UEFA-superpokalo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Riparado post la forigo de {{Informkesto kanto/koloro}}
Linio 1: Linio 1:
{| class="infobox" style="width: 21em; font-size: 90%;" ! |-
{| class="infobox" style="width: 21em; font-size: 90%;" ! |-
! style="text-align: center; padding: 0.2em; background-color: {{informkesto kanto/koloro}};" colspan="2" class="kaplinio futbalo" | '''UEFA-superpokalo'''
! style="text-align: center; padding: 0.2em; background-color: #E6E8FA;" colspan="2" class="kaplinio futbalo" | '''UEFA-superpokalo'''
|-
|-
|- style="vertical-align: top;"
|- style="vertical-align: top;"

Kiel registrite je 05:28, 14 dec. 2017

UEFA-superpokalo
angle  UEFA Super Cup
organizanto  UEFA
organizita  ekde 1973 (1972)
teamoj  2
nuna ĉampiono  Futbala Klubo de Barcelono
rekorda ĉampiono  AC Milano (5-foje ĉampiono)

La UEFA-superpokaloEŭropa Superpokalo estis ĉampioneco de futbalo, kiu estas okazigita ekde 1972 kaj oficiale organizita de la eŭropa federacio UEFA ekde la jaro 1973. Ĝi konsistas ĉiujare nur el unu matĉo: inter la venkintaj teamoj de la Ligo de Ĉampionoj de UEFA kaj de la Eŭropa Ligo de UEFA. Kvankam ĉi-tie konfrontiĝas la venkintoj de la du plej gravaj ĉiujaraj konkursoj de la eŭropa vira kluba futbalo, la superpokalo laŭ sia renomo multe malpli prestiĝas ol la Ligo de Ĉampionoj de UEFA kaj de la Eŭropa Ligo de UEFA.

Historio

Signifa iniciinto de la konkurso estis Anton Witkamp, ĵurnalisto de la nederlanda gazeto De Telegraaf. En epoko en kiu nederlandaj futbalteamoj havis aparte gravan rolon en la eŭropa vira kluba futbalo (inter la jaroj 1969 kaj 1972 kvarfoje sinsekve nederlandaj teamoj partoprenis la finalon de la Ligo de Ĉampionoj de UEFA, tiam ankoraŭ nomita "Eŭropa Pokalo de Landaj Ĉampionoj", trifoje ili gajnis la finalon) li per aldona konkuro volis substreki la gvidan rolon de nederlandaj futbalteamoj.

Kiel taŭga kontraŭa teamo de la gajnintoj de la "Eŭropa Pokalo de Landaj Ĉampionoj" de 1972, la teamo de la klubo Ajax Amsterdam, konsideriĝis la gajnintoj de la Eŭropa Pokalo de Pokalvenkintoj tiujara, la teamo de la klubo Glasgow Rangers. Peton de Anton Witkamp kaj Jaap van Praag, la tiutempa prezidanto de la klubo Ajax, pri okazigo de tia konkurso tamen malakceptis la federacio UEFA, ĉar la teamo el Glasgow por agresaj agoj de klubaj subtenantoj estis punita per unujara malpermeso partopreni matĉojn de la Eŭropa Pokalo. Tial la unua eldono de la konkurso organiziĝis baze de privataj konsentoj inter ambaŭ kluboj en januaro 1973, okaze de la centjara jubileo de la klubo Glasgow Rangers.

Poste la federacio UEFA transprenis la organizadon de la konkurso, sed ĝi agnoskis la unuan okazigon (kaj la venkon fare de la klubo Ajax Amsterdam).

La konkursoj kaj venkintoj

jaro teamoj (venka teamo en grasaj literoj)
venkinto EP de Landaj Ĉampionoj
(ekde 1993 Ligo de Ĉampionoj de UEF)
goloj venkinto EP de Pokalvenkintoj
(ekde 2000 UEFA-pokalo)
(ekde 2010 Eŭropa Ligo de UEFA)
1972[1]
NED Ajax Amsterdam 3:1 / 3:2 SCO Glasgow Rangers
1973
NED Ajax Amsterdam 0:1 / 6:0 Italio AC Milano
1974
Germanio FC Bayern München ne okazis[2] Germana Demokratia Respubliko 1. FC Magdeburg
1975
Germanio FC Bayern München 0:1 / 0:2 Sovetunio Dinamo Kievo
1976
Germanio FC Bayern München 2:1 / 1:4 Belgio RSC Anderlecht
1977
ENG FC Liverpool 1:1 / 6:0 Germanio Hamburger SV
1978
ENG FC Liverpool 1:3 / 2:1 Belgio RSC Anderlecht
1979
ENG Nottingham Forest 1:0 / 1:1 Hispanio FC Barcelona
1980
ENG Nottingham Forest 2:1 / 0:1 Hispanio FC Valencia
1981
ENG FC Liverpool ne okazis[3] Sovetunio Dinamo Tbiliso
1982
ENG Aston Villa 0:1 / 3:0 post plilongigo Hispanio FC Barcelona
1983
Germanio Hamburger SV 0:0 / 0:2 SCO FC Aberdeen
1984
ENG FC Liverpool 0:2[4] Italio Juventus Torino
1985
Italio Juventus Torino ne okazis[5] ENG FC Everton
1986
ROM Steaua Bukaresto 1:0[6] Sovetunio Dinamo Kievo
1987
POR FC Porto 1:0 / 1:0 NED Ajax Amsterdam
1988
NED PSV Eindhoven 0:3 / 1:0 Belgio KV Mechelen
1989
Italio AC Milano 1:1 / 1:0 Hispanio FC Barcelona
1990
Italio AC Milano 1:1 / 2:0 Italio Sampdoria Genova
1991
Jugoslavio Ruĝa Stelo Beogrado 0:1[7] ENG Manchester United
1992
Hispanio FC Barcelona 1:1 / 2:1 GER Werder Bremen
1993
Italio AC Milano[8] 1:0 / 0:2 post plilongigo Italio AC Parma
1994
Italio AC Milano 0:0 / 2:0 ENG FC Arsenal
1995
NED Ajax Amsterdam 1:1 / 4:0 Hispanio Real Saragossa
1996
Italio Juventus Torino 6:1 / 3:1 Francio FC Paris St. Germain
1997
GER Borussia Dortmund 0:2 / 1:1 Hispanio FC Barcelona
Inter la jaroj 1998 kaj 2012 en nur unu matĉo en la stadiono "Ludoviko la 2-a" de Monako.
1998
Hispanio Real Madrid 0:1 ENG FC Chelsea
1999
ENG Manchester United 0:1 Italio Lazio Roma
2000
Hispanio Real Madrid 1:2 post ora golo Turkio Galatasaray Istanbul
2001
Germanio FC Bayern München 2:3 ENG FC Liverpool
2002
Hispanio Real Madrid 3:1 NED Feyenoord Rotterdam
2003
Italio AC Milano 1:0 POR FC Porto
2004
POR FC Porto 1:2 Hispanio FC Valencia
2005
ENG FC Liverpool 3:1 post plilongigo Rusio CSKA Moskvo
2006
Hispanio FC Barcelona 0:3 Hispanio FC Sevilla
2007
Italio AC Milano 3:1 Hispanio FC Sevilla
2008
ENG Manchester United 1:2 Rusio Zenit Sankt-Peterburgo
2009
Hispanio FC Barcelona 1:0 post plilongigo Ukrainio Ŝaĥtar Doneck
2010
Italio Inter Milano 0:2 Hispanio Atlético Madrid
2011
Hispanio FC Barcelona 2:0 POR FC Porto
2012
ENG FC Chelsea Hispanio Atlético Madrid
Ekde la jaro 2013 en nur unu matĉo en ŝanĝiĝantaj lokoj.
2013 (Prago)
2014 (Cardiff)
2015 (Tbiliso)
  1. neoficiala evento (okazo ankaŭ estis la centjara jubileo de la klubo Glasgow Rangers)
  2. Ambaŭ teamoj ne povis konsenti pri dato. → vidu ankaŭ uefa.com
  3. Ambaŭ teamoj ne povis konsenti pri dato. → vidu ankaŭ uefa.com
  4. Pro problemo interkonsenti pri datoj nur okazis unu matĉo en la olimpia stadiono de Torino.
  5. La teamo de FC Everton ne rajtis partopreni → vidu ankaŭ uefa.com
  6. Unuafoje en nur unu matĉo en la stadiono "Ludoviko la 2-a" de Monako.
  7. Pro la politika situacio en Beogrado nur estis okazigita la matĉo en Manĉestro → vidu ankaŭ uefa.com
  8. Venkinto Olympique Marseille pro korupteca skandalo en la francia ligo de futbalo ne rajtis partopreni, tial konkursis la finala malvenkinto AC Milano