Apeninoj: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Bildloko
Linio 36: Linio 36:
La Sicila Apenino estas la sekvo de Apeninoj en Nordsicilio. La plej alta pinto estas [[Pizzo Carbonara]], 1979 m.
La Sicila Apenino estas la sekvo de Apeninoj en Nordsicilio. La plej alta pinto estas [[Pizzo Carbonara]], 1979 m.

[[Dosiero:Italy_Köppen_climate_classification_according_to_Pinna.png|maldekstre|eta|220px|Klimatoj en Italio laŭ Köppen/Pinna.<br/><small>Helverda = Cfa, verda = Cfb, malhelverda = Cfc, flava = Csa, grizflava = Csb, blua = Dfb.</small>]]
=== Glaĉeroj ===
=== Glaĉeroj ===
Dum la [[glaciepoko]]j Apeninoj, male al Alpoj, ne estis tute kovritaj de neĝo kaj glacio, kaj pro la suda latitudo kaj pro la malpli granda alto. Ja estis kelkaj glaĉeroj, sed multe pli malgrandaj ol en Alpoj.

Linio 42: Linio 43:

=== Klimato ===
=== Klimato ===
[[Dosiero:Italy_Köppen_climate_classification_according_to_Pinna.png|maldekstre|eta|220px|Klimatoj en Italio laŭ Köppen/Pinna.<br/><small>Helverda = Cfa, verda = Cfb, malhelverda = Cfc, flava = Csa, grizflava = Csb, blua = Dfb.</small>]]
La klimato de Apeninoj apartenas al la aro de mezvarmaj klimatoj (grupo C laŭ la [[Klimata_klasifiko_de_Köppen]]) kaj similas la klimaton de aliaj montaroj en la [[mediteraneo|mediteranea regiono]].
La klimato de Apeninoj apartenas al la aro de mezvarmaj klimatoj (grupo C laŭ la [[Klimata_klasifiko_de_Köppen]]) kaj similas la klimaton de aliaj montaroj en la [[mediteraneo|mediteranea regiono]].

La mapo montras ke la ebenaĵoj kaj marbordaj montetoj de Italio apartenas al veraj mediteraneaj klimatoj (grupo Cs), kun sekaj someroj sed sufiĉe pluvriĉaj vintroj (kutime julio kaj aŭgusto estas preskaŭ sen pluvoj). La plimulto de la Apenino apartenas tamen al grupo Cf, kun pluvoj en ĉiuj monatoj, kvankam ne samabundaj (pli abundaj vintre kaj malpli somere). Nur la plej altaj montoj en la centra Apenino havas klimaton de la grupo D (malvarma klimato). Suda Apenino havas sekan someron kiel la ebenaĵoj.
La mapo montras ke la ebenaĵoj kaj marbordaj montetoj de Italio apartenas al veraj mediteraneaj klimatoj (grupo Cs), kun sekaj someroj sed sufiĉe pluvriĉaj vintroj (kutime julio kaj aŭgusto estas preskaŭ sen pluvoj). La plimulto de la Apenino apartenas tamen al grupo Cf, kun pluvoj en ĉiuj monatoj, kvankam ne samabundaj (pli abundaj vintre kaj malpli somere). Nur la plej altaj montoj en la centra Apenino havas klimaton de la grupo D (malvarma klimato). Suda Apenino (krom Pollino) havas sekan someron kiel la ebenaĵoj.

== Geologio ==
== Geologio ==

Kiel registrite je 19:40, 27 jan. 2018

Apeninoj
Gran Sasso, la plej alta monto de Apeninoj.
Gran Sasso, la plej alta monto de Apeninoj.
mapo
montara sistemo
La plej alta punkto Gran Sasso (2 912 m)
Kontinento Eŭropo
Situo  Italio
 San-Marino
vdr
Apeninoj en Emilia (Pietra di Bismantova)

La Montoj Apeninoj (Appennini ap:e'n:i:ni en la itala) estas montaro 1.200 km longa kiu situas el nordo al sudo de Italio laŭlonge de la tuta "botoforma" duoninsulo, kaj pli precize laŭ ties orientaj marbordaj regionoj, formante la ĉefan geografian akson de la itala duoninsulo.

Nomo

La nomo estis jam uzita de la Romianoj (Apenninus MonsAppenninus Mons).

