al kiu ĝi kondukis Hitleron: dua radiko necesas, kiel ĝenerale eksplodaĵoj konsistas el du produktoj, kies kunigo nur rezultigas la eksplodon, tiu dua radiko, kiu igis la unuan tiom danĝera estas, kiel akcentas la juda politika filozofo Zygmunt Bauman "la moderna emo al socia inĝenierado, al mondo plene planita kaj mastrumita, kiam tiu emo renkontas neniom da malhelpilo." Efektive la plej naŭzigaj konsekvencoj de lia penso komencis per la Aranĝo T4 celante "racie" forigi, por la ekonomia bono de la lando, la "nedezirindulojn" (frenezuloj, aŭ rigarditaj kial tiaj, handikapuloj, ktp) kaj ke iu fama naziisto diris: "mi ne faras ekstermon, mi faras higienon, mi kuracas la germanan popolon".

Referencoj

Vidu ankaŭ

Lupa remparo (apud Kętrzyn en iama Orienta Prusio: La monumento omaĝe al Claus von Stauffenberg, kiu ĉi tie la 20an de julio 1944 faris atencon kontraŭ Adolfo Hitlero

.