Kantabra lingvo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 27: Linio 27:
== Geografia distribuo ==
== Geografia distribuo ==
[[Dosiero:Linguistic map of asturian es.svg|thumb|250px|Mapo de dialektoj de la [[asturleonaj lingvoj|asturleona lingvaro]] kaj ties transiraj lingvoj inter la [[hispana lingvo|hispana]] kaj la [[galega lingvo|galega]]. La kantabra-areo aperas je mezhele verda koloro (dekstre).]]
[[Dosiero:Linguistic map of asturian es.svg|thumb|250px|Mapo de dialektoj de la [[asturleonaj lingvoj|asturleona lingvaro]] kaj ties transiraj lingvoj inter la [[hispana lingvo|hispana]] kaj la [[galega lingvo|galega]]. La kantabra-areo aperas je mezhele verda koloro (dekstre).]]
Laŭ diversaj kriterioj, oni povas konsideri kantabraj plurajn dialektojn en pluraj areoj de Kantabrio, apudlima areo en [[Biskajo]] kaj la [[komarko]]j proksimaj al norda montaro en la provincoj [[provinco Burgoso|Burgoso]] kaj [[provinco Palencio|Palencio]]. Laŭ [[Francisco García González]], oni ankaŭ konsideru tiaj la [[Asturio|asturiajn]] dialektojn de la [[municipo]]j [[Peñamellera Alta]], [[Peñamellera Baja]] kaj [[Ribadedeva]].<ref>)
Laŭ diversaj kriterioj, oni povas konsideri kantabraj plurajn dialektojn en pluraj areoj de Kantabrio, apudlima areo en [[Biskajo]] kaj la [[komarko]]j proksimaj al norda montaro en la provincoj [[provinco Burgoso|Burgoso]] kaj [[provinco Palencio|Palencio]]. Laŭ [[Francisco García González]], oni ankaŭ konsideru tiaj la [[Asturio|asturajn]] dialektojn de la [[municipo]]j [[Peñamellera Alta]], [[Peñamellera Baja]] kaj [[Ribadedeva]].<ref>)
El asturiano oriental. Boletín Lletres Asturianes nº7 p44-56 [http://revistaalcuentros.iespana.es/n6/asturiano_oriental.pdf]</ref>
El asturiano oriental. Boletín Lletres Asturianes nº7 p44-56 [http://revistaalcuentros.iespana.es/n6/asturiano_oriental.pdf]</ref>


Linio 147: Linio 147:
'''En Esperanto'''
'''En Esperanto'''


''Krako skuis la fagaron. La merlo forflugis. La sciuro malaperis el nesto. Jen plia krako, kaj jen eĉ plia. La viro, tiam, falante kun etendiĝintaj manoj, okuloj rigardantaj nefinien kaj korpo elverŝanta sangon ĉiuflanke, elkriis vorton, nur unu vorton, kiu eĥiĝis kaj plu eĥas en la arbaro kaj ĉie en Asturio: «Liberon!».''
''Krako skuis la fagaron. La merlo forflugis. La sciuro malaperis el nesto. Jen plia krako, kaj jen eĉ plia. La viro, tiam, falante kun etendiĝintaj manoj, okuloj rigardantaj nefinien kaj korpo elverŝanta sangon ĉiuflanke, elkriis vorton, nur unu vorton, kiu eĥiĝis kaj plu eĥas en la arbaro kaj ĉie en Asturio: «Liberon!».''


== Notoj kaj referencoj ==
== Notoj kaj referencoj ==

Kiel registrite je 09:31, 8 feb. 2018

Kantabra
cántabru, montañés
transa dialekto
asturleonaj lingvoj
Parolata en (vidu sube)
Skribo latina kun kelkaj aldonoj
Lingvistika klasifiko
Hindeŭropa lingvaro
Italika
Latinida
Ibero-latinida
Asturileonaj lingvoj
Oficiala statuso
Oficiala lingvo en nenie
Reguligita de sen regulo
Lingvaj kodoj
  Glottolog cant1245
Angla nomo Cantabrian
Franca nomo parler cantabrique
vdr

Per la kolektiva termino kantabra (kantabre, cántabru[1][2]montañés[2], laŭ loknomo La Montaña), oni indikas aron de lingvaj variaĵoj tipaj al Kantabrio (Hispanio), ĉefe tiuj plej malsamaj al la hispana.

La nuna kantabra estas latinida dialekto evoluiĝinta rekte el la latina lingvo. Same al ekstremadura lingvo, ĝi estas transira ŝtupo inter la hispana lingvo kaj la asturleonaj lingvoj (asturia, mirandaleona). La kantabra estas iom malsama al tiuj samfamiliaj lingvoj, pro malsamaj lingvo-bazoj, kontakto kun aliaj lingvoj (eŭska lingvo) kaj forta rilato kun hispan-lingvaj areoj.

En 2009 ĝi estis menciita en la ruĝa libro de Unesko kiel endanĝera lingvo.[3] Oni ne konfuzu la kantabran kun la (pra-)kantabra, kiu estas jam malaperinta lingvo parolita de la kantabroj (ne certas, ĉu ĝis estis hindeŭropa aŭ ne).

