Enciklopedia Vortaro Esperanta-Germana: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
786r (diskuto | kontribuoj)
ŝajne mallongigoj en l citaĵo stas ŝanĝita al longaj formoj. mnkis unuan parton d citmarko. ligiloj iom ĝenas l legado; jaroj, nur gravaj. ne temas pri EdE, ne bezonas elŝalutebla.
Linio 11: Linio 11:
| bildo = 1925 Enciklopedia Vortaro Esperanta-Germana 2.jpg
| bildo = 1925 Enciklopedia Vortaro Esperanta-Germana 2.jpg
}}
}}
'''''Enciklopedia Vortaro Esperanta-Germana''''' kun speciala elmontro de la Zamenhof-a lingvo-uzo" de [[Eugen Wüster]] estas granda vortaro Esperanta-Germana, kiu plej detale, fidinde kaj science elmontras la Zamenhofan lingvo-uzon kaj tiuaspekte ĝis hodiaŭ ne estas superita. En presita formo ĝi aperis nur ĝis litero "kor" ([[1929]]).
'''''Enciklopedia Vortaro Esperanta-Germana''' kun speciala elmontro de la Zamenhof-a lingvo-uzo'' de [[Eugen Wüster]] estas granda vortaro Esperanta-Germana, kiu plej detale, fidinde kaj science elmontras la Zamenhofan lingvo-uzon kaj tiuaspekte ĝis hodiaŭ ne estas superita. En presita formo ĝi aperis nur ĝis vortparto «kor», eldonita en 1929.


== Ekesto kaj sorto ==
== Ekesto kaj sorto ==
La vortaron "Enciklopedia Vortaro Esperanto-Germana" kerne kreis la tiam 20 ĝis 22-jara studento [[Eugen Wüster]], la posta fondinto de moderna [[terminologio]], inter somero [[1918]] kaj [[1920]]. Ĝis 2008 ĝi ne publikiĝis komplete en libroformo. La unuaj kvar liver-partoj, literoj A-Kor (576 paĝoj plus 66 paĝoj da enkonduko) aperis en [[1923]], [[1925]], [[1926]] kaj [[1929]] ĉe la eldonejo [[Ferdinand Hirt & Sohn]] en [[Lepsiko]] en abunda, profesia pres-aranĝo. Ilin oni daŭre povas akiri por simbola prezo, ekzemple ĉe la libroservo de [[Universala Esperanto-Asocio]] en [[Roterdamo]].
La vortaron «Enciklopedia Vortaro Esperanto-Germana» kerne kreis la tiam 20 ĝis 22-jara studento [[Eugen Wüster]], la posta fondinto de moderna [[terminologio]], inter somero 1918 kaj 1920. Ĝis 2008 ĝi ne publikiĝis komplete en libroformo. La unuaj kvar liver-partoj, literoj A-Kor (576 paĝoj plus 66 paĝoj da enkonduko) aperis en 1923, 1925, 1926 kaj 1929 ĉe la eldonejo [[Ferdinand Hirt & Sohn]] en [[Lepsiko]] en abunda, profesia pres-aranĝo. Ilin oni daŭre povas akiri por simbola prezo, ekzemple ĉe la libroservo de [[Universala Esperanto-Asocio]] en [[Roterdamo]].


