Stari most: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Linio 30: Linio 30:
La ponto estis konstruita el hela, loka kalkŝtono. Oni kunligis la ŝtonojn per ŝtalaj [[kejlo]]j, la kejloj konformiĝis al bortruoj, oni ŝtopigis la bortruojn per plumbo.
La ponto estis konstruita el hela, loka kalkŝtono. Oni kunligis la ŝtonojn per ŝtalaj [[kejlo]]j, la kejloj konformiĝis al bortruoj, oni ŝtopigis la bortruojn per plumbo.


Post la sendependiĝo de Bosnio-Hercegovino en [[1992]] komenciĝis la serba-bosnia milito, la bosnianojn helpis la kroatoj. Post la sieĝo, la kroatoj tuj turnis sin kontraŭ la bosnianoj kaj la 450-jaran ponton detruis kroata tanko la 9-an de novembro [[1993]]. Post finiĝo de la milito, tuj komenciĝis organizado por rekonstruo de la ponto. Oni uzis la malnovan teknikon por kunfiksi la ŝtonojn.
Post la sendependiĝo de Bosnio-Hercegovino en [[1992]] komenciĝis la serba-bosnia milito, la bosnianojn helpis la kroatoj. Post la sieĝo, la kroatoj tuj turnis sin kontraŭ la bosnianoj kaj la 450-jaran ponton detruis kroata tanko la 9-an de novembro [[1993]], eble sub la komando de [[Slobodan Praljak]]. Post finiĝo de la milito, tuj komenciĝis organizado por rekonstruo de la ponto. Oni uzis la malnovan teknikon por kunfiksi la ŝtonojn.


La oficiala inaŭguro de la malnova ponto okazis la 23-an de julio 2004. Nuntempe ĝi estas unu el la plej turismaj vidindaĵoj de la regiono. De ties pinto saltas lokaj atletoj, kiuj pro tio petas monon al turistoj.
La oficiala inaŭguro de la malnova ponto okazis la 23-an de julio 2004. Nuntempe ĝi estas unu el la plej turismaj vidindaĵoj de la regiono. De ties pinto saltas lokaj atletoj, kiuj pro tio petas monon al turistoj.

Kiel registrite je 17:23, 30 nov. 2017

Stari Most

deck arch bridge • ŝtonponto • statuso de kultura heredaĵo • ponto
Situo
Lando  Bosnio kaj Hercegovino
Parto Federacio Bosnio kaj Hercegovino
Loko Mostar
Koordinatoj 43° 20′ 13″ N, 17° 48′ 53″ O (mapo)43.33708317.814798Koordinatoj: 43° 20′ 13″ N, 17° 48′ 53″ O (mapo)
Transiras Neretva
Ecoj
Longo 30 m
Larĝo 4 m
Konstruado
Datoj de konstruo 1565, rekonstruita en 2004
Inaŭguro 2004
Mapo
Stari most (Bosnio)
Stari most (Bosnio)
DEC
Map
Stari Most
vdr

Malnova Ponto (bosne Stari Most) estas ponto en la bosna urbo Mostar, kiu interligas la du bordojn de la rivero Neretva. Tamen tiun nomon ĝi ricevas per antonomazio kaj pro tio ĝi estas tutmonde konata, sed en slavaj landoj estas multaj aliaj pontoj de sama nomo.

Historio

La unua mencio pri la urbo kaj tiu ponto okazis la 3-an de aprilo 1452. La nomo Mostar aperis unuafoje en 1468-1469. La unua ponto estis konstruita el ligno. La konstruon de nova ponto ordonis sultano Sulejmano la 1-a en 1557. La ŝtonponto estis finkonstruita en 1567, laŭ planoj de konstruisto Mimar Hajrudin, sekvanto de Mimar Sinan. Ĉe tempo de la konstruado, tiu ponto estis la plej granda unuapertura ŝtonponto en la mondoregiono, la arko etendis 30 metrojn en alto de 24 m super la averaĝa akvonivelo. La ponto baldaŭ iĝis simbolo.

La ponto estis konstruita el hela, loka kalkŝtono. Oni kunligis la ŝtonojn per ŝtalaj kejloj, la kejloj konformiĝis al bortruoj, oni ŝtopigis la bortruojn per plumbo.

Post la sendependiĝo de Bosnio-Hercegovino en 1992 komenciĝis la serba-bosnia milito, la bosnianojn helpis la kroatoj. Post la sieĝo, la kroatoj tuj turnis sin kontraŭ la bosnianoj kaj la 450-jaran ponton detruis kroata tanko la 9-an de novembro 1993, eble sub la komando de Slobodan Praljak. Post finiĝo de la milito, tuj komenciĝis organizado por rekonstruo de la ponto. Oni uzis la malnovan teknikon por kunfiksi la ŝtonojn.

La oficiala inaŭguro de la malnova ponto okazis la 23-an de julio 2004. Nuntempe ĝi estas unu el la plej turismaj vidindaĵoj de la regiono. De ties pinto saltas lokaj atletoj, kiuj pro tio petas monon al turistoj.

Stari Most kaj ĝia kvartalo apartenas al la Monda heredaĵo de Unesko de 2005.