Maria Ŝidlovskaja: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 1: Linio 1:
'''Maria Ivanova ŜIDLOVSKAJA''' (movade aktiva inter [[1907]] kaj [[1927]]) estis [[Esperanto-movado en Rusio|rusia esperantistino]] kaj sanitara statistikisto (en [[Dmitrov]]), unu el plej bonaj tradukantoj kaj stilistoj de esperantlingva literaturo.
'''Maria Ivanovna ŜIDLOVSKAJA''' (movade aktiva inter [[1907]] kaj [[1927]]) estis [[Esperanto-movado en Rusio|rusia esperantistino]] kaj sanitara statistikisto (en [[Dmitrov]]), unu el plej bonaj tradukantoj kaj stilistoj de esperantlingva literaturo.


Ŝi ellernis Esperanton en 1907. De [[1908]] ĝis [[1912]] ŝi ĉiusomere entreprenis Esperanto-vojaĝojn al Germanio kaj Hungario. Propaganda kaj kursgvida laboro. Ŝi faris tradukon de ĉ. 100 literaturaĵoj, el kiuj 9 aperis en apartaj eldonoj, 38 en diversaj gazetoj kaj multaj ankoraŭ en manuskriptoj; la plej gravaj: „Princo Serebrjanij“ de A. Tolstoj, ''La Sonĝo de Makaro'' de V. Korolenko kaj ''La Kapitanfilino'' de A. Puŝkin.
Ŝi ellernis Esperanton en 1907. De [[1908]] ĝis [[1912]] ŝi ĉiusomere entreprenis Esperanto-vojaĝojn al Germanio kaj Hungario. Propaganda kaj kursgvida laboro. Ŝi faris tradukon de ĉ. 100 literaturaĵoj, el kiuj 9 aperis en apartaj eldonoj, 38 en diversaj gazetoj kaj multaj ankoraŭ en manuskriptoj; la plej gravaj: „Princo Serebrjanij“ de A. Tolstoj, ''La Sonĝo de Makaro'' de V. Korolenko kaj ''La Kapitanfilino'' de A. Puŝkin.

Kiel registrite je 07:20, 13 nov. 2017

Maria Ivanovna ŜIDLOVSKAJA (movade aktiva inter 1907 kaj 1927) estis rusia esperantistino kaj sanitara statistikisto (en Dmitrov), unu el plej bonaj tradukantoj kaj stilistoj de esperantlingva literaturo.

Ŝi ellernis Esperanton en 1907. De 1908 ĝis 1912 ŝi ĉiusomere entreprenis Esperanto-vojaĝojn al Germanio kaj Hungario. Propaganda kaj kursgvida laboro. Ŝi faris tradukon de ĉ. 100 literaturaĵoj, el kiuj 9 aperis en apartaj eldonoj, 38 en diversaj gazetoj kaj multaj ankoraŭ en manuskriptoj; la plej gravaj: „Princo Serebrjanij“ de A. Tolstoj, La Sonĝo de Makaro de V. Korolenko kaj La Kapitanfilino de A. Puŝkin.

Tradukoj

Listo de tradukoj de Maria Ŝidlovskaja en Princo Serebrjanij (1912)
  • Ĉeĥov, Anton Pavloviĉ: Mia dialogo kun poŝtestro (Antaŭparolo de N. Modenov. - Moskva: C.O.E.L., 1929. - 23 p.)
  • Ĉeĥov, Anton Pavloviĉ: Okazintaĵo (La Revuo 1910, p. 163-167)
  • Korolenko, Vladimir Galaktionoviĉ: Arbaro bruas: legendo el Polesje (Paris: Presa Esperantista Societo, 1914. - 42 p., ilustr.)
  • Korolenko, Vladimir Galaktionoviĉ: La Senlingvulo (Godesberg: Butin & Jung, 1922. - 295 p.; 2-a eld.: Amsterdam: Libroservo F.L.E., [proks. 1950]. - 191 p.)
  • Tugan-Baranovskij: La Komunumo de Duĥoboroj (1922, ekonomika verko - laŭ Esperanto en perspektivo, p. 271)
  • Korolenko, Vladimir Galaktionoviĉ: La Sonĝo de Makaro (kristnaska rakonto, Berlin: Mosse, Esperanto-Fako, 1927. - 48 p. : ilustr.)
  • Puŝkin, Aleksandr Sergeeviĉ: La Kapitanfilino (Berlin: Mosse, Esperanto-Fako, 1927. - 176 p. : ilustr.)
  • Tolstoj, Aleksej Konstantinoviĉ: Princo Serebrjanij (historia romano, Moskva: Librejo "Esperanto", 1912. - IV, 283 p.; 2-a eld. Mondial, Novjorko, 2004)
  • Tolstoj, Lev Nikolaeviĉ: Kie estas amo, tie estas Dio (Esperanten trad. de Ŝidlovskaja, japanlingven trad. kaj komentariita de N. Kawasaki. - Tokio: Japana Esperanto-Instituto, 1930. - 331 p., aldonoj)
  • Tolstoj, Lev Nikolaeviĉ: Tri rakontoj (Wolfenbüttel: Heckner, - 63 p.)
  • Tolstoj, Lev Nikolaeviĉ: Senintence (La Revuo 1912, p. 407-410)
  • Tolstoj, Leo: Tri Mortoj, Lingvo Internacia, 1910, p. 450-460, 496-501)
  • Turgenev, Ivan: Stranga Historio, Lingvo Internacia, 1913, p. 132-147, 170-184)

Artikoloj

  • Korolonko, biografia skizo (Lingvo Internacia, 1914, p. 5-10)

Fontoj

Eksteraj ligiloj