Francisko el Asizo: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
KuBOT (diskuto | kontribuoj) e Anstataŭigo de ne plu uzota Ŝablono:EL; vidu VP:DT en Marto 2017; kosmetikaj ŝanĝoj |
ĉi tiu preĝo estis kreita en 20-a centjaro |
||
Linio 64: | Linio 64: | ||
== Preĝo de Sankta Francisko el Asizo == |
== Preĝo de Sankta Francisko el Asizo == |
||
[[Dosiero:Francesco - Fioretti, 1476-1479 - 1571894 if00284200 Scan00003.jpg|eta|''Fioretti'']] |
[[Dosiero:Francesco - Fioretti, 1476-1479 - 1571894 if00284200 Scan00003.jpg|eta|''Fioretti'']] |
||
Sankta Francisko, laŭdire, kreis faman preĝon: |
Sankta Francisko, laŭdire, ne kreis faman preĝon: |
||
Preĝo de Sankta Francisko el Asizo |
Preĝo de Sankta Francisko el Asizo |
Kiel registrite je 15:23, 28 dec. 2017
- Ne konfuzu lin kun aliaj samnomaj sanktuloj (Francisko el Sales, Francisco Xavier, Francisko de Paola ktp.)
Sankta | |||||
Sankta Francisko el Asizo | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Francesco Francesco d'Assisi | |||||
Naskonomo | Giovanni di Pietro di Bernardone | ||||
Naskiĝo | 5-a de julio 1182 en Asizo, Italio | ||||
Morto | 3-a de oktobro 1226 en Porciunkule | ||||
Tombo | Baziliko Sankta Francisko el Asizo vd | ||||
Religio | katolika eklezio • katolikismo vd | ||||
Etno | Italoj vd | ||||
Lingvoj | itala • latina • franca vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Pietro di Bernardone dei Moriconi vd | ||||
Patrino | Pica de Bourlemont vd | ||||
Edz(in)o | – | ||||
Profesio | |||||
Okupo | poeto • romkatolika diakono • verkisto de religia literaturo • verkisto • predikisto • misiisto • regula kleriko • Roman Catholic cleric • fondinto • pilgrimanto • teologo • mistikulo • founder of Catholic religious community vd | ||||
Laborkampo | teologio • mistikismo • preaching • poezio • preĝo • statuto vd | ||||
| |||||
Sanktulo | |||||
Honorata en | romkatolika eklezio | ||||
Festotago | 4-a de oktobro | ||||
Atributoj | franciskana habito, stigmato, krucifikso, kranio de mortinto, terglobo, detruanta domo, ŝafido kaj lupo | ||||
Patroneco | Italio, ekologio, infana skoltismo, Filipinoj | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Sankta Francisko el Asizo (aŭ de Assisi) (26-a de septembro 1181 – 3-a de oktobro 1226) estas unu el la plej famaj kristanaj sanktuloj kaj la fondinto de la religia ordeno, franciskanoj, unu el la ĉefaj ordenoj de katolikismo. Sanfrancisko, la usona urbo en Kalifornio estis tiel nomita je lia honoro.
Sankta Francisko naskiĝis en Asizo, Italio en 1181 aŭ 1182 kiel Francesco BERNARDONE. Li estis tiel nomita pro Francio el kie venis lia patrino (el Provenco) kaj kie lia patro ofte vendis tolon. Lia patro, komercisto, estis riĉa sed ne nobela. Por gajni gloron kaj titolon por la familio, kaj por si mem, Francisko batalis (inter aliaj) en la senĉesa milito kontraŭ Peruĝo, apuda malamika urbo. Anstataŭ gloron kaj titolon, Francisko gajnis kaptitecon (1202) kaj, poste, longan malsanon.
Dum ĉi tiu tempo, Dio parolis al li per sonĝoj. En unu sonĝo Francisko estis en granda halo kie estis pendigitaj ŝildoj, ĉiu markita kun la Sankta Kruco. Francisko aŭdis voĉon, kiu diris, "Ĉi tiuj estas por viaj soldatoj." Li pensis ke la sonĝo signifas ke li estos princo, sed fakte la soldatoj estos la franciskanoj.
Lia deziro de milita gloro ne estis tuj kaj tute estingita, sed post la ada ripeto de milito, kaptiteco, malsano kaj sonĝo, li iom post iom komprenis la malplenecon de sia vivo kaj de monda gloro.
