Pazigrafio: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 24: Linio 24:
*[[Miografio]]
*[[Miografio]]
*[[Neoglifoj]]
*[[Neoglifoj]]
*[[Neosinografia]]
*[[Picto]]
*[[Picto]]
*[[QJ]] ([[Kukel Krajevsky]], [[Petrogrado]])
*[[QJ]] ([[Kukel Krajevsky]], [[Petrogrado]])

Kiel registrite je 05:35, 29 jun. 2006

Pasigrafio, larĝasence, estas uzado de ideografio por internacia komunikado. Survoja signalado, ISBN-kodo, internacia kodo de biblioteko, ktp. estas praktikaj ekzemploj de uzo de pasigrafio. Sed, ĝenerale, oni nomas pasigrafio iom strukturitan komunikilprojekton, lingvon skribeblan, sed preskaŭ ne paroleblan.

Pasigrafioj, uzante nur simbolojn, ne dependas de iu lingvo, char oni povas legi ilin en ajna lingvo. En la 18-a kaj la 19-a jarcentoj ekestis la plej multaj pasigrafiaj projektoj, novaj estas ĉiam kreataj, ekz. Videlingo surbaze de Esperanto en 1992.

Same kiel ĉe planlingvaj projektoj ĝenerale oni povas dividi pasigrafiojn laŭ maniero de ilia ekesto aŭ laŭ deveno de la materialo, kiun ili uzas. Ekzistas do aprioraj pasigrafioj, konstruantaj siajn signojn laŭ divido de homaj scioj en certajn klasojn kaj subklasojn, kiuj ricevas respektivajn simbolojn. Tiaj sistemoj estas finpretaj, oni do apenaŭ povas aldoni novajn nociojn sen ŝangoj en la tuta sistemo.

Kiel ekzemplojn de aprioraj pazigrafioj oni menciu "Graphische Sprache" de Carl Haag el la jaro 1930. Li karakterizas sian provon kiel "apartigon de pensado disde lingvo pere de nocia skribo". La bazaj elementoj de lia nocia konstrusistemo estas klasoj fizikaj, psikaj, historiaj ktp. Por bazaj nocioj li uzas grafikaĵojn, ekzemple kvadrateto signifas aĵon, trianguleto konduton, cirkleto personon, kruceto bonon, horizontala streketo malbonon. "Translingua Script" de E. Funke (1956) estas cifera pasigrafio: la vortprovizo dividiĝas en 35 grupojn, la unuopaj nocioj estas signitaj per ciferoj kaj iliaj kombinaĵoj, ekzemple 9 = korpo, 9.1 = homa korpo, 9.2 = ostoj, 9.6 = korpaj funkcioj. Interesan grupon de aprioraj pazigrafioj formas tiuj, kiujn oni volas uzi por interkompreniĝo kun eksterteranoj, ekzemple Lancelot Hogben (aŭtoro de projekto Intergloso) kredas, ke eksterteranoj konas numerojn. Matematikisto Hans Freudenthal publikigis en 1960 projekton "Lincos" (Lingua cosmica), por ebligi kosman interkomprenighon helpe de radiosignaloj.

Aposterioraj (aŭ "empiriaj") pasigrafioj baziĝas sur nocioj esprimitaj per vortoj kaj vortgrupoj, ĉerpante do el lingva materialo. Ili abundas en la 19-a kaj la 20-a jarcentoj. Unu el la plej bonaj kaj detalaj oni opinias "Safo" de André Eckardt(1947), inspiritan per ĉina skribo. Ĝi havas 180 bazajn signojn por la plej gravaj nocioj de ĉiutaga vivo. La nociaro estas kunmetita respektante la strukturon de eŭropaj lingvoj, i. a. gramatikajn kategoriojn. Tial al bazaj signoj aldonighas kromsignoj (ekz. al granda streko kromstreketo) por indiki pluralon, kazon, preteriton, imperativon ktp. Ekzistas ankaŭ miksaj formoj de aprioraj kaj aposterioraj pasigrafioj.


Ekzemploj de pasigrafioj