Diskuto:Hoan Tran: Malsamoj inter versioj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
unua azia prezidantino de TEJO
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 09:30, 31 jan. 2018

unua azia prezidantino de TEJO

Rilate al fragmento: Notindas ke ŝi estas la unua azia prezidantino de TEJO.

Mi forigis la fragmenton kun komento: Forigo de noto pri unua aziano, ĉar TEJO jam havis azianon en ĉi tiu posteno en jaroj 1981-1983.

Sekve Robin van der Vliet remetis kun komento: Ŝi ja ne estas la unua azia prezidanto, ĉar jam estis israela prezidanto, sed ŝi ja estas la unua azia prezidantino

Al mi ŝajnas, ke tiu noto ne aparte indas, ĉar nek temas pri unua virina prezidanto, nek pri la unua prezidanto el Azio, sed pri la unua kun ĉi tiu specifa kombino: unua virina prezidanto el Azio. Tiel oni ja povus ankaŭ noti, ke ŝi estas unua orientazia prezidant(in)o, unua vjetnama prezidant(in)o ktp. Laŭ mi aferoj tro specifaj por mencii. Se aliaj tamen opinius tion menciinda, eble indus almenaŭ ŝanĝi al "la unua virino el Azio kiu estas prezidanto de TEJO." aŭ simile, por emfazi, ke temas pri ĉi tiu specifa kombino. En la origina vortumo "la unua azia prezidantino de TEJO" tiu "prezidantino" sonas simple kiel ina formo de la postennomo kaj ne klare emfazas, ke ineco aparte gravas por valideco de la frazo. --LukiZ (diskuto) 09:29, 31 jan. 2018 (UTC)[Respondi]