La Internacio (himno): Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [nekontrolita versio] |
RG72 (diskuto | kontribuoj) |
Franeg (diskuto | kontribuoj) Formato plibonigita. |
||
Linio 7: | Linio 7: | ||
== Teksto == |
== Teksto == |
||
Traduko de [[Kálmán Kalocsay]] |
===Traduko de [[Kálmán Kalocsay]]=== |
||
:''Leviĝu, proletar’ de l’ tero,'' |
:''Leviĝu, proletar’ de l’ tero,'' |
||
Linio 51: | Linio 51: | ||
::''la tuta homa mond’!'' :| |
::''la tuta homa mond’!'' :| |
||
===Originala versio tradukita de J. Zilberfarb=== |
|||
:Leviĝu, en mizer' dronanta |
:Leviĝu, en mizer' dronanta |
Kiel registrite je 18:57, 13 feb. 2018
La Internacio (en la franclingva originalo, L'Internationale) estas gravega politika himno de maldekstrismo, kantata ĉefe en rondoj socialismaj, komunismaj, kaj (maldekstre) anarĥiismaj. La tekston verkis Eugène Pottier en 1871, dum la subpremo de la Pariza Komunumo, kaj la nun universaliĝintan muzikon komponis Pierre De Geyter en 1888. Ĝin debute ludis la ĥoro de la loka Socialista filio en Lille, la 21-an de julio 1888.
Pro la internacia temo kaj la internaciemo de la koncernaj partioj, La Internacio fariĝis unu el la plej multlingven tradukitaj kantoj en la mondo. La plej diskonigita Esperanto-versio estas tiu de J. Zilberfarb. Sekvas kolekto de tradukoj en diversaj lingvoj. (Rimarku, ke kvankam nur indikite ĉe la unua teksto, ĉie validas, ke la refreno kantendas ĉiam dufoje).
Malgraŭ la principe internacia karaktero de la muzikaĵo, inter la jaroj 1918 ĝis 1943 la rusa traduko de "La Internacio" servis kiel ŝtata himno de Sovetunio, kaj ekster Sovetunio tiutempe ofte estis nomata "nacia himno de Sovetunio". En 1944 en Sovetunio estis enkondukita ŝtata himno, komponita de A. V. Aleksandrov, kiu servas (kun multe ŝanĝitaj vortoj) kiel himno ankaŭ en hodiaŭa Rusio. Vd. Himno de la Rusia Federacio.
Teksto
Traduko de Kálmán Kalocsay
- Leviĝu, proletar’ de l’ tero,
- leviĝu, sklavoj de malsat’!
- La Vero tondras en kratero,
- sekvos finofara bat’.
- La paseon plene ni forviŝos,
- amasoj, marŝu, kresku ni!
- La mond’ en fundament’ ŝanĝiĝos,
- ne nul’, sed ĉio estu ni!
- |: Por batal’, por la lasta
- unuiĝu nia front’,
- internacia estos
- la tuta homa mond’! :|
- Ne estas super ni defendo,
- nek reĝ’, nek Dio, nek patron’.
- Kreantoj, ni nin savu mem do,
- luktu por komuna bon’!
- La rabaĵon preni de l’ rabisto,
- spiriton savi de l’ karcer’,
- ni blovu fajron kun persisto,
- kaj batu ni, dum ardas fer’!
- |: Por batal’, por la lasta
- unuiĝu nia front’,
- internacia estos
- la tuta homa mond’! :|
- Ni, laboristoj, ni, kampuloj,
- partio granda de l’ labor’!
- Al ni la ter’ laŭ justreguloj,
- parazit’ sin portu for!
- Ja grasigos multajn nia karno,
- sed malaperos ĉe l’ aŭror’
- la korva kaj vultura svarmo,
- eterne brilos suna glor’!
- |: Por batal’, por la lasta
- unuiĝu nia front’,
- internacia estos
- la tuta homa mond’! :|
Originala versio tradukita de J. Zilberfarb
- Leviĝu, en mizer' dronanta
- Sklavar' malsata de la ter'!
- Raci' nin vokas indignanta
- Al mortbatalo pro l'liber'.
- Malnovan mondon ni detruos
- Ĝis fundament' de l'tirani'
- Kaj nian novan ni konstruos:
- Ni nuloj- ĉio estu ni!
- |: Por finlukto socia
- Ni grupiĝu en rond',
- Kaj la Internacio
- Triumfu en tutmond'! :|
- Ne la cezar', nek dia volo
- La savon portos de l'tiran',-
- Liberon donos al popolo
- Nur ĝia propra forta man'.
- Por ke pereu la rabuloj,
- Por liberiĝu la spirit',
- Varmegan feron la forĝuloj,
- Ni forĝu mem sen intermit'.
- |: Por finlukto socia
- Ni grupiĝu en rond',
- Kaj la Internacio
- Triumfu en tutmond'! :|
- Premegas ŝtato laboriston,
- Imposto kaj konstituci';
- Favoras nur ekspluatiston,
- Favoras nur al tirani',
- Sufiĉe da suferricevo,
- Laŭ egaleca la leĝar'.
- Neniu estas rajt' sen devo,
- Nek iu devo sen rajtar'.
- |: Por finlukto socia
- Ni grupiĝu en rond',
- Kaj la Internacio
- Triumfu en tutmond'! :|
- Apoteoze abomenaj
- La reĝoj de minar' kaj rel'
- Ja estis ĉiam tro senĝenaj
- En sia parazita ŝtel'.
- En kas' konservis la friponoj
- Produktojn niajn de l'labor',
- Do per devigo al redonoj
- Niaĵon nur ni prenos for.
- |: Por finlukto socia
- Ni grupiĝu en rond',
- Kaj la Internacio
- Triumfu en tutmond'! :|
- Estrar' nin trompis artifike-
- Por ni do- pac'! Por ĝi- milit'!
- Rompinte, la armeojn strikte
- Ni lasu l'vicojn sen hezit'.
- Insistis niaj kanibaloj,
- Ke kuraĝuloj estu ni,-
- Do kontraŭ propraj generaloj
- Ekpafos baldaŭ la gvardi'.
- |: Por finlukto socia
- Ni grupiĝu en rond',
- Kaj la Internacio
- Triumfu en tutmond'! :|
- Nur ni, laborarmeaj eroj,
- De l'urboj kaj de la kampar',
- Posedas rajton pri la tero!
- Vi iru for, parazitar'!
- Kaj se por via bando puno
- Alvenos en la flamribel',
- Por ni ekbrilos hela suno
- Radiante en ĉiel'.
Vidu ankaŭ
Vikifontaro havas la tekston de la Internacio en Esperanto en la franca kaj en pli ol 40 aliaj lingvoj
Eksteraj ligiloj
- La Internacio, esperanta Zilberfarba versio ĉe la retejo de SAT.
|
La preĝo de rusoj (1816–1833) • Dio Savu la Caron (1833–1917) • Laborista Marseljezo (1917–1918) • La Internacio (1918–1944) • Himno de Sovetunio (1944–1990) • La Patriota Kanto (1990–2000) • Himno de la Rusia Federacio (depost 2000)