Heidi: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 24: Linio 24:
|noto =
|noto =
}}
}}
'''Heidi''' [hajdi] estas 5- ĝis 8-jara knabino el la junularaj romanoj de [[Johanna Spyri]], kies unuaj eldonoj aperis en du volumoj en [[1880]] kaj [[1881]]. Heidi estas fama evoluromano, kiu rakontas fiktivan junecan biografion de sivsa orfknabino. La romano tamen portas multajn aŭtobiografiajn trajtojn de Johanna Spyri.
'''Heidi''' [hajdi] estas 5- ĝis 8-jara knabino el la junularaj romanoj de [[Johanna Spyri]], kies unuaj eldonoj aperis en du volumoj en [[1880]] kaj [[1881]]. Heidi estas fama evoluromano, kiu rakontas fiktivan junecan biografion de svisa orfknabino. La romano tamen portas multajn aŭtobiografiajn trajtojn de Johanna Spyri.


== Unua volumo ==
== Unua volumo ==
La unua volumo sub la titolo "La migro- kaj lernojaroj de Heidi" (en la germanlingva originalo "Heidis Lehr- und Wanderjahre"<ref>[http://www.deutschestextarchiv.de/book/view/spyri_heidi_1880?p=7 Enretigo de la originala eldono de 1980 en la retejo de DTA, konsultita 2016-01-30]</ref>) temas pri la forporto de Heidi al Frankfurto, ties vivo en la senjora domo Sesemann kaj ŝia reveno al Svislando. Heidi vivas ĉe sia avo en la [[Svislando|svisa]] montaro en vilaĝo [[Maienfeld]], [[Grizono]], kaj ĝuas tie feliĉan vivon. Ŝi ŝatas salti sur la alpaj paŝtejoj, enspiri la freŝan aeron, flari la odoron de la floroj kaj endormiĝi en fojna lito sub la stelplena ĉielo. Sed iun tagon ŝia onklino kontraŭ ŝia volo forportis ŝin al la granda imperia urbo [[Frankfurto ĉe Majno|Frankfurto]], kie ŝi en senjora domo devus servi kiel kunulino de paralizita knabino Klara kiel kunulino, sed hejmsopiro ŝin turmentas …
La unua volumo sub la titolo "La migro- kaj lernojaroj de Heidi" (en la germanlingva originalo "Heidis Lehr- und Wanderjahre"<ref>[http://www.deutschestextarchiv.de/book/view/spyri_heidi_1880?p=7 Enretigo de la originala eldono de 1980 en la retejo de DTA, konsultita 2016-01-30]</ref>) temas pri la forporto de Heidi al Frankfurto, ŝia vivo en la senjora domo Sesemann kaj ŝia reveno al Svislando. Heidi vivas ĉe sia avo en la [[Svislando|svisa]] montaro en vilaĝo [[Maienfeld]], [[Grizono]], kaj ĝuas tie feliĉan vivon. Ŝi ŝatas salti sur la alpaj paŝtejoj, enspiri la freŝan aeron, flari la odoron de la floroj kaj endormiĝi en fojna lito sub la stelplena ĉielo. Sed iun tagon ŝia onklino kontraŭ ŝia volo forportis ŝin al la granda imperia urbo [[Frankfurto ĉe Majno|Frankfurto]], kie ŝi en senjora domo devus servi kiel kunulino de paralizita knabino Klara, sed hejmsopiro ŝin turmentas …


La ĉefaj roluloj krom Heidi estas ŝia avo Alponĉjo ([[germana|germane]] en la originala eldono ''Alm-Oehi'' aŭ en postaj eldonoj ''Alpöhi''), kiun ĉiu opinias apartiĝema strangulo, la paŝtista knabo Kapro-Petro (''Geißen-Peter'' aŭ ''Ziegen-Peter'') kaj Klara, knabino el Frankfurto sidanta en [[rulseĝo]].
La ĉefaj roluloj krom Heidi estas ŝia avo Alponĉjo ([[germana|germane]] en la originala eldono ''Alm-Oehi'' aŭ en postaj eldonoj ''Alpöhi''), kiun ĉiu opinias apartiĝema strangulo, la paŝtista knabo Kapro-Petro (''Geißen-Peter'' aŭ ''Ziegen-Peter'') kaj Klara, knabino el Frankfurto sidanta en [[rulseĝo]].
Linio 37: Linio 37:


