Ursula K. Le Guin: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
eNeniu resumo de redakto |
aldonis mortodaton |
||
Linio 1: | Linio 1: | ||
{{Informkesto homo}} |
{{Informkesto homo}} |
||
'''Ursula Kroeber LE GUIN''' (naskiĝis la [[21-an de oktobro]] [[1929]] en [[Berkeley (Kalifornio)|Berkeley]]) |
'''Ursula Kroeber LE GUIN''' (naskiĝis la [[21-an de oktobro]] [[1929]] en [[Berkeley (Kalifornio)|Berkeley]], mortis la [[22-an de januaro]] [[2018]] en [[Portlando (Oregono)|Portlando]], [[Oregono]]) estis [[Usono|usona]] [[verkisto|verkistino]]. Plej fama pro ŝiaj [[sciencfikcio]] kaj [[fantasto]], en formo de [[romano]]j kaj [[rakonto]]j, ŝi ankaŭ verkis [[poezio]]n, infanajn librojn kaj tezojn. |
||
== Vivo == |
|||
Le Guin konatiĝas pro sia kapablo krei kredeblajn mondojn loĝatajn de profunde homaj karakteroj (senkonsidere al ĉu ili estas efektive 'homaj'). Multe da ŝia sciencfikcio distingiĝas de aliaj ekzempleroj de la ĝenro per ĝia forta emfazo pri la 'sociaj' sciencoj, inkludante [[sociologio]]n kaj [[antropologio]]n. Ŝiaj verkoj ofte uzas nekutimajn eksterteranajn kulturojn komuniki mesaĝon pri nia propra kulturo; ekzemplo estas la esplorado de [[seksa identeco]] per la indiĝenoj en ''The Left Hand of Darkness'' ("La Maldekstra Mano de Mallumo"), kiuj estas senseksaj ordinare sed iĝas hazarde vira aŭ ina je siaj fekundaj tempoj. Le Guin ankaŭ verkis fikcion mediigatan multe pli proksime al hejmo; multaj el ŝiaj rakontoj okazas en nia mondo dum la estanteco aŭ proksima estonteco. |
Le Guin konatiĝas pro sia kapablo krei kredeblajn mondojn loĝatajn de profunde homaj karakteroj (senkonsidere al ĉu ili estas efektive 'homaj'). Multe da ŝia sciencfikcio distingiĝas de aliaj ekzempleroj de la ĝenro per ĝia forta emfazo pri la 'sociaj' sciencoj, inkludante [[sociologio]]n kaj [[antropologio]]n. Ŝiaj verkoj ofte uzas nekutimajn eksterteranajn kulturojn komuniki mesaĝon pri nia propra kulturo; ekzemplo estas la esplorado de [[seksa identeco]] per la indiĝenoj en ''The Left Hand of Darkness'' ("La Maldekstra Mano de Mallumo"), kiuj estas senseksaj ordinare sed iĝas hazarde vira aŭ ina je siaj fekundaj tempoj. Le Guin ankaŭ verkis fikcion mediigatan multe pli proksime al hejmo; multaj el ŝiaj rakontoj okazas en nia mondo dum la estanteco aŭ proksima estonteco. |
||
Ŝia plej konata fantasto estas ŝiaj rakontoj pri la insulara mondo ''[[Earthsea]]'' ("Termaro"), kiun multaj recenzistoj komparis al la mondo de [[J.R.R. Tolkien]]. Tamen, ŝia fantasto pli temas pri la homa stato ol tiu de verkistoj kiel Tolkien. |
Ŝia plej konata fantasto estas ŝiaj rakontoj pri la insulara mondo ''[[Earthsea]]'' ("Termaro"), kiun multaj recenzistoj komparis al la mondo de [[J.R.R. Tolkien]]. Tamen, ŝia fantasto pli temas pri la homa stato ol tiu de verkistoj kiel Tolkien. |
||
Le Guin naskiĝis en [[Berkeley]], [[Kalifornio]], [[Usono]], kiel filino de [[antropologo]] [[Alfred L. Kroeber]] kaj aŭtorino [[Theodora Kroeber]] (kiu interalie skribis ''[[Ishi in Two Worlds]]''). Ursula edukiĝis je [[Radcliffe College]] kaj [[Universitato Columbia|Columbia University]], kaj dum studa jaro en Parizo ŝi renkontis kaj edzigis francan [[historiisto]]n [[Charles Le Guin]]. Ili |
Le Guin naskiĝis en [[Berkeley]], [[Kalifornio]], [[Usono]], kiel filino de la [[antropologo]] [[Alfred L. Kroeber]] kaj la aŭtorino [[Theodora Kroeber]] (kiu interalie skribis ''[[Ishi in Two Worlds]]''). Ursula edukiĝis je [[Radcliffe College]] kaj [[Universitato Columbia|Columbia University]], kaj dum studa jaro en Parizo ŝi renkontis kaj edzigis francan [[historiisto]]n [[Charles Le Guin]]. Ili vivadis en [[Portlando (Oregono)|Portlando]], [[Oregono]], kune kun siaj tri gefiloj. |
||
== Listo de verkoj == |
== Listo de verkoj == |
||
Linio 41: | Linio 42: | ||
* [http://www.ursulakleguin.com Hejmpaĝo de Le Guin] |
* [http://www.ursulakleguin.com Hejmpaĝo de Le Guin] |
||
{{Vivtempo|1929||Le Guin, Ursula K.]]}} |
{{Vivtempo|1929|2018|Le Guin, Ursula K.]]}} |
||
[[Kategorio:Sciencfikciaj verkistoj]] |
[[Kategorio:Sciencfikciaj verkistoj]] |
Kiel registrite je 11:07, 24 jan. 2018