Anstataŭ ol al milito, Francisko turnis sin al preĝado kaj helpo de malriĉuloj. Humileco anstataŭ honoro. Tio starigis lin kontraŭ sia patro, Petro, kiu volis ke Francisko fariĝu komercisto kaj uzu riĉecon por profito, ne por la malriĉuloj. Fine, en la printempo de 1206, kiam eĉ malliberejo ne haltigis Franciskon, Petro iris kun li al la episkopo por haltigi tian frenezan konduton. Sed la kunveno ne okazis kiel Petro celis: anstataŭ Franciskon penteman, li spektis Franciskon kiu rezignis pri la riĉaĵo de sia patro, eĉ redonante la vestojn, kiujn li tiam surportis.
Post tio, Francisko vivis kiel ermito kaj predikis pri simpla kaj malriĉa vivo de la evangelioj. Li allogis sekvantojn, eĉ inter la riĉuloj. Kiam li havis 11 sekvantojn, li verkis mallongan Regulon por la nova ordeno kaj gajnis la aprobon de la papo. Tiel ekis la ordeno de la franciskanoj.
Francisko kaj liaj sekvantoj nek celis la pompon de episkopo kaj princo, nek la formondan izolecon de la monaĥo, kaŝita de la pordego de sia monaĥejo, sed la enmondan sanktecon kaj malriĉan simplecon de Jesuo Kristo mem.
En la epoko de Francisko, la Eklezio estis tre potenca sed tre diboĉa. Tia diboĉeco nature instigis herezojn (ekzemple, albiganismo) kaj reformojn. Francisko estis fondinto kaj estro de unu el la reformoj, kiu formiĝis kiel la religio ordeno la franciskanoj. La fratoj de la ordeno votis ĉi tiujn tri:
- malriĉeco
- obeeco
- ĉasteco
La tri nodoj en la zono de Francisko—kaj en la zono de ĉiu monaĥo—reprezentas la tri votojn. Ĉiu voto staris kontraŭ la diboĉa praktiko de la tiama Eklezio.
Dum la jarcentoj sekvintaj, la monaĥoj de la franciskanoj kaj de la dominikanoj (ordeno simila al tiu de Francisko, fondita de Sankta Dominiko) kreskis potenca, do bridinte la potencon de la papo (kiu estis tro potenca por la bono de la Eklezio, havante eĉ armeon).
Francisko ankaŭ fondis du aliajn ordenojn: unu por virinoj (kun Sankta Klara el Asizo, la Malriĉaj Klaraninoj en 1212, kaj la alian por laikuloj, la Tria Ordo en 1221.
En 1219 dum la Kvina Krucmilito, Francisko iris al Egipto por kristanigi la Sultanon, sed sen sukceso.
Post la milito, li emeritiĝis de sia posteno kiel estro de la ordeno, kaj komtemplis kaj verkis poezion. Tiam li ricevis la stigmaton (vundoj en mano kaj piedo simile al Kristo), la unua konata kazo de stigmato.
Li mortis je la 3-a de oktobro 1226, kaj estis oficiale agnoskita kiel sanktulo de la Eklezio post nur du jaroj (kutime la proceso daŭras jarcentojn).
La festotago de Sankta Francisko estas la 4-a de oktobro.
Muzikalo pri la vivo de Francisko "Francesco" estis ludita dum la IJK 1997 en Assisi en Esperanto.
Preĝo de Sankta Francisko el Asizo
Sankta Francisko, laŭdire, ne kreis faman preĝon:
Preĝo de Sankta Francisko el Asizo
Sinjoro, faru el mi ilon por via paco;
kie estas malamo, permesu ke tie mi semu amon;
pardonon, kie estas ofendo;
fidon, kie estas dubo;
veron, kie estas mensogo;
esperon, kie estas malespero;
lumon, kie estas mallumo;
unuiĝon, kie estas malpaco;
ĝojon, kie estas malĝojo.
Dia Majstro!
permesu, ke mi ne tiom penu esti konsolata, kiom konsoli;
esti komprenata, kiom kompreni;
esti amata, kiom ami.
ĉar donante, ni ricevas;
pardonante, ni estas pardonataj;
kaj mortante, ni naskiĝas por la Eterna Vivo.
Bibliografio
- Chiara Frugoni, Francesco e le terre dei non cristiani, Edizioni Biblioteca Francescana, 2012, EAN 9788879621915
Biografio de Sankta Francisko en Esperanto
- Legendo majora [1]
- La Floretoj de S. Francisko
- De Francisko el Asizo por vi de Humberto Leite Araujo
- Vivo de S. Francisko el Assisi
- La reformanto
(nederlande Franciscus van Assisi, germane Franz von Assisi, itale Francesco di Assisi, hispane Francisco de Asís, france François d'Assise, hungare Assisi Szent Ferenc, norvege Frans av Assisi, dane Frans af Assisi, rumane Francisc de Assisi, pole Franciszek z Asyżu, ĉeĥe František z Assisi, angle Francis of Assisi portugale Francisco de Assis)