Senvoĉa uvulara frikativo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kreo
 
Linio 26: Linio 26:


[[Kategorio:Konsonantoj]]
[[Kategorio:Konsonantoj]]
[[Kategorio:Frotsonoj]]
[[Kategorio:Uvulaj konsonantoj]]
[[Kategorio:Uvulaj konsonantoj]]

Kiel registrite je 06:01, 3 mar. 2018

[aXa]

Ekzemplo pri prononco

Ĉu problemoj aŭdigi ĉi tiun dosieron? Vidu helpon.

La uvula frotsono senvoĉa estas senvoĉa konsonanto uzata en multaj lingvoj. Ĝia IFA-simbolo estas [χ] (la minuskla ĥi); en SAMPA, X.

Priskribo

  • Ĝia artikulacio estas frota.
  • Ĝia artikulacia organo estas uvulo, ĝi estas artikulaciata per la langodorso kaj la palata velo.
  • Ĝi estas senvoĉa konsonanto.
  • Ĝi estas buŝa (la aero eliras nur per la buŝo).
  • Ĝi estas centra (la aerfluo pasas meze super la lango, ne flanke).
  • Ĝi estas pulma (la aerfluon produktas la pulmoj).

Uzado

  1. En multaj lingvoj (interalie, en Esperanto, en la germana, nederlanda, hispana) la parolsonoj [χ] kaj [x] estas alifonoj de ĥ (de la fonemo /x/).
  2. En kelkaj aliaj lingvoj, plej notinde en la franca lingvo (kaj ankaŭ en la portugala, nederlanda…) ĝi aperas kiel senvoĉigita /r/ ĉe la homoj, kiuj normale realigas r-on per [ʁ] (uvula frotsono voĉa) — sekve de similuĝo, aŭ vortofine ktp: france tarte sonas kiel [taχt]; france huître, kiel [ɥitχ].

En la okazo de Esperanto la uzo de [χ] responde al la litero ĥ estas tute laŭnorma (kvankam la vela frotsono senvoĉa [x] estas iom preferinda); dum la kartava prononco de r per [χ] estas evitinda, ĉar ĝi konfuzas la fonemojn /r/ kaj /ĥ/.

Vidu ankaŭ