Pri la 5-a liver-parto oni laboris ĝis [[1932]]; ĝi tamen ne plu presiĝis. Malrapida vendo, ek de [[1933]] premoj kontraŭ la juda eldonisto fare de la nacional-socialista reĝimo, la turno de Wüster al aliaj temoj kaj aliaj kialoj estis la precipaj kaŭzoj, ke la vortaro ne estis kompletigita. La manuskripto de la ne publikigitaj partoj 5 ĝis 7, 2161 paĝoj en formato A4, hodiaŭ troviĝas en la [[Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj|Internacia Esperanto-Muzeo]] en [[Vieno]] (IEMW), departemento de la [[Aŭstria Nacia Biblioteko]] (ANB, germane ÖNB). Sekurig- kaj esplor-cele ĝi publikigis mikrofiĉan eldonon de tiuj partoj en [[1994]] kun detala kritika enkonduko de [[Detlev Blanke]]. Ĉar oni ĉiam bezonas legilon, la alireblo al la Enciklopedia Vortaro tamen restas barita por multaj interesatoj.
Pri la 5-a liver-parto oni laboris ĝis 1932; ĝi tamen ne plu presiĝis. Malrapida vendo, ek de 1933 premoj kontraŭ la juda eldonisto fare de la nacional-socialista reĝimo, la turno de Wüster al aliaj temoj kaj aliaj kialoj estis la precipaj kaŭzoj, ke la vortaro ne estis kompletigita. La manuskripto de la ne publikigitaj partoj 5 ĝis 7, 2 161 paĝoj en formato A4, hodiaŭ troviĝas en la [[Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj|Internacia Esperanto-Muzeo]] en [[Vieno]] (IEMW), departemento de la [[Aŭstria Nacia Biblioteko]] (ANB, germane ÖNB). Sekurig- kaj esplor-cele ĝi publikigis mikrofiĉan eldonon de tiuj partoj en 1994 kun detala kritika enkonduko de [[Detlev Blanke]]. Ĉar oni ĉiam bezonas legilon, la alireblo al la Enciklopedia Vortaro tamen restas barita por multaj interesatoj.


La iama kunlaborinto de Wüster, [[Hans-Joachim Plehn]], komencis klavi la kvinan liver-parton surbaze de la manuskripto per tajpilo en grafike forte simpligita formo. Post lia morto [[Wera Blanke]] finis la transskribon ĝis la enskribo-titolo "luzul-o". La tiposkripto ĝis fino de litero "L" ankaŭ troveblas sur la mikrofiĉa eldono de 1994. Paperan kopion (114 paĝoj, en formato A5) oni povas akiri de IEMW en Vieno.
La iama kunlaborinto de Wüster, [[Hans-Joachim Plehn]], komencis klavi la kvinan liver-parton surbaze de la manuskripto per tajpilo en grafike forte simpligita formo. Post lia morto [[Wera Blanke]] finis la transskribon ĝis la enskribo-titolo «luzul-o». La tiposkripto ĝis fino de litero L ankaŭ troveblas sur la mikrofiĉa eldono de 1994. Paperan kopion (114 paĝoj, en formato A5) oni povas akiri de IEMW en Vieno.


[[Vilhelmo Lutermano]] transskribis de [[1996]] ĝis [[1998]] la literojn M, N kaj O de la manuskripto per komputilo, [[Bernhard Pabst]] la parton P – peano.
[[Vilhelmo Lutermano]] transskribis de 1996 ĝis 1998 la literojn M, N kaj O de la manuskripto per komputilo, [[Bernhard Pabst]] la parton P – peano.


== Recenzoj ==
== Recenzoj ==
Linio 26: Linio 26:


== Bibliografio ==
== Bibliografio ==
* [[Detlev Blanke]], ''La "Enciklopedia Vortaro" de Eugen Wüster'', en ''La stato kaj estonteco de la internacia lingvo Esperanto'', Praha [[1995]], p. 41 - 56.
* [[Detlev Blanke]]: «La ‹Enciklopedia Vortaro› de Eugen Wüster», en ''La stato kaj estonteco de la internacia lingvo Esperanto'', Praha 1995, p. 41 56.
* [[Detlev Blanke]], ''La Enciklopedia Vortaro de Eugen Wüster'', en ''[[Literatura Foiro]]'', februaro [[1998]], p. 21 - 31.
* Detlev Blanke: «La Enciklopedia Vortaro de Eugen Wüster», en ''[[Literatura Foiro]]'', februaro 1998, p. 21 31.
* [[Hans Joachim Plehn]], ''Biografio de duona vortaro - aŭ kial Esperantujo perdis sian gvidantan esperantologon'' (prelego farita kadre de la [[Internacia Kongresa Universitato]] de la [[UK 1983|68-a Universala Kongreso de Esperanto]] okazinta en [[Budapeŝto]] en [[1983]], koncizigita por la preso kaj kompletigita per fonto-aparato). [[Saarbrücken]]: Iltis [[1985]], 10 p.
* [[Hans Joachim Plehn]]: ''Biografio de duona vortaro aŭ kial Esperantujo perdis sian gvidantan esperantologon'' (prelego farita kadre de la [[Internacia Kongresa Universitato]] de la [[UK 1983|68-a Universala Kongreso de Esperanto]] okazinta en [[Budapeŝto]] en 1983, koncizigita por la preso kaj kompletigita per fonto-aparato). [[Saarbrücken]]: Iltis 1985, 10 p.


