Apeninoj: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 25: Linio 25:


=== Divido kaj plej altaj pintoj ===
=== Divido kaj plej altaj pintoj ===

Tradicie Apeninoj estas dividataj en tri partojn: Norda, Centra kaj Suda.

Nordaj Apeninoj entenas la montaron en [[Ligurio]] (ĉirkaŭ de [[Savono]] orienten) kaj laŭ la regiona limo inter [[Emilia-Romagna]] kaj [[Tuskanio]]. La plej alta pinto estas Monte Cimone (2165 m).

Centraj Apeninoj entenas la postan montaron ĝis proksimume la limo inter [[Abruzzo]] kaj [[Molise]]. Tie estas la plej altaj pintoj de Apeninoj: [[Gran Sasso]], 2912 m; [[Majella]], 2793 m.

Sudaj Apeninoj entenas la sudan parton de Apeninoj. La plej alta pinto estas [[Serra Dolcedorme]], 2267 m.


=== Glaĉeroj ===
=== Glaĉeroj ===

Kiel registrite je 20:51, 5 jan. 2018

Apeninoj
Gran Sasso, la plej alta monto de Apeninoj.
Gran Sasso, la plej alta monto de Apeninoj.
mapo
montara sistemo
La plej alta punkto Gran Sasso (2 912 m)
Kontinento Eŭropo
Situo  Italio
 San-Marino
vdr
Apeninoj en Emilia (Pietra di Bismantova)

La Montoj Apeninoj (Appennini ap:e'n:i:ni en la itala) estas montaro 1.200 km longa kiu situas el nordo al sudo de Italio laŭlonge de la tuta "botoforma" duoninsulo, kaj pli precize laŭ ties orientaj marbordaj regionoj, formante la ĉefan geografian akson de la itala duoninsulo.

Nomo

La nomo estis jam uzita de la Romianoj (Apenninus MonsAppenninus Mons).

Verŝajne ĝi devenas de la kelta radiko pen(n) (monto), trovebla ankaŭ en la nomoj Peninaj Alpoj kaj Peninoj en Anglio. La Keltoj loĝis en Norditalio, do estas kredinde ke komence la nomo celis nur la nordan parton de Apeninoj.

Geografio

Ĝenerala situo

Apeninoj komencas en Norditalio, apud Ĝenovo, ligataj al Okcidentaj Alpoj, kaj etendiĝas suden kiel akso de la itala duoninsulo ĝis ĝia fino en Kalabrio. La montoj de norda Sicilio estas ofte taksataj kiel lasta parto de Apeninoj.

Oriente kaj okcidente de Apeninoj, maroj estas ĉiam proksimaj, lasante lokon nur por iuj malgrandaj ebenaĵoj. Okclaidente, en pluraj regionoj Apeninoj estas flankataj de malaktivaj vulkanoj; estas ankaŭ kelkaj vulkanoj klasataj aktivaj sed dormantaj (Vezuvio, Flegreaj Kampoj ktp).

Divido kaj plej altaj pintoj

Tradicie Apeninoj estas dividataj en tri partojn: Norda, Centra kaj Suda.

Nordaj Apeninoj entenas la montaron en Ligurio (ĉirkaŭ de Savono orienten) kaj laŭ la regiona limo inter Emilia-Romagna kaj Tuskanio. La plej alta pinto estas Monte Cimone (2165 m).

Centraj Apeninoj entenas la postan montaron ĝis proksimume la limo inter Abruzzo kaj Molise. Tie estas la plej altaj pintoj de Apeninoj: Gran Sasso, 2912 m; Majella, 2793 m.

Sudaj Apeninoj entenas la sudan parton de Apeninoj. La plej alta pinto estas Serra Dolcedorme, 2267 m.

Glaĉeroj

Alio

La montoj estas plejparte kovritaj de arbaroj, kvankam flanko de ties plej alta pinto, la Gran Sasso, de 2.912 m estas parte kovrita en ties norda flanko de la plej suda glaĉero de Eŭropo ekde kiam fandiĝis la glaĉero de la Veleta, en Sierra Nevada, Hispanio, komence de la 20-a jarcento. La orientaj flankoj situas kontraŭ la Adriatiko estas krutaj, dum la okcidenta zono flankas kun ebenaĵoj kie situas plej parto de la italaj historiaj urboj.

Historio

Dum la Dua Mondmilito la germanoj uzis la Apeninojn kiel defenda baraĵo, kun la nomo de Gotika Linio. Ĝi estis atakita malsukcese en septembre de 1944.

Aliaj montaroj kun similaj nomoj

En la Luno estas Montoj Apeninoj, proksime de la Mare Imbrium kie Apollo 15 surluniĝis.