Abdima cikonio: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 16: Linio 16:
|dunomo = ''Ciconia abdimii''
|dunomo = ''Ciconia abdimii''
|dunomo aŭtoritato = [[Martin Lichtenstein|Lichtenstein]], [[1823]]
|dunomo aŭtoritato = [[Martin Lichtenstein|Lichtenstein]], [[1823]]
|mapo de vivoteritorioj = Ciconia abdimii dis.png
|mapo de vivoteritorioj = Ciconia abdimii distribution map.png
|mapo de vivoteritorioj larĝo = 240px
|mapo de vivoteritorioj larĝo = 240px
|priskribo de mapo de vivoteritorioj = Natura [[arealo]]; blue la vintrejoj
|priskribo de mapo de vivoteritorioj = Natura [[arealo]]; blue la vintrejoj

Kiel registrite je 21:54, 9 mar. 2018

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Abdima cikonio
At London Zoo, Anglio
At London Zoo, Anglio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Cikonioformaj Ciconiiformes
Familio: Cikoniedoj Ciconiidae
Genro: Cikonio Ciconia
Specio: C. abdimii
Ciconia abdimii
Lichtenstein, 1823
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga[1]
Natura arealo; blue la vintrejoj
Natura arealo; blue la vintrejoj
Natura arealo; blue la vintrejoj
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Abdima cikonio, kiu nomiĝas ankaŭ Blankbrusta cikonio, Ciconia abdimii, estas specio de la genro de birdoj Ciconiacikonioj, nome tipa genro en la familio Cikoniedoj.

Priskribo

Montrante klare la limon vo-forman inter supra nigra brusto kaj suba blanka brusto

Tiu ĉi estas ĉefe nigreca cikonio kun grizaj kruroj, ruĝaj genuoj kaj piedoj, griza beko kaj blanka subo; pli precize blankaj estas ventro kaj suba brusto; fakte estas klara limo vo-forma inter supra nigra brusto kaj suba blanka brusto. Ĝi havas ruĝan vizaĝan haŭtomakulon antaŭ okulo kaj bluan haŭtaĵon vizaĝan subokule kaj ĝis apud la beko kiel brido dum reprodukta sezono. La birdo estas la plej malgranda specio de la genro (sed estas ankoraŭ granda birdo), je 73 cm kaj kun pezo ĉirkaŭ 1 kg. La ino metas du-tri ovojn kaj estas iomete pli malgranda ol la masklo.

Disvastiĝo kaj kutimaro

La birdo vivas en malferma kamparo en horizontala zono sube de Saharo, nome Sahelo el Senegalio al Etiopio kaj Sudano kaj vintre tra la tuta Orienta Afriko sude al Sud-Afriko; krom eta loĝantaro en Jemeno.

La dieto de tiu afrotropisa birdo konsistas plejparte de akridoj, raŭpoj kaj aliaj grandaj insektoj, sed tiuj birdoj povas ankaŭ manĝi malgrandajn reptiliojn, amfibiojn, musojn, krabojn kaj ovojn.[2]

Ĉe homoj

La plej malgranda cikonio, ĉi tiu specio estas bonvenigita kaj protektita de lokaj afrikanoj, kiel antaŭsigno de pluvo kaj kiel alportanto de fortuno. La nomo de la birdo rememoras la turka guberniestro de Ŭadi Halfa el Sudano - nome Bejo El-Arnaŭt Abdim (1780-1827).

Disvastigata kaj komuna tra sia granda teritorio, la Abdima cikonio estis taksita kiel Malplej Zorgiga ĉe la IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Ĝi estas celo de tutlande kunordigita bredoprogramo en Usono; la Population Management Plan (populaciadministra plano) por tiu specio estas administrata de la Association of Zoos and Aquariums.

Bildaro

Referencoj

  1. BirdLife International (2004). Ciconia abdimii. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 29 oktobro 2006. Datenbazo inkluzivas kialon kial ĉi tiu specio estas malplej zorgiga.
  2. "Abdim's Stork Fact Sheet, Lincoln Park Zoo"

Eksteraj ligiloj (angle)