Sankta Georgo mortigas la drakon: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Forigo de la ŝablono(j) LigoElstara kaj/aŭ LigoLeginda laŭ VP:FA; kosmetikaj ŝanĝoj
e :sr
Linio 4: Linio 4:
| originalatitolo = Свети Георгије убива аждаху
| originalatitolo = Свети Георгије убива аждаху
| esperantatitolo = Sankta Georgo mortigas la drakon
| esperantatitolo = Sankta Georgo mortigas la drakon
| bildo = <!--Plakat-azdaha.jpg vidu [[:en:Dosiero:Plakat-azdaha.jpg]] aŭ [[sr:Слика:Plakat-azdaha.jpg]] "nelibera filmafiŝo" enŝutinda en eo VP kun taŭga permesilo -->
| bildo = <!--Plakat-azdaha.jpg vidu [[:en:Dosiero:Plakat-azdaha.jpg]] aŭ [[:sr:Слика:Plakat-azdaha.jpg]] "nelibera filmafiŝo" enŝutinda en eo VP kun taŭga permesilo -->
| bildpiedo =
| bildpiedo =
| produktolando =
| produktolando =

Kiel registrite je 16:29, 11 apr. 2018

Sankta Georgo mortigas la drakon
filmo
Originala titolo Свети Георгије убива аждаху
Originala lingvo serba
Kina aperdato Septembro 2008
Daŭro 150 minutoj
Ĝenro militfilmo
Buĝeto 5 M eŭroj
Reĝisoro(j) Srđan Dragojević
Produktisto(j) Dušan Kovačević • Lazar Ristovski
Scenaro Dušan Kovačević
Filmita en Serbio
Bosnio-Hercegovino
Bulgario
Loko de rakonto Serbio
Muziko de Aleksandar Saša Habić
Ĉefrolantoj Lazar Ristovski
Natasa Janjić
Milutin Milosević
Bora Todorović
Zoran Cvijanović
Milena Dravić
Distribuo Sveti Georgije Ubiva Aždahu
IMDb
vdr

Sankta Georgo mortigas la drakon ( serbe : Свети Георгије убива аждаху) estas serba filmo pri la Unua mondmilito reĝisorita de Srđan Dragojević[1] aperinta en septembro de 2008.

Kun buĝeto je 5 milionoj da eŭroj, ĝi estas la plej kosta filmo en la historio de la serba filmproduktado. Ĉar ĝi estas konsiderata nacie grava de la serba registaro kaj de la Serba Respubliko, ambaŭ ŝtatoj provizis la plej granda parton de la bezonata mono.

Resumo

La filmo komenciĝas en batalo de la Unua balkana milito[2] kontraŭ la Otomana Imperio en 1912 kaj finiĝas kun la batalo de Cero[3] en 1914, mallonge post la eko de la Unua mondmilito kaj kiu estis la unua venko de la aliancanoj. La filmo precipe rakontas aferon okazantan en vilaĝo situanta ĉe rivero Savo je la landlimo inter Serbio kaj Aŭstrio-Hungario.

La loĝantaro estas dividita inter viroj militkapablaj eblaj rekrutoj por la armeo kaj invalidoj kaj veteranoj de la du antaŭaj balkanaj militoj. Kvankam ĉiuj kunloĝas en la sama vilaĝo, ia malamikemo persistas inter ambaŭ grupoj kiuj tre malmulte intermiksiĝas.

La centra temo de la filmo estas la amtriangulo inter Đorđe la ĝendarmo de la vilaĝo, lia edzino Katarina kaj la juna militkriplulo Gavrilo kiu amindumis al Katarina antaŭ sia foriro al milito kaj perdo de sia brako. Kvankam intertempe Katarina edziĝis al Đorđe, ŝi plu havas amosenton al Gavrilo.

Post la eko de la Unua mondmilito, ĉiuj batalkapablaj viroj estas mobilizitaj. Postrestas nur la virinoj, la infanoj, la invalidoj kaj la maljunuloj. Rapide ekkuras klaĉoj pri la intencoj de la invalidoj kiuj emus profiti el la situacio por alproksimiĝi