Kino: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Kani (diskuto | kontribuoj) |
Kani (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
||
Linio 2: | Linio 2: | ||
Kinematografio estas uzata ankaŭ pri [[filmo]]j kaj registrado de rapidaj movoj kun alta bilda [[frekvenco]] (ekz. esplorado de eksplodoj). |
Kinematografio estas uzata ankaŭ pri [[filmo]]j kaj registrado de rapidaj movoj kun alta bilda [[frekvenco]] (ekz. esplorado de eksplodoj). |
||
Laŭ [[Francisko Azorín]] '''kinematografo''' estas ''Aparato por projekcii moviĝantajn bildojn sur ekranon.''<ref>[[Francisko Azorín]], arkitekto, [[Universala Terminologio de la Arkitekturo]] (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 110.</ref> Li indikas [[etimologio]]n el la greka ''kinema + graphos'' (mova bildo). Kaj li aldonas la terminojn ''kinematografejo'' aŭ ''kinejo'' por ''Salono, teatreto, loko por projekciaj spektakloj''; ''kinetofono'', por ''parolanta filmo''.<ref>Azorín, samloke.</ref> |
|||
== Fiziologia efekto de movo == |
== Fiziologia efekto de movo == |
||
Linio 49: | Linio 51: | ||
* [[Kinfarado]] |
* [[Kinfarado]] |
||
* [[Akademio de la Kinaj Artoj kaj Sciencoj]] |
* [[Akademio de la Kinaj Artoj kaj Sciencoj]] |
||
==Notoj== |
|||
<references/> |
|||
== Eksteraj ligiloj == |
== Eksteraj ligiloj == |
Kiel registrite je 11:23, 28 dec. 2017
Kino (oficiala vorto) estas arto de kinematografio (el la antikva greko “κίνημα” (movo) kaj “γράφειν” (skribi)). Dum kinematografio estas resuma nomo por ĉiuj agadoj rilataj al kamerao, filmo kaj filmado (produktado de filmoj, metodoj kaj procedoj de filma teĥniko, organizado de distribuo, vendado). Kameraado estas fako pli speciala rilatante al la laboro de kameraisto.
Kinematografio estas uzata ankaŭ pri filmoj kaj registrado de rapidaj movoj kun alta bilda frekvenco (ekz. esplorado de eksplodoj).
Laŭ Francisko Azorín kinematografo estas Aparato por projekcii moviĝantajn bildojn sur ekranon.[1] Li indikas etimologion el la greka kinema + graphos (mova bildo). Kaj li aldonas la terminojn kinematografejo aŭ kinejo por Salono, teatreto, loko por projekciaj spektakloj; kinetofono, por parolanta filmo.[2]
Fiziologia efekto de movo
Kinematografio estas bazita sur la biologia neperfekteco de la homa organismo, precipe en vidkapablo, kiun kaŭzas la t.n. inercio de la homa okulo. Tiu ĉi fiziologia neperfekteco poste kaŭzas, ke rapida alternado de projekciataj bildoj dum tre mallonga tempa periodo montriĝas al la cerbo pere de la optika nervo kiel neinterrompita agado (la bildo ne ŝiriĝas kaj ĝi estas perceptata per la cerbo kiel kontinua movo). Tiu ĉi interesa fiziologia fenomeno estas hodiaŭ uzata ne nur en klasika kinematografio, sed ankaŭ dum spektado de televidilo kaj bildoj vidigataj per komputila ekrano. Filmoj utiligas tiun efekton, kaj projekciante pli ol 10 bildojn por sekundo (kutime 24), kio rezultas en la cerbo iluzion de movado (en televido 25 bildoj sekunde uzitas) .
Historio
Tipoj de kino
Silenta filmo
Longdaŭra filmo
Mallongdaŭra filmo
Dokumenta filmo
Animacio
Eksperimenta kinarto
Eksperimenta kinarto, aŭ pli simple eksperimenta kino, estas tiu kiu ampleksigas aŭ movas la limojn de la konvencia esprimaniero de la kinarto kaj ĉefe de la rakonta kino tradicie strukturita ĉirkaŭ historia intriga rakonto, respektante eble nur la skeleton de scenaro, uzante novajn rimedojn por esprimi kaj sentigi emociojn, espertojn, sentojn, mondorigardojn, kritikojn al la propra kinarto ktp. En multaj filmoj, la rakonto permesas vojon al eksperimentoj de tipo forma, kaj oftas la uzado de plastikaj aŭ ritmaj rimedoj, ligite al la traktado aŭ manipulado de la figuro aŭ la sono.
Ĉefaj teĥnikoj
Nombro de bildoj sekunde (25 aŭ pli)
Formatoj de filmbobeno
Formatoj de ekrano
Cifereca kino
Tridimensia kino
Kinaj skoloj
Sendependa usona kino
Barata kino
Brita kino
Franca kino
Itala kino
Germana kino
Aliaj kinoj
Kinaj profesioj
Kiel kroma profesio ekde la plej fruaj epokoj de la kino kiel jam industria komerco, oni povas konsideri gazetojn pri kino kiel grava parto de la kina etoso. La celo estis de ĉiam duobla: nome propagandi filmojn, aktorojn, reĝisorojn ktp., kaj informi pri profesia kritikaro, disvolvigo de la filmado, novaĵoj pri la ricevo de ĉiu filmo, ktp. Vidu ekzemple artikolon pri Sight & Sound
Vidu ankaŭ
- filmo
- kinejo
- altfrekvenca kinematografio
- kinprojekciilo
- kamerao
- kameraisto
- kinematiko
- Kinfoto
- Kinfarado
- Akademio de la Kinaj Artoj kaj Sciencoj
Notoj
- ↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 110.
- ↑ Azorín, samloke.
Eksteraj ligiloj
- Terminareto de kino
- HomeMadeFilms Filmista retpaĝaro - artikoloj pri filmoj, iliaj kreintoj kaj filma tekniko (aktualigata ĉiusemajne)