==Pra-Heidi==
==Pra-Heidi==
Fakte ekzistis jam romano, kiu traktis la motivon de orfinfano el la Alpoj de la germana verkisto Hermann Adam Kamp, kiu aperis en 1830-aj jaroj sub la titolo "Adelaide, das Mädchen vom Alpengebirge" (Adelaide, la knabino de la alpmontaro), kiu temas pri knabino, kiu vivas sur alpopaŝtejo ĉe sia avo, devas forlasi sian hejmon, kaj poste ricevinte hejmsopiron revenas. Estas verŝajne, ke Johanna Sypri konis tiun verkon, kiam ŝi skribis sian Heidi, tamen la du verkoj estas neniel kompareblaj, ĉar Heidi de Johnanna Spyri ja nur fariĝis tiel signifa verko pro la komplekseco de ĝiaj figuroj, kiuj estas multfacetaj personecoj.<ref>Sieglinde Geisel: [http://www.nzz.ch/die-maer-vom-ur-heidi-1.5448506 "Die Mär vom Urheidi" (La fabelo pri Pra-Heidi)] en [[Neue Zürcher Zeitung]], eldono 2010-04-15, reta eldono konsultita 2016-01-30</ref>
Fakte ekzistis jam romano, kiu traktis la motivon de orfinfano el la Alpoj de la germana verkisto Hermann Adam Kamp, kiu aperis en la 1830-aj jaroj sub la titolo "Adelaide, das Mädchen vom Alpengebirge" (Adelaide, la knabino de la alpmontaro), kiu temas pri knabino, kiu vivas sur alpopaŝtejo ĉe sia avo, devas forlasi sian hejmon, kaj poste ricevinte hejmsopiron revenas. Estas verŝajne, ke Johanna Sypri konis tiun verkon, kiam ŝi skribis sian Heidi, tamen la du verkoj estas neniel kompareblaj, ĉar Heidi de Johnanna Spyri ja nur fariĝis tiel signifa verko pro la komplekseco de ĝiaj figuroj, kiuj estas multfacetaj personecoj.<ref>Sieglinde Geisel: [http://www.nzz.ch/die-maer-vom-ur-heidi-1.5448506 "Die Mär vom Urheidi" (La fabelo pri Pra-Heidi)] en [[Neue Zürcher Zeitung]], eldono 2010-04-15, reta eldono konsultita 2016-01-30</ref>


==La figuro de Heidi en la literatura kunteksto==
==La figuro de Heidi en la literatura kunteksto==
Linio 49: Linio 49:


==Heidi en filmo==
==Heidi en filmo==
La unua mutfilmo pri Heidi aperis jam en 1920 sub la reĝisorado de Frederick A. Thomson<ref>[http://www.imdb.com/name/nm0861002/ Filmografio pri Frederick A. Thomson, retejo de IMBd, konsultita 2016-01-30]</ref> en Usono. Ek de tiam aperis multnombraj kinejfilmoj, televidaj serioj kaj desegnofilmoj pri la historio de Heidi. La plej nova Heidi-filmo aperis en 2015 sub reĝisorado de Alain Gsponer, kun Anuk Steffen (kiel Heidi), Peter Lohmeyer (kiel Sebastiano), Bruno Ganz (kiel Alponĉjo), Katharina Schüttler (Fraŭlino Rottenmeier) kaj Maxim Mehmet (Senjoro Sesemann).
La unua mutfilmo pri Heidi aperis jam en 1920 sub la reĝisorado de Frederick A. Thomson<ref>[http://www.imdb.com/name/nm0861002/ Filmografio pri Frederick A. Thomson, retejo de IMBd, konsultita 2016-01-30]</ref> en Usono. Ek de tiam aperis multnombraj kinejfilmoj, televidaj serioj kaj desegnofilmoj pri la historio de Heidi. La plej nova Heidi-filmo aperis en 2015 sub la reĝisorado de Alain Gsponer, kun Anuk Steffen (kiel Heidi), Peter Lohmeyer (kiel Sebastiano), Bruno Ganz (kiel Alponĉjo), Katharina Schüttler (Fraŭlino Rottenmeier) kaj Maxim Mehmet (Senjoro Sesemann).