== Eksteraj ligiloj ==
== Eksteraj ligiloj ==
{{Portalo|Lingvo|Esperanto}}
{{Portalo|Lingvo|Esperanto}}
* [http://www.esperantoland.org/ebea/ Artikoloj] pri la Enciklopedia Vortaro en [[Elektronika Bibliografio de Esperantaj Artikoloj]] (EBEA) (serĉu je "Enciklopedia Vortaro" en ĉiuj kampoj).
* [http://www.esperantoland.org/ebea/ Artikoloj] pri la Enciklopedia Vortaro en [[Elektronika Bibliografio de Esperantaj Artikoloj]] (EBEA) (serĉu je «Enciklopedia Vortaro» en ĉiuj kampoj)
* [http://www.eventoj.hu/steb/gxenerala_naturscienco/enciklopedio-1/encikl.htm ''Enciklopedio de Esperanto''/E] en sia originala formo en la Interreto
* «[http://www.eventoj.hu/steb/gxenerala_naturscienco/enciklopedio-1/encikl-e.htm Enciklopedia Vortaro Esperanta-Germana]» en ''[[Enciklopedio de Esperanto]]''
* [http://www.eventoj.hu/steb/gxenerala_naturscienco/enciklopedio-1/enciklopedio-de-esperanto-1933.pdf ''Enciklopedio de Esperanto''] en elŝutebla versio (PDF).
* [http://search.obvsg.at/primo_library/libweb/action/search.do;jsessionid=A6C94D03F7DF2DD481CCEA6CB58C41C9?fn=search&ct=search&initialSearch=true&mode=Basic&tab=onb_sondersammlungen&indx=1&dum=true&srt=rank&vid=ONB&frbg=&tb=t&vl%28freeText0%29=Enciklopedia+Vortaro+Esperanta-Germana&scp.scps=scope%3A%28ONB_aleph_esperanto%29&vl%281UI0%29=contains Katalogo de] [[Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj]]
* [http://search.obvsg.at/primo_library/libweb/action/search.do;jsessionid=A6C94D03F7DF2DD481CCEA6CB58C41C9?fn=search&ct=search&initialSearch=true&mode=Basic&tab=onb_sondersammlungen&indx=1&dum=true&srt=rank&vid=ONB&frbg=&tb=t&vl%28freeText0%29=Enciklopedia+Vortaro+Esperanta-Germana&scp.scps=scope%3A%28ONB_aleph_esperanto%29&vl%281UI0%29=contains Katalogo de] [[Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj]]
* [http://anet.ua.ac.be/desktop/ehc/core/index.phtml?language=&euser=&session=&service=opacehc&robot=&deskservice=desktop&desktop=ehc&workstation=EHC-LZ&extra= Katalogo de] [[Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience]] : entajpu la vortojn "enciklopedia vortaro".
* [http://anet.ua.ac.be/desktop/ehc/core/index.phtml?language=&euser=&session=&service=opacehc&robot=&deskservice=desktop&desktop=ehc&workstation=EHC-LZ&extra= Katalogo de] [[Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience]]: entajpu la vortojn «enciklopedia vortaro»


[[Kategorio:Esperanto-vortaroj]]
[[Kategorio:Esperanto-vortaroj]]

Kiel registrite je 17:09, 20 feb. 2018

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Enciklopedia Vortaro Esperanta-Germana
Enciklopedia Vortaro Esperanta-Germana
Enciklopedia Vortaro Esperanta-Germana
Aŭtoro Eugen Wüster
Eldonjaro 1923
Urbo Lepsiko
Eldoninto Ferdinand Hirt & Sohn
vdr

Enciklopedia Vortaro Esperanta-Germana kun speciala elmontro de la Zamenhof-a lingvo-uzo de Eugen Wüster estas granda vortaro Esperanta-Germana, kiu plej detale, fidinde kaj science elmontras la Zamenhofan lingvo-uzon kaj tiuaspekte ĝis hodiaŭ ne estas superita. En presita formo ĝi aperis nur ĝis vortparto «kor», eldonita en 1929.

