Nervuro: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Kani (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
Kani (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
||
Linio 26: | Linio 26: | ||
== Notoj == |
== Notoj == |
||
{{referencoj}} |
{{referencoj}} |
||
==Bibliografio== |
|||
* Hans Köpf: ''Bildwörterbuch der Architektur. 3. Auflage''. Alfred Kröner, Stuttgart 1999, ISBN 3-520-19403-1, S. |
|||
{{ĝermo|arkitekturo}} |
{{ĝermo|arkitekturo}} |
Kiel registrite je 14:08, 4 jan. 2018
Nervuro (france nervure, itale nervatura, angle rib, germane Gewölberippe) en la lingvaĵo de arkitekturo estas arkoforma konstruero de volbo el natura ŝtono de ronda diametro - aŭ en fake tre konciza difino de Plena Ilustrita Vortaro "elstara ronda modluro".
Nervuroj havas statike signifan funkcion stabiligi kaj porti volbon aŭ kupolon. Ili ne en ĉiuj kazoj videblas, sed ankaŭ povas poziciiĝi en aŭ super la volba "ŝelo", kvankam plej ofte ja videblas la prilaborita profila parto de nervuro sub la volba ŝelo. Fine de la gotika epoko nervuroj ankaŭ konstruiĝis sen statika funkcio, nur por dekoraj celoj.
Laŭ Francisko Azorín nervuro estas Arkaĵo, formanta kun aliaj reton por subteni panelitan volbon. Elstara cilindreto, prismo, alo, ĉe iu ajn surfaco.[1] Li indikas etimologion el la greka neur (nervo) kaj de tie la latina nervus.[2]
Galerio
Jen tuta vico de fotoj pri volboj el gotikaj konstruaĵoj, kiuj bone elstarigas la nervurojn:
-
Frua nervurokonstruaĵo en Sankta Miĥaelo Ĉefanĝelo je Perugia, Italio -
Frua nervurokonstruaĵo en Sankta Baŭdelio je Berlanga, Hispanio -
Kvarparta kruconervura volbo en la abatopreĝejo je Sankta Lambreĥto, Stirio, Aŭstrio -
Kolorita kvarparta kruconervura volbo en la kolegiata preĝejo de Neŭŝatelo
-
Stelovolbo en Kulmo, Pollando
-
Retovolbo en Sankta Maria Redcliffe, Bristol, Anglio -
Retovolbo en la baziliko Seckau, Stirio -
Retovolbo en la dunava paroĥopreĝejo Sankta Oswald-Möderbrugg, Stirio -
Retovolbo en la paroĥopreĝejo Sankta Oswald-Möderbrugg, Stirio -
Maŝonervura volbo de la paroĥa preĝejo en Königswiesen, Aŭstrio -
Maŝonervura volbo de la pilgrimpreĝejo Maria en la Sablo en Dettelbach, Germanio
Notoj
- ↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 149.
- ↑ Azorín, samloke.
Bibliografio
- Hans Köpf: Bildwörterbuch der Architektur. 3. Auflage. Alfred Kröner, Stuttgart 1999, ISBN 3-520-19403-1, S.