Apeninoj: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Rdelre (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
Rdelre (diskuto | kontribuoj) |
||
Linio 42: | Linio 42: | ||
=== Klimato === |
=== Klimato === |
||
[[Dosiero:Italy_Köppen_climate_classification_according_to_Pinna.png|maldekstre|eta|220px|Klimatoj en Italio laŭ Köppen / Pinna.<br/><small>Helverda = Cfa, verda = Cfb, malhelverda = Cfc, flava = Csa, grizflava = Csb, blua = Dfb.</small>]] |
|||
La klimato de Apeninoj apartenas al la aro de mezvarmaj klimatoj kaj similas la klimaton de aliaj montaroj en la [[mediteraneo|mediteranea regiono]]. Ĝi estas pli pluvriĉa ol la proksimaj malaltaj areoj kaj forte dependas de la alto. |
|||
== Geologio == |
== Geologio == |
Kiel registrite je 17:20, 27 jan. 2018
Apeninoj | ||
---|---|---|
Gran Sasso, la plej alta monto de Apeninoj.
| ||
montara sistemo | ||
La plej alta punkto | Gran Sasso (2 912 m) | |
Kontinento | Eŭropo | |
Situo | Italio San-Marino | |
La Montoj Apeninoj (Appennini ap:e'n:i:ni en la itala) estas montaro 1.200 km longa kiu situas el nordo al sudo de Italio laŭlonge de la tuta "botoforma" duoninsulo, kaj pli precize laŭ ties orientaj marbordaj regionoj, formante la ĉefan geografian akson de la itala duoninsulo.
Nomo
La nomo estis jam uzita de la Romianoj (Apenninus Mons aŭ Appenninus Mons).
Verŝajne ĝi devenas de la kelta radiko pen(n) (monto), trovebla ankaŭ en la nomoj Peninaj Alpoj kaj Peninoj en Anglio. La Keltoj loĝis en Norditalio, do estas kredinde ke komence la nomo celis nur la nordan parton de Apeninoj.
Geografio
Ĝenerala situo
Apeninoj komencas en Norditalio, apud Ĝenovo, ligataj al Okcidentaj Alpoj, kaj etendiĝas suden kiel akso de la itala duoninsulo ĝis ĝia fino en Kalabrio. La montoj de norda Sicilio estas ofte taksataj kiel lasta parto de Apeninoj.
Oriente kaj okcidente de Apeninoj, maroj estas ĉiam proksimaj, lasante lokon nur por iuj malgrandaj ebenaĵoj. Okcidente, en pluraj regionoj Apeninoj estas flankataj de malaktivaj vulkanoj; kelkaj vulkanoj estas klasataj aktivaj sed dormantaj (Vezuvio, Flegreaj Kampoj ktp).
Divido kaj plej altaj pintoj
Tradicie Apeninoj estas dividataj en tri partojn: Norda, Centra kaj Suda.
Nordaj Apeninoj entenas la montaron en Ligurio (ĉirkaŭ de Savono orienten) kaj laŭ la regiona limo inter Emilio-Romanjo kaj Toskanio. La plej alta pinto estas Monte Cimone, 2165 m.
Centraj Apeninoj entenas la postan montaron ĝis proksimume la limo inter Abruco kaj Molise. Tie estas la plej altaj pintoj de Apeninoj: Gran Sasso, 2912 m; Majella, 2793 m.
Sudaj Apeninoj entenas la sudan parton de Apeninoj. La plej alta pinto estas Serra Dolcedorme, 2267 m.
La Sicila Apenino estas la sekvo de Apeninoj en Nordsicilio. La plej alta pinto estas Pizzo Carbonara, 1979 m.
Glaĉeroj
Dum la glaciepokoj Apeninoj, male al Alpoj, ne estis tute kovritaj de neĝo kaj glacio, kaj pro la suda latitudo kaj pro la malpli granda alto. Ja estis kelkaj glaĉeroj, sed multe pli malgrandaj ol en Alpoj.
Hodiaŭ ekzistas nur unu malgranda (kaj malgrandiĝanta) glaĉero, Calderone (= "kaldronego"), sur la norda flanko de Gran Sasso. Ĝi estas la plej suda glaĉero en Eŭropo post la malapero de la glaĉero de la Veleta en Sierra Nevada, Hispanio, komence de la 20-a jarcento.
Klimato
La klimato de Apeninoj apartenas al la aro de mezvarmaj klimatoj kaj similas la klimaton de aliaj montaroj en la mediteranea regiono. Ĝi estas pli pluvriĉa ol la proksimaj malaltaj areoj kaj forte dependas de la alto.
Geologio
Plantoj kaj bestoj
La montoj estas plejparte kovritaj de arbaroj.
Historio
Dum la Dua Mondmilito la germanoj uzis la Apeninojn kiel defenda baraĵo, kun la nomo de Gotika Linio. Ĝi estis atakita malsukcese en septembre de 1944.
Aliaj montaroj kun similaj nomoj
En la Luno estas Montoj Apeninoj, proksime de la Mare Imbrium kie Apollo 15 surluniĝis.