Ekesto kaj sorto

La vortaron «Enciklopedia Vortaro Esperanto-Germana» kerne kreis la tiam 20 ĝis 22-jara studento Eugen Wüster, la posta fondinto de moderna terminologio, inter somero 1918 kaj 1920. Ĝis 2008 ĝi ne publikiĝis komplete en libroformo. La unuaj kvar liver-partoj, literoj A-Kor (576 paĝoj plus 66 paĝoj da enkonduko) aperis en 1923, 1925, 1926 kaj 1929 ĉe la eldonejo Ferdinand Hirt & Sohn en Lepsiko en abunda, profesia pres-aranĝo. Ilin oni daŭre povas akiri por simbola prezo, ekzemple ĉe la libroservo de Universala Esperanto-Asocio en Roterdamo.

Pri la 5-a liver-parto oni laboris ĝis 1932; ĝi tamen ne plu presiĝis. Malrapida vendo, ek de 1933 premoj kontraŭ la juda eldonisto fare de la nacional-socialista reĝimo, la turno de Wüster al aliaj temoj kaj aliaj kialoj estis la precipaj kaŭzoj, ke la vortaro ne estis kompletigita. La manuskripto de la ne publikigitaj partoj 5 ĝis 7, 2 161 paĝoj en formato A4, hodiaŭ troviĝas en la Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno (IEMW), departemento de la Aŭstria Nacia Biblioteko (ANB, germane ÖNB). Sekurig- kaj esplor-cele ĝi publikigis mikrofiĉan eldonon de tiuj partoj en 1994 kun detala kritika enkonduko de Detlev Blanke. Ĉar oni ĉiam bezonas legilon, la alireblo al la Enciklopedia Vortaro tamen restas barita por multaj interesatoj.

La iama kunlaborinto de Wüster, Hans-Joachim Plehn, komencis klavi la kvinan liver-parton surbaze de la manuskripto per tajpilo en grafike forte simpligita formo. Post lia morto Wera Blanke finis la transskribon ĝis la enskribo-titolo «luzul-o». La tiposkripto ĝis fino de litero L ankaŭ troveblas sur la mikrofiĉa eldono de 1994. Paperan kopion (114 paĝoj, en formato A5) oni povas akiri de IEMW en Vieno.

Vilhelmo Lutermano transskribis de 1996 ĝis 1998 la literojn M, N kaj O de la manuskripto per komputilo, Bernhard Pabst la parton P – peano.

Recenzoj

Citaĵo
 La verko ne estas simpla vortaro, ĝi estas samtempe ĝisfunde detala prilaboro de la tuta, precipe de la Zamenhofa lingvo-uzo: vortkunmetoj, esprimformoj, sentencoj, proverboj, ĉiaflanka uzo de ĉiu vorto estas klare difinita kaj klarigita plejparte per ekzemploj, tiel ke oni tute ne devas scii la germanan lingvon por povi tre bone utiligi la vortaron. La tuta lingva trezoro, la tuta prilingva vivo-verko de Z, kiu ne konsistas nur el la kruda vortmaterialo sed ankaŭ el la multflanka uzo, delikata nuancigo de la vortoj, estas tie ĉi prezentita ekzakte kaj detale. Kaj ĉe ĉiu vorto, esprimo, 'suka' frazo, sentencmaniera diro oni trovas la indikon de la Zamenhofa trovloko. La ampleksecon montru, ke la vorto kapo okupas pli ol sep dense presitajn kolonojn. Por vortaristoj la verko estas nemalhavebla fonto, por verkistoj ĝi estas neelĉerpebla trezorejo, por literaturamantoj ĝi estas kvazaŭ plej supera kurso, instruanta vere ĝui nian ĉefverkojn beletristikajn. 
— 1931, Kopar, Literatura Mondo, paĝo 15

Bibliografio

Eksteraj ligiloj