Fina Venko: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Etikedoj: Poŝtelefona redakto Redakto de poŝaparata retejo
Neniu resumo de redakto
Etikedoj: Poŝtelefona redakto Redakto de poŝaparata retejo
Linio 1: Linio 1:
'''Finvenkismo''' estas humanisma movado de [[Esperanto]] ligita al la ''Fina Venko'', termino kiu reprezentas la ideon ke estontece ĝi povos uziĝi kiel internacia neŭtrala lingvo mondskale, kaj ĉiufoje pliaj homoj havos Esperanton kiel duan lingvon tial, ke ĉi tio okazigos multajn avantaĝojn en divetesaj kampoj: pli alta kompreno kaj takso pri niaj diferencoj, pri lingva demokratio, kiel lerniga ilo, por pli alta socia egalo kaj de oportunoj, por ke povu esti multe pli alta aliro al kulturo kaj disvolvado de kono, ktp. ''Finvenkisto'' do estas esperantisto kiu esperas kaj/aŭ laboras por atingi ĉi tiun socian ŝanĝon.
'''Finvenkismo''' estas humanisma movado de [[Esperanto]] ligita al la ''Fina Venko'', termino kiu reprezentas la ideon ke estontece ĝi povos uziĝi kiel internacia neŭtrala lingvo mondskale, kaj ĉiufoje pliaj homoj havos Esperanton kiel duan lingvon tial, ke ĉi tio okazigos multajn avantaĝojn en diversaj kampoj: pli alta kompreno kaj takso pri niaj diferencoj, pri lingva demokratio, kiel lerniga ilo, por pli alta socia egalo kaj de oportunoj, por ke povu esti multe pli alta aliro al kulturo kaj disvolvado de kono, ktp. ''Finvenkisto'' do estas esperantisto kiu esperas kaj/aŭ laboras por atingi ĉi tiun socian ŝanĝon.


== Manieroj atingi la Finan Venkon ==
== Manieroj atingi la Finan Venkon ==

Kiel registrite je 17:34, 9 dec. 2017

Finvenkismo estas humanisma movado de Esperanto ligita al la Fina Venko, termino kiu reprezentas la ideon ke estontece ĝi povos uziĝi kiel internacia neŭtrala lingvo mondskale, kaj ĉiufoje pliaj homoj havos Esperanton kiel duan lingvon tial, ke ĉi tio okazigos multajn avantaĝojn en diversaj kampoj: pli alta kompreno kaj takso pri niaj diferencoj, pri lingva demokratio, kiel lerniga ilo, por pli alta socia egalo kaj de oportunoj, por ke povu esti multe pli alta aliro al kulturo kaj disvolvado de kono, ktp. Finvenkisto do estas esperantisto kiu esperas kaj/aŭ laboras por atingi ĉi tiun socian ŝanĝon.

Manieroj atingi la Finan Venkon

Inter la esperantistoj oni kredas ke ekzistas 2 ĉefaj manieroj atingi la Finan Venkon. La unua estas per individua hom-laboro, tio estas, per civitanoj kaj kolektivoj. La alia maniero estas per registara flanko, ekzemple per leĝoj kiuj permesas instrui Esperanton en lernejoj.[1] La unua nomiĝas desubismo, kaj la dua desuprismo.

Zamenhof, dum deklamado de 1910 espremis sian opinion rilate al tio dirante:

Citaĵo
 Plej kredeble nia afero estos atingita per la vojo unua [desubismo], ĉar al tia afero, kiel nia, la registaroj venas kun sia sankcio kaj helpo ordinare nur tiam, kiam ĉio estas jam tute preta. 

Objektive, eblas aserti ke la historio pruvas ke necesas la uzado de ambaŭ.[mankas fonto]

La Fina Venko kiel termino

Iuj homoj proponis novajn terminojn por Fina Venko, ekzemple influitaj pro sia nacia lingvo pro laŭvorta traduko. Ekzemplo de ĉi tio estas "Fina Sukceso"[mankas fonto]. Tamen, Fina Venko estas la nura termino kiun oni vere uzas, flanke pro kutimo kaj aliflanke pro lingva ekonomio. Se oni devus traduki nacilingven, ĝusta traduko estus eble "fina ŝanĝo" aŭ "fina atingo".

Referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj