Fandopunkto: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e fandiĝas = degelas
Neniu resumo de redakto
Linio 1: Linio 1:
'''Fandopunkto''' estas [[temperaturo]], ĉe kiu [[materialo]] fandiĝas (aū '''degelas'''), t.e. ĝi transiras de la [[solido|solida]] al la [[likvo|likva]] [[agregostato]]. La fandopunkto dependas de la materialo kaj [[premo]] kaj egalas al [[frostopunkto]].

==Priskribo==
[[Kristalo|Kristalaj]] [[substanco]]j fandiĝas post ioma ripoztempo ĉe la fandopunkta temperaturo. La kialo estas la energia diferenco inter la kristala kaj la likva statoj. Ĉar la [[kristalstrukturo]] signifas pli malaltan energetikan staton ol la fandaĵo, tiel la energia diferenco "absorbiĝas" ĉe la fandiĝo. Tial la [[amorfa solido|amorfaj]] bazmaterialoj kiel ekzemple [[plasto]]j havas transiran temperaturon kaj neniun ripoztempon dum la fandiĝo.

Speciala situacio ekzistas por [[alojo]]j: malsame al puraj metaloj, multaj alojoj ne havas unuopan fandopunkton. Anstataŭe, ili havas fandan amplekson ene de kiu la materialo estas miksaĵo de solidaj kaj likvaj fazoj. La temperaturo je kiu fandado komenciĝas nomiĝas '''soliduso''', kaj tiu je kiu fandado kompletiĝas nomiĝas '''likvuso'''. Alojo kun unuopa fandopunkto nomiĝas [[eŭtekto|eŭtekta]] miksaĵo.

Linio 46: Linio 47:
| [[Volframo]] || 3.422
| [[Volframo]] || 3.422
|}
|}

==Fandi==
Laŭ [[Francisko Azorín]] '''fandi''' estas ''Fluidigi ion per varmo.''<ref>[[Francisko Azorín]], arkitekto, [[Universala Terminologio de la Arkitekturo]] (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 71.</ref> Kaj li indikas [[etimologio]]n el la [[latina]] ''fundere'' (fandi). Kaj li aldonas teknikajn terminojn kiaj '''fandejo''', por loko, ejo, kie oni fandas; fandisto; fandaĵo; fandiĝi.<ref>Azorín, samloke.</ref>

== Vidu ankaŭ ==
== Vidu ankaŭ ==
Linio 55: Linio 59:
* [[Krita punkto (varmodinamiko)]]
* [[Krita punkto (varmodinamiko)]]
* [[Rosopunkto]]
* [[Rosopunkto]]

== Notoj ==
{{referencoj}}

[[Kategorio:Fluaĵa dinamiko]]
[[Kategorio:Fluaĵa dinamiko]]

Kiel registrite je 14:56, 19 dec. 2017

Fandopunkto estas temperaturo, ĉe kiu materialo fandiĝas (aū degelas), t.e. ĝi transiras de la solida al la likva agregostato. La fandopunkto dependas de la materialo kaj premo kaj egalas al frostopunkto.

Priskribo

Kristalaj substancoj fandiĝas post ioma ripoztempo ĉe la fandopunkta temperaturo. La kialo estas la energia diferenco inter la kristala kaj la likva statoj. Ĉar la kristalstrukturo signifas pli malaltan energetikan staton ol la fandaĵo, tiel la energia diferenco "absorbiĝas" ĉe la fandiĝo. Tial la amorfaj bazmaterialoj kiel ekzemple plastoj havas transiran temperaturon kaj neniun ripoztempon dum la fandiĝo.

Speciala situacio ekzistas por alojoj: malsame al puraj metaloj, multaj alojoj ne havas unuopan fandopunkton. Anstataŭe, ili havas fandan amplekson ene de kiu la materialo estas miksaĵo de solidaj kaj likvaj fazoj. La temperaturo je kiu fandado komenciĝas nomiĝas soliduso, kaj tiu je kiu fandado kompletiĝas nomiĝas likvuso. Alojo kun unuopa fandopunkto nomiĝas eŭtekta miksaĵo.

Kelkaj fandopunktoj θ en °C
Materialo θ
Heliumo -272,2
Etanolo (C2H5OH) -114
Hidrargo -38,36
Akvo 0
Benzolo 5,5
Naftalino 80
Sulfuro (romba) 113
Sulfuro (monoklina) 119
Kansukero 160
Stano 231
Plumbo 327,4
Aluminio 658
Kuireja salo 801
Arĝento 960,8
Fero 1.535
Plateno 1.773,5
Volframo 3.422

Fandi

Laŭ Francisko Azorín fandi estas Fluidigi ion per varmo.[1] Kaj li indikas etimologion el la latina fundere (fandi). Kaj li aldonas teknikajn terminojn kiaj fandejo, por loko, ejo, kie oni fandas; fandisto; fandaĵo; fandiĝi.[2]

Vidu ankaŭ

Notoj

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 71.
  2. Azorín, samloke.