Verŝajne ĝi devenas de la kelta radiko pen(n) (monto), trovebla ankaŭ en la nomoj Peninaj Alpoj kaj Peninoj en Anglio. La Keltoj loĝis en Norditalio, do estas kredinde ke komence la nomo celis nur la nordan parton de Apeninoj.

Geografio

Ĝenerala situo

Apeninoj komencas en Norditalio, apud Ĝenovo, ligataj al Okcidentaj Alpoj, kaj etendiĝas suden kiel akso de la itala duoninsulo ĝis ĝia fino en Kalabrio. La montoj de norda Sicilio estas ofte taksataj kiel lasta parto de Apeninoj.

Oriente kaj okcidente de Apeninoj, maroj estas ĉiam proksimaj, lasante lokon nur por iuj malgrandaj ebenaĵoj. Okcidente, en pluraj regionoj Apeninoj estas flankataj de malaktivaj vulkanoj; kelkaj vulkanoj estas klasataj aktivaj sed dormantaj (Vezuvio, Flegreaj Kampoj ktp).

Divido kaj plej altaj pintoj

Tradicie Apeninoj estas dividataj en tri partojn: Norda, Centra kaj Suda.

Nordaj Apeninoj entenas la montaron en Ligurio (ĉirkaŭ de Savono orienten) kaj laŭ la regiona limo inter Emilio-Romanjo kaj Toskanio. La plej alta pinto estas Monte Cimone, 2165 m.

Centraj Apeninoj entenas la postan montaron ĝis proksimume la limo inter Abruco kaj Molise. Tie estas la plej altaj pintoj de Apeninoj: Gran Sasso, 2912 m; Majella, 2793 m.

Sudaj Apeninoj entenas la sudan parton de Apeninoj. La plej alta pinto estas Serra Dolcedorme, 2267 m.

La Sicila Apenino estas la sekvo de Apeninoj en Nordsicilio. La plej alta pinto estas Pizzo Carbonara, 1979 m.

Klimatoj en Italio laŭ Köppen/Pinna.
Helverda = Cfa, verda = Cfb, malhelverda = Cfc, flava = Csa, grizflava = Csb, blua = Dfb.

Glaĉeroj

Dum la glaciepokoj Apeninoj, male al Alpoj, ne estis tute kovritaj de neĝo kaj glacio, kaj pro la suda latitudo kaj pro la malpli granda alto. Ja estis kelkaj glaĉeroj, sed multe pli malgrandaj ol en Alpoj.

Hodiaŭ ekzistas nur unu malgranda (kaj malgrandiĝanta) glaĉero, Calderone (= "kaldronego"), sur la norda flanko de Gran Sasso. Ĝi estas la plej suda glaĉero en Eŭropo post la malapero de la glaĉero de la Veleta en Sierra Nevada, Hispanio, komence de la 20-a jarcento.

Klimato

La klimato de Apeninoj apartenas al la aro de mezvarmaj klimatoj (grupo C laŭ la Klimata_klasifiko_de_Köppen) kaj similas la klimaton de aliaj montaroj en la mediteranea regiono.

La mapo montras ke la ebenaĵoj kaj marbordaj montetoj de Italio apartenas al veraj mediteraneaj klimatoj (grupo Cs), kun sekaj someroj sed sufiĉe pluvriĉaj vintroj (kutime julio kaj aŭgusto estas preskaŭ sen pluvoj). La plimulto de la Apenino apartenas tamen al grupo Cf, kun pluvoj en ĉiuj monatoj, kvankam ne samabundaj (pli abundaj vintre kaj malpli somere). Nur la plej altaj montoj en la centra Apenino havas klimaton de la grupo D (malvarma klimato). Suda Apenino (krom Pollino) havas sekan someron kiel la ebenaĵoj.

Geologio

Plantoj kaj bestoj

La montoj estas plejparte kovritaj de arbaroj.

Historio

Dum la Dua Mondmilito la germanoj uzis la Apeninojn kiel defenda baraĵo, kun la nomo de Gotika Linio. Ĝi estis atakita malsukcese en septembre de 1944.

Aliaj montaroj kun similaj nomoj

En la Luno estas Montoj Apeninoj, proksime de la Mare Imbrium kie Apollo 15 surluniĝis.