Prezidanto de Usono: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Tahc (diskuto | kontribuoj) e nova ordigilo Kategorio:Listoj de prezidanto laŭ lando: "Usono" per HotCat |
Tahc (diskuto | kontribuoj) e Kategorio:Listoj de prezidanto laŭ lando forigita per HotCat |
||
Linio 29: | Linio 29: | ||
[[Kategorio:Prezidantoj de Usono| ]] |
[[Kategorio:Prezidantoj de Usono| ]] |
||
[[Kategorio:Registaro de Usono]] |
[[Kategorio:Registaro de Usono]] |
||
[[Kategorio:Listoj de prezidanto laŭ lando|Usono]] |
Kiel registrite je 06:27, 12 nov. 2017
La Prezidanto de Usono, ankaŭ Prezidento, (angle President of the United States of America) estas la regnestro de Usono. La ofico de la Prezidanto establiĝis kiam la usonan konstitucion oni ratifis en la jaro 1788. La unua prezidanto, George Washington, fariĝis prezidanto en la jaro 1789. La nuna prezidanto de Usono estas Donald Trump, ekde la 20-a de januaro 2017.
Laŭ la usona konstitucio li estas ankaŭ la estro de la ekzekutiva alo de la usona registaro. La 2-a artikolo de la usona konstitucio establas, ke la Prezidanto estu la Ĉefa Komandanto (Commander-in-Chief) de la usona armeo. La Prezidanto posedas ankaŭ potencojn specife donatajn al la Prezidanto, inkluzive la potencojn:
- leĝigi per lia subskribo proponleĝojn, kiujn kaj la Domo de Reprezentantoj kaj la Senato aprobis;
- krei Kabineton de konsilistoj;
- doni pardonojn; kaj
- konsenti al traktatoj kaj elekti federalajn oficistojn, ambasadorojn, kaj federalajn juĝistojn (inkluzive la juĝistojn de la Supera Kortumo de Usono).
La oficiala loĝejo kaj administrejo de la Prezidanto estas la Blanka Domo.
La Unua Damo de Usono estas neoficiala titolo kaj pozicio tradicie tenita de la edzino de la prezidanto, samtempa kun lia fino de ofictempo.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- angle Oficiala retejo de la prezidanta oficejo
- angle Filmoj el la prezidanta oficejo en la reta portalo Vimeo