Blazono de Tanzanio: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e plibonigadeto, anstataŭigis: |right| → |dekstra|, [[File: → [[Dosiero: per AWB
e + ŝablono
Linio 12: Linio 12:
== Eksteraj ligiloj ==
== Eksteraj ligiloj ==
*[http://web.archive.org/web/20010304042635/http://www.tanzania.go.tz/profile.html Tanzania Nacia Retejo]
*[http://web.archive.org/web/20010304042635/http://www.tanzania.go.tz/profile.html Tanzania Nacia Retejo]


{{Navigilo blazonoj de la ŝtatoj en Afriko}}


[[Kategorio:Ŝtataj blazonoj|Tanzanio]]
[[Kategorio:Ŝtataj blazonoj|Tanzanio]]

Kiel registrite je 16:15, 2 apr. 2018

La blazono de Tanzanio konsistas el ŝildo de batalanto kiu portas oran porcion en la supra parto sekvata sube de la Flago de Tanzanio.

La ora porcio reprezentas mineralojn en la Unuiĝinta Respubliko; la ruĝa porcio sub la flago simbolas la riĉan fekundan grundon de Afriko; dum la ondumantaj strioj reprezentas la landon, maron, lagojn kaj marbordojn de la Unuiĝinta Respubliko.

En la ora parto de la flago aperas brulanta torĉo signifanta liberecon (UHURU), klerecon kaj scion; lanco signifanta defendon de libereco kaj krucitaj hakilo kaj sarkilo estantaj la iloj kiujn la popolo de Tanzanio uzas por disvolvi la landon.

La ŝildo staras sur reprezento de Kilimanĝaro, Elefantaj dentegoj estas subtenataj de viro kaj virino, kun kariofila planto ĉe la piedoj de la viro kaj kotona planto ĉe la piedoj de la virino indikantaj la temon de kunlaborado.

La devizo de la Unuiĝinta Respubliko - Uhuru na Umoja – estas skribita en la svahila kaj signifas "Libereco kaj Unueco".

Eksteraj ligiloj