Ursula K. Le Guin | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Ursula Kroeber |
Naskiĝo | 21-an de oktobro 1929 en Berkeley, Kalifornio, Usono |
Morto | 22-an de januaro 2018 (88-jaraĝa) en Portlando, Oregono, Usono |
Mortokialo | korinfarkto |
Tombo | nekonata valoro |
Lingvoj | angla |
Loĝloko | Berkeley • Portlando |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Universitato Harvard • Universitato Kolumbio • Radcliffe College • Berkeley High School |
Subskribo | |
Familio | |
Patro | Alfred Kroeber |
Patrino | Theodora Kroeber |
Frat(in)o | Karl Kroeber |
Edz(in)o | Charles Le Guin |
Infanoj | 3 |
Okupo | |
Okupo | verkisto • scenaristo • tradukisto • romanisto • poeto • aŭtoro • literaturkritikisto • sciencfikcia verkisto • aktivisto pri virinaj rajtoj • verkisto de porinfana literaturo • ĵurnalisto • prozisto |
Verkoj | Termaro La Maldekstra Mano de Mallumo La Senposedigitaj The Eye of the Heron Malafrena The Beginning Place Ĉiam Venanta Hejmen Annals of the Western Shore Lavinia Catwings The Language of the Night Dancing at the Edge of the World Steering the Craft La Nomo de Mondo estas Arbaro |
TTT | |
Retejo | https://www.ursulakleguin.com |
Ursula Kroeber LE GUIN (naskiĝis la 21-an de oktobro 1929 en Berkeley, mortis la 22-an de januaro 2018 en Portlando, Oregono) estis usona verkistino. Plej fama pro ŝiaj sciencfikcio kaj fantasto, en formo de romanoj kaj rakontoj, ŝi ankaŭ verkis poezion, infanajn librojn kaj tezojn.
Vivo
Le Guin konatiĝas pro sia kapablo krei kredeblajn mondojn loĝatajn de profunde homaj karakteroj (senkonsidere al ĉu ili estas efektive 'homaj'). Multe da ŝia sciencfikcio distingiĝas de aliaj ekzempleroj de la ĝenro per ĝia forta emfazo pri la 'sociaj' sciencoj, inkludante sociologion kaj antropologion. Ŝiaj verkoj ofte uzas nekutimajn eksterteranajn kulturojn komuniki mesaĝon pri nia propra kulturo; ekzemplo estas la esplorado de seksa identeco per la indiĝenoj en The Left Hand of Darkness ("La Maldekstra Mano de Mallumo"), kiuj estas senseksaj ordinare sed iĝas hazarde vira aŭ ina je siaj fekundaj tempoj. Le Guin ankaŭ verkis fikcion mediigatan multe pli proksime al hejmo; multaj el ŝiaj rakontoj okazas en nia mondo dum la estanteco aŭ proksima estonteco.
Ŝia plej konata fantasto estas ŝiaj rakontoj pri la insulara mondo Earthsea ("Termaro"), kiun multaj recenzistoj komparis al la mondo de J.R.R. Tolkien. Tamen, ŝia fantasto pli temas pri la homa stato ol tiu de verkistoj kiel Tolkien.
Le Guin naskiĝis en Berkeley, Kalifornio, Usono, kiel filino de la antropologo Alfred L. Kroeber kaj la aŭtorino Theodora Kroeber (kiu interalie skribis Ishi in Two Worlds). Ursula edukiĝis je Radcliffe College kaj Columbia University, kaj dum studa jaro en Parizo ŝi renkontis kaj edzigis francan historiiston Charles Le Guin. Ili vivadis en Portlando, Oregono, kune kun siaj tri gefiloj.
Listo de verkoj
Sciencfikcio
- The Left Hand of Darkness ("La Maldekstra Mano de Mallumo", 1969, gajnis tiujare la Premion Hugo kaj Premion Nebulozo)
- The Lathe of Heaven ("La Tornilo de Ĉielo", 1971)
- The Dispossessed ("La Senposedaĵaj", 1974, gajnis Premion Nebulozo)
- The Eye of the Heron ("La Okulo de Ardeo", 1983)
- Always Coming Home ("Ĉiam Venanta Hejmen", 1985)
Fantasto
- La libraro pri Earthsea ("Termaro"):
- A Wizard of Earthsea ("Sorĉisto de Termaro", 1968, gajnis en 1969 la premion Boston Globe Horn Book Award for Excellence)
- The Tombs of Atuan ("La Tumuloj de Atuan", 1970, gajnis premion Newbury Honor Book)
- The Farthest Shore ("La Plej Dista Bordo", 1973, gajnis infan-literaturan premion The National Book Award for Children's Books)
- Tehanu: The Last Book of Earthsea ("Tehanu: La Lasta Libro de Termaro", 1990)
- The Other Wind ("La Alia Vento", 2001)
- Tales of Earthsea ("Rakontoj de Termaro", novelaro)
- The Beginning Place ("La Komenca Loko", 1980)
Historia fikcio
- Malafrena (1979)
Rakontaroj
- The Wind's Twelve Quarters (1975)
- Buffalo Gals, and Other Animal Presences (1987)
- The Birthday of the World (2002)
Kritikismo
- Dancing at the Edge of the World ("Dancado ĉe la Bordo de la Mondo", 1992)