Martin Schäffer: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 19: Linio 19:
}}
}}


'''Martin Schäffer''' (naskiĝis la {{daton|7|junio|1962}} en [[Neukirchen-Vluyn]]) estas germano kaj multjara aktivulo de la Esperanto-movado. De 2013, li estas [[Ĝenerala Sekretario de UEA]]. En 2017 li transprenis la direktorecon de la [[Centra Oficejo de UEA|Centra Oficejo]] de UEA.
'''Martin Schäffer''' (naskiĝis la {{daton|7|junio|1962}} en [[Neukirchen-Vluyn]]) estas germano kaj multjara aktivulo de la Esperanto-movado. De 2013, li estas [[Ĝenerala Sekretario de UEA]]. En 2017 oni anoncis ke li transprenos la direktorecon de la [[Centra Oficejo de UEA|Centra Oficejo]] de UEA.


== Aktivado en GEJ ==
== Aktivado en GEJ ==

Kiel registrite je 14:28, 13 nov. 2017

Martin Schäffer
Persona informo
Naskiĝo 7-a de junio 1962
en Neukirchen-Vluyn
Lingvoj Esperantogermanahispana
Loĝloko Meksiko
Nacieco germano
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo esperantisto
Esperanto
Aliaj aktivaĵoj Ĝenerala Sekretario de UEA (2013–2017)
Ĝenerala Direktoro de UEA (2018–)
Esperantistiĝis en 1982
vdr

Martin Schäffer (naskiĝis la 7-an de junio 1962 en Neukirchen-Vluyn) estas germano kaj multjara aktivulo de la Esperanto-movado. De 2013, li estas Ĝenerala Sekretario de UEA. En 2017 oni anoncis ke li transprenos la direktorecon de la Centra Oficejo de UEA.

Aktivado en GEJ

Li lernis Esperanton en februaro 1982 kaj aktivis en la Germana Esperanto-Junularo (GEJ) post la Internacia Seminario en Oberwesel (1982/83) aparte en la komisiono KAPRI (Komisiono pri Amaskomunikiloj kaj Publikaj Rilatoj). Ĝis 1992 li diversrilate subtenis la estraron de GEJ.

En la jaroj 1984 ĝis 1991 li organizis multajn kursojn en la grandaj urboj de la Ruhr-regiono (Dortmund, Essen, Mülheim, Moers, Oberhausen, Gelsenkirchen, Duisburg) kaj sukcese povis varbi por Esperanto pro aperigo de diversaj gazetartikoloj. Inter 1985 – 1991 li estis la prezidanto de Nordrejn-Vestfalia Esperanto-Junularo kaj estro de la Esperanto-oficejo Nordrejn-Vestfalio. Inter 1987 kaj 1990 li estis respondeca rilate al la presado kaj dissendado de la GEJ-gazeto (poste "KUNE"), la gazeto de GEJ.

Aktivado en GEA

En 1991 li translokiĝis al Stuttgart kaj estis la prezidanto de la loka klubo inter 1993 kaj 2006. Ekde 1993 li estis konsilanto de la estraro de Germana Esperanto-Asocio (GEA) kaj sekretario de la estraro. Ekde 2006 li estas la oficiala ĝenerala sekretario de GEA.

Aktivado en UEA

Ekde julio 2007 li estas en la Komitato de UEA kiel reprezentanto de Germanio. La 20-an de julio 2013 Martin Schäffer dum la komitatkunsido de la 98-a UK en Rejkjaviko estis elektita kiel Ĝenerala Sekretario en la Estraro de UEA 2013-2016.

La 31-an de oktobro 2017 li estis elektita kiel nova Ĝenerala Direktoro de UEA.[1]

Fondaĵoj

En oktobro 2000 li fariĝis estrarano de la FAME-fondaĵo. En 2001 li lasis konsiderindan monsumon al la Esperanto-movado kaj fondis la Fondaĵon “Mondo”, ties prezidanto li daŭre estas.

Dum lia agado por Esperanto la ĉefaj okupoj estas sur la administra, financa kaj informada kampoj. Li organizis multajn standojn ĉe diversaj foiroj, aperigis multajn gazetartikolojn pri Esperanto, estis unu de la ĉefaj organizantoj de la Eŭropa Esperanto-Kongreso 1997 en Stuttgart kaj helpanto ĉe la UK en Berlino (1999).

Referencoj

  1. UEA ŝanĝas sian Ĝeneralan Direktoron, celas financan resanigon. UEA (2017-11-01). Alirita 2017-11-01. “En kunsido la 31-an de oktobro, la Estraro de UEA decidis pri grava ŝanĝo en la administrado de UEA, kun la konsento kaj subteno de la Ĝenerala Direktoro. D-ino Veronika Poór, kiu laboras en la Centra Oficejo ekde la komenco de 2016, kaj kiel Ĝenerala Direktoro ekde majo 2016, transdonos sian postenon la 1-an de januaro 2018 al s-ro Martin Schäffer, la nuna Ĝenerala Sekretario.”.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj