Stelo de Bet-Leĥem: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Forigo de la ŝablono(j) LigoElstara kaj/aŭ LigoLeginda laŭ VP:FA; kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 32: Linio 32:
<br clear=all>
<br clear=all>


[[Kategorio:Kristanismo]]
[[Kategorio:Religia Kristnasko]]
[[Kategorio:Biblio]]

Kiel registrite je 03:18, 27 okt. 2017

La Biblio diras ke Jesuo Kristo naskiĝis sub la stelo de Bet-Leĥem. Estas dirite, ke unu stelo aperis al la tri reĝoj, kiuj venis por adorkliniĝi al Jesuo, ke ĝi antaŭiris ilin por al ili montri la vojon, kaj ke ĝi haltis, kiam ili alvenis (Mateo ĉap. 2, versetoj 1-12).

Certe en tiu cirkonstanco la lumo ne povas esti ia movebla stelo. Oni povus tion kredi en tiu tempo, kiam oni pensis ke steloj estis lumaj punktetoj fiksitaj sur la ĉielo, kiuj eĉ povis fali sur la teron, sed, nuntempe, oni serĉu aliajn klarigojn.

Metafora teorio

Laŭ teorio, kiu plendas, ke multaj (aŭ eĉ plejparto) diraĵoj de la Biblio estas figuroj, stelo ne estus reala afero, sed nur metaforo por montri, ke la homaro estas mistere gvidata al Jesuo, ĉar ja ĝi ne havas nenian rimedon por kontroli la savon.

Astrologia teorio

La saĝuloj, kiuj sekvis la stelon kaj eltrovis Jesuon laŭ evangelioj, eble estis astrologoj de Persio. Do la stelo ne necese estis brilega, sed nur astrologie grava. Laŭ moderna astrologio, homo de granda influo naskiĝis je la 22-a de aŭgusto -7. Sekve, tiuj astrologiaj spuroj gvidis la magojn al Jesuo.

Astronomia teorio

Laŭ astronoma teorio, ia neordinara astronomia fakto okazis, kaj estis interpretita kiel mistika fenomeno de la magoj. Unu hipotezo diras ke eble ĝi estis la nova stelo observita de ĉinaj astronomoj en la printempo de -5, alia diras ke ĝi eble estis la kometo de Halley en la aŭtuno de -12. La astronomo Keplero opiniis, ke Jesuo naskiĝis en -7, kiam pluraj planedoj estis ĉe la sama loko en la ĉielo kaj aperis kiel granda stelo.

Fundamentalisma teorio

Mistika aŭ fundamentalisma teorio diras ke la stelo eble estis anĝelo, kiu aperis en luma formo kaj gvidis la magojn.

Vidu ankaŭ

Literaturo

  • David Hughes, The Star of Betlehem: An Astronomer's Confirmation, Walker & Co., New York 1979
  • Konradin Ferrari d'Occhieppo, Der Stern der Weisen: Geschichte oder Legende? Herold Verlag, Wien 1969
  • Robert Sadowski, Astrologia narodzin Jezusa Chrystusa (Astrologio de la naskiĝo de Jesuo Kristo), p. 239-266, suplemento al: Andrzej Wierciński, Przez wodę i ogień. Biblia i Kabała (Trans akvon kaj fajron. Biblio kaj kabalo), Nomos, Kraków 2001 ISBN 83-85527-36-2