Bourtange: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Verdulo (diskuto | kontribuoj) eNeniu resumo de redakto |
Verdulo (diskuto | kontribuoj) |
||
Linio 11: | Linio 11: | ||
{{commonscat|Bourtange}} |
{{commonscat|Bourtange}} |
||
[[Kategorio: |
[[Kategorio:Fortikaĵoj]] |
Kiel registrite je 19:04, 29 dec. 2017
Boertange (buːrˈtɑŋə) estas fortresvilaĝo en la orienta parto de provinco Groningen en la regiono Westerwolde. Ĝi konstruiĝis dum la Okdekjara Milito laŭ komisio de Vilhelmo la 1-a. Kiam Groningen estis konkerita de la hispanoj, Willem I volis izoli ĝin por ke ne plu eblas komerci inter la urbo Groningen kaj la hispanoj en Germanio. Por tio ili devis iri tra Westerwolde, regiono sur sablodorso en la Marĉo de Bourtange. Apud Boertange estis la ununura trairebleco al la urbo Groningen. Tial ĝuste je la Boeren Tange (= sabloholmo) oni konstruis la reduton. Boertange estis parto de la defendolinio al kiu ankaŭ apartenis Coevorden, Nieuweschans kaj Oudeschans. Boertange neniam estis ekokupita de malamikaj trupoj.
En 1851 la fortreso estis nuligita kaj estis neokupata dum pli ol cent jaroj kaj sovaĝiĝis. Dum la 1970-aj jaroj la komunumo Vlagtwedde iniciatis la rekonstruon de la reduto. Ĉirkaŭ 1990 la rekonstruo finiĝis kaj malfermiĝis por la publiko. En 2001 la lastaj konstruaĵoj finkonstruiĝis post kiam la fortreso tute finpretiĝis.
Nuntempe Boertange kreskis ekster la remparoj kaj ekestis vilaĝo ĉirkaŭ la fortreso. Interne de la remparoj loĝas ankoraŭ ĉirkaŭ 50 homoj.