==Multaj novaj versioj post la finiĝo de la kopirajtoj==
==Multaj novaj versioj post la finiĝo de la kopirajtoj==

Kiel registrite je 15:11, 28 dec. 2017

Heidi
Origine Heidi
Heidi
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Johanna Spyri
Lingvoj
Origina lingvo germana
Lingvo germana lingvo
Eldonado
Eldondato 1880
Loko Svislando
Ĝenro porinfana romano
Loko de rakonto SvislandoGermanioAlpoj
vdr

Heidi [hajdi] estas 5- ĝis 8-jara knabino el la junularaj romanoj de Johanna Spyri, kies unuaj eldonoj aperis en du volumoj en 1880 kaj 1881. Heidi estas fama evoluromano, kiu rakontas fiktivan junecan biografion de svisa orfknabino. La romano tamen portas multajn aŭtobiografiajn trajtojn de Johanna Spyri.

Unua volumo

La unua volumo sub la titolo "La migro- kaj lernojaroj de Heidi" (en la germanlingva originalo "Heidis Lehr- und Wanderjahre"[1]) temas pri la forporto de Heidi al Frankfurto, ŝia vivo en la senjora domo Sesemann kaj ŝia reveno al Svislando. Heidi vivas ĉe sia avo en la svisa montaro en vilaĝo Maienfeld, Grizono, kaj ĝuas tie feliĉan vivon. Ŝi ŝatas salti sur la alpaj paŝtejoj, enspiri la freŝan aeron, flari la odoron de la floroj kaj endormiĝi en fojna lito sub la stelplena ĉielo. Sed iun tagon ŝia onklino kontraŭ ŝia volo forportis ŝin al la granda imperia urbo Frankfurto, kie ŝi en senjora domo devus servi kiel kunulino de paralizita knabino Klara, sed hejmsopiro ŝin turmentas …

La ĉefaj roluloj krom Heidi estas ŝia avo Alponĉjo (germane en la originala eldono Alm-Oehi aŭ en postaj eldonoj Alpöhi), kiun ĉiu opinias apartiĝema strangulo, la paŝtista knabo Kapro-Petro (Geißen-PeterZiegen-Peter) kaj Klara, knabino el Frankfurto sidanta en rulseĝo.

La rakonto impresas per multaj kortuŝaj scenoj. Ekzemple la avo, sub influo de la gaja kaj vigla Heidi, montriĝas afabla kaj helpema homo, danke al kies amoplena flegado la paralizita knabino Klara fine eĉ sukcesas mem iri.

Dua volumo

La dua volumo sub la titolo "Heidi povas apliki, kion ŝi lernis" (germanlingva originaltitolo "Heidi kann brauchen, was es gelernt hat"[2]) rakontas, kiel unue la sinjoro doktoro, la kuracisto de Klara, kiu mem spertis la perdon de sia filino, vizitas Heidin kaj Alponĉojn sur la Alpopaŝtejo anstataŭ Klara, kies malbona sanstato ne permesas la vojaĝon. La sekvan someron Klara tamen povas venis al la Alpopaŝtejo kaj post kiam Kapro-Petro pro ĵaluzo puŝis la rulseĝon al la valo, la paralizita knabino resaniĝas kaj relernas marŝi.

Pra-Heidi

Fakte ekzistis jam romano, kiu traktis la motivon de orfinfano el la Alpoj de la germana verkisto Hermann Adam Kamp, kiu aperis en la 1830-aj jaroj sub la titolo "Adelaide, das Mädchen vom Alpengebirge" (Adelaide, la knabino de la alpmontaro), kiu temas pri knabino, kiu vivas sur alpopaŝtejo ĉe sia avo, devas forlasi sian hejmon, kaj poste ricevinte hejmsopiron revenas. Estas verŝajne, ke Johanna Sypri konis tiun verkon, kiam ŝi skribis sian Heidi, tamen la du verkoj estas neniel kompareblaj, ĉar Heidi de Johnanna Spyri ja nur fariĝis tiel signifa verko pro la komplekseco de ĝiaj figuroj, kiuj estas multfacetaj personecoj.[3]