Geografia distribuo

Mapo de dialektoj de la asturleona lingvaro kaj ties transiraj lingvoj inter la hispana kaj la galega. La kantabra-areo aperas je mezhele verda koloro (dekstre).

Laŭ diversaj kriterioj, oni povas konsideri kantabraj plurajn dialektojn en pluraj areoj de Kantabrio, apudlima areo en Biskajo kaj la komarkoj proksimaj al norda montaro en la provincoj Burgoso kaj Palencio. Laŭ Francisco García González, oni ankaŭ konsideru tiaj la asturajn dialektojn de la municipoj Peñamellera Alta, Peñamellera Baja kaj Ribadedeva.[4]

Nune la kantabra ne estas vaste uzata pro tio, ke ĝi delonge iĝas pli kaj pli hispaneca. Ekzistas diversaj pluraj dialektoj kun komunaj trajtoj, kaj samtempe samaj al tiuj de asturleonaj lingvoj. En plejparto de la areo de la kantabra lingvo oni uzas variaĵon transiran inter la hispana kaj la kantabra, ĉu kantabreca aŭ tre hispaniĝinta.[5] Plie, la kantabra preskaŭ tute malaperis en la grandaj urboj.

Kompara tabelo

Latina Asturleona Kantabra Hispana Esperanto
altum altu altu alto alta
quasi cuasi casi casi preskaŭ (kvazaŭ)
dicere dicir dicir/icir decir diri
facere facer/facere jacer hacer fari
focum fueu/fuegu jueu/juegu fuego fajro
flammam llama llama llama flamo
legere lleer leyer leer legi
linguam llingua lengua lengua lingvo
lumbum llombu lombu lomo lumbo
matrem madre madri madre patrino
mirulum mierbu miruellu mirlo merlo
monstrare mostrar amuestrar mostrar montri
nostrum nuestru/nuesu muestru nuestro nia
tussem tose tus tos tuso


Specimeno

Jen citaĵo de la verko L'últimu home, originale en la asturia lingvo

Un españíu fizo tremar el fayéu. El ñarbatu esnaló lloñe. L'esguil espaeció nel ñeru. Hebo otru españíu, y darréu otru. L'home, entós, mientres cayía coles manes abiertes, los güeyos nel infinitu y el so cuerpu remanando per tolos llaos abonda sangre, glayó una pallabra, una pallabra namás, que resonó y güei sigue resonando na viesca y en toa Asturies: «¡Llibertá!».

En la orienta asturia

Un españíu h.izo temblar el h.ayéu. El miruellu voló alluendi. L'esguilu despaeció nel nial. Hebo otru españíu, y darréu otru. L'hombre, entós, mientras cayía conas manes abiertas, los oyos nel infinitu y el su cuerpu remaneciendo per tolos llaos sangre abondu, gritó una pallabra, una pallabra namás, que tingló y hui sigui tinglando ena viesca y en toa Asturias: «¡Llibertá!».

En la kantabra

Un españíu jizo temblar el jayal. El miruellu voló largu. L'esquilu jospó nel ñial. Hebo otru españíu, y darréu otru. L'hombri, entós, mientris cayía conas manos abiertas, los ojos nel sinfinitu y el su cuerpu esvarciando por tolos llaos sangri n'abondu, glarió una parabra, una parabra namás, que retingló y hui sigui retinglando ena viesca y en toa Asturias: «¡Libertá!».

En la hispana

Un estallido hizo temblar el hayedo. El mirlo voló lejos. La ardilla desapareció en el nido. Hubo otro estallido, y luego otro. El hombre, entonces, mientras caía con las manos abiertas, los ojos en el infinito y su cuerpo vertiendo por todas partes mucha sangre, gritó una palabra, sólo una palabra, que resonó y hoy sigue resonando en el bosque y en toda Asturias: «¡Libertad!».

En Esperanto

Krako skuis la fagaron. La merlo forflugis. La sciuro malaperis el nesto. Jen plia krako, kaj jen eĉ plia. La viro, tiam, falante kun etendiĝintaj manoj, okuloj rigardantaj nefinien kaj korpo elverŝanta sangon ĉiuflanke, elkriis vorton, nur unu vorton, kiu eĥiĝis kaj plu eĥas en la arbaro kaj ĉie en Asturio: «Liberon!».

Notoj kaj referencoj

  1. Araujo, Fernando; La España moderna, pp 180-181 (1914)
  2. 2,0 2,1 Marín González, Gelu; Atlas de Europa: la Europa de las lenguas, la Europa de las naciones, pp 210-211. Ed. AKAL (2000). ISBN 978-84-7090-395-3
  3. Atlaso de Unesko de endanĝeraj lingvoj de la mondo, laŭ kiu la kantabra apartenas al asturleona lingvaro.
  4. ) El asturiano oriental. Boletín Lletres Asturianes nº7 p44-56 [1]
  5. Carlos Ealo López. Nuntempa situo de la asturleonaj lingvoj en Kantabrio