Agamemno: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 1: Linio 1:
[[Dosiero:Lekanis Agamemnon MNA Taranto.jpg|right|thumb|250px|Sidanta Agamemno kun sceptro.]]
Kial uzi Agamemno, en la PIV oni legas Agamemnon/o[[Dosiero:Lekanis Agamemnon MNA Taranto.jpg|right|thumb|250px|Sidanta Agamemno kun sceptro.]]
'''Agamemno''' (helene Ἀγαμέμνων) estas heroo de la Troja milito, filo de [[Atreo]], la reĝo de Argoso, kaj de la reĝino [[Eropa]], kaj frato de [[Menelaso]].
'''Agamemno''' (helene Ἀγαμέμνων) estas heroo de la Troja milito, filo de [[Atreo]], la reĝo de Argoso, kaj de la reĝino [[Eropa]], kaj frato de [[Menelaso]].



Kiel registrite je 19:22, 30 nov. 2017

Kial uzi Agamemno, en la PIV oni legas Agamemnon/o

Sidanta Agamemno kun sceptro.

Agamemno (helene Ἀγαμέμνων) estas heroo de la Troja milito, filo de Atreo, la reĝo de Argoso, kaj de la reĝino Eropa, kaj frato de Menelaso.

Legendo

Egisto kaj Tiesto murdas Atreon kaj reĝas en Argoso. Agamemno kaj Menelaso devas fuĝi. Tindaro, reĝo de Sparto, gastigas ilin kaj ili edziĝas kun liaj filinoj: Klitemnestro kaj Helena. Kun Klitemnestro havos Agamemno tri filinojn: Ifigenia, Krisotemisa, Laodisea kaj Electra, kaj unu filon : Oresto.

Menelaso postreĝas Tindaron kaj helpas Agamemnon rehavi le reĝlando de ilia patro. Tiel fariĝas Agamemno la plej granda reĝo de Grekio.

Post la forrabo de Helena fare de Paris, Agamemno gvidas la militiron kontraŭ Trojo. Sed antaŭ la ekiro de la ŝiparo de Agamemno ekhaltas la ventoj, ĉar li ofendis la diinon Artemisan. Sen favoraj ventoj, la ŝipoj ne povas iri al Trojo. La divenisto Kalkaso diras, ke la kolero de Artemisa ĉesos, nur se Agamemno oferos sian propran filinon Ifigenian. Agamemno konsentas. Feliĉe, malmulte da tempo antaŭ la oferado, ĉesas la kolero de Artemisa kaj ŝi anstataŭas Ifigenian per cervino. La ŝiparo povas tiam ekiri.

Oni malbone konas la historion de Agamemno ĝis lia kverelo kun Aĥilo. Agamemno ricevis el la rabaĵo la kaptitan Krizeisan, filinon de Krizeso, troja pastro de Apolono. Li rifuzis redoni ŝin al ŝia patro interŝanĝe de mono kaj Apolono donis la peston al Grekoj por venĝi la honoron de lia pastro. Kalkaso eksplikis la koleron de la dio, kaj Agamemno devis redoni Krizeisan, sed li anstataŭe kaptis Briszeisan, donitan al Aĥilo. Aĥilo, kolere, enfermis sin en sian tendon; tio estas la precipa historio de Iliado. Trojo estis detruita, Agamemno obtenis Kasandran, filinon de Priamo. Kun Kasandra li havos du filojn: Pelopso II kaj Teledamoso.

Kiam li revenas hejmen, Egisto akceptas lin. Tiu-ĉi estis la amanto de Klitemnestro dum Agamemno batalis en Trojo. Egisto invitas Agamemnon al bankedo kaj murdas lin mallojale. Klitemnestro mortigas Kasandran. Laŭ Pindaro kaj la tragediistoj, Agamemno estis murdita dum sia bano fare de sia edzino, post kiam li estis kaptita per reto. Tiel ŝi venĝis la oferadon de Ifigenia, kaj lasis esprimi sian ĵaluzon por Kasandra. Oresto, la filo de Agamemno, venĝos la murdon de sia patro.