La figuro de Heidi en la literatura kunteksto

Originala titolbildo de Heidi 1980

Oni ne devas rigardi la figuron de Heidi izolite, sed devas percepti ĝin en la kunteksto literatura de ĝia epoko.[4] Jam en la titolo "La migro- kaj lernojaroj de Heidi" Spyri ja tute intence faras la Ligon la la verko de Johann Wolfgang von Goethe "La migro- kaj lernojaroj de Wilhelm Meister" [5]. Tio ja troviĝas en la litertatura tradicio de la epoko. Jam 1863 la verkistino Clementine Helm aperigis libron Sub la titolo "Backfischchens Leiden und Freuden", kiu anstataŭas la viran heroon el verko de Goethe ("Die Leiden des jungen Werthers) per ina ĉefpersono. Komprenante, ke la Wilhelm Meister de Goethe estis epokfara verko fine de la 19-a jarcento, oni tuj komprenas la provokan kvaliton de tiu titolo. La herooj de edukromanoj ĝis tiam estis ĉiam viroj kaj nun venas virino, kiu donas la heroan rolon al knabino. 1880 estis la epoko, kiam la unuaj virinaj asocioj ekluktis publike por la rajtoj de la virinoj kaj ĵus tiam Spyri aperigas edukromanon en kies ĉefrolo troviĝas eta knabino. Kvankam Spyiri kiel privatpersono rifuzis publike lukti por la rajtoj de la virinoj, ŝi fakte per sia verko lanĉis publikan iniciaton. La romanon ŝi ja ankaŭ unue ne aperigis sub sia nomo, sed anonime. Kiel aŭtorino sur la titolbildo simple aperis "Von der Verfasserin von ein Blatt auf Vronis Grab" (de la aŭtorino de Folio sur la tombejo de Vronjo).

Heidi en aliaj lingvoj

La romano de Heidi estis tradukita al pli ol 50 lingvoj. Precipe ŝatata la romano estas en Japanio. Aperis ĝis nun multe pli ol 100 diversaj Heidi-tradukoj en la japana lingvo.

Grandan influon la romano de Heidi havis en Japanio, sed ĝi en Japanio ofte estas reduktita al naiva bildo de belaj montoj, simpla kampara vivo kaj natureco. La bildo de Heidi, kiel ĝi disvastiĝis en Japanio vaste influis la idearon, kiun japanoj kutime havas pri Svislando. En Japanio aperis ĝis nun 123 diversaj eldonoj de Heidi de 72 malsamaj tradukistoj, 28 bildlibroj kaj 21 mangaoj.[6]

Heidi en filmo

La unua mutfilmo pri Heidi aperis jam en 1920 sub la reĝisorado de Frederick A. Thomson[7] en Usono. Ek de tiam aperis multnombraj kinejfilmoj, televidaj serioj kaj desegnofilmoj pri la historio de Heidi. La plej nova Heidi-filmo aperis en 2015 sub la reĝisorado de Alain Gsponer, kun Anuk Steffen (kiel Heidi), Peter Lohmeyer (kiel Sebastiano), Bruno Ganz (kiel Alponĉjo), Katharina Schüttler (Fraŭlino Rottenmeier) kaj Maxim Mehmet (Senjoro Sesemann).

Multaj novaj versioj post la finiĝo de la kopirajtoj

Post kiam en 1971 finiĝis la aŭtoraj rajtoj, aperis multaj novaj versioj de Heidi, ofte kun abundaj ŝanĝoj (jen mallongigoj, jen aldono de novaj epizodoj). Heidi famiĝis en la tuta mondo ne nur kiel libro, sed ankaŭ kiel kasedokompaktdisko, kaj per multaj (rolludaj aŭ desegnaj) filmoj.

Heidi en Esperanto

Dietrich Michael Weidmann kun la Esperanto-eldono de "La migro- kaj lernojaroj de Heidi"

Malgraŭ la grava signifo de la romano kaj ĝia aŭtorino, Johanna Spyri, ĝis 2015 tiu verko ne estis tradukita al Esperanto. Dietrich Michael Weidmann intertempe tradukis la unuan volumon de la verko sub la titolo "La migro- kaj lernojaroj de Heidi"[8], kiu aperis la 31-an de marto 2016 en la eldona fako de Allsprachendienst Esperanto GmbH. La dua volumo aperis sub la titolo "Heidi povas apliki, kion ŝi lernis" la 2-an de julio 2016 samloke.

Regiono Heidiland – turisma marko

Sub la nomo "Heidiland" la regiono de Maienfeld, Pretigovio kaj Bad Ragaz surmerkatigas siajn plej diversajn turismajn ofertojn, lerte profitante de la fameco, kiun la regiono akiris pro la ŝatado de la romano de Johanna Spyri. Amase homoj precipe el Azio pilgrimas al Maienfeld kaj Bad Ragaz por vidi la lokojn, kie Heidi vivis, ĉar por multaj homoj tra la mondo la knabino Heidi estas realaĵo kaj ne nur fikcia historio, kaj la svisaj turismo-respondeculoj memkompreneble faras ĉion por nutri tiun belan miton.[9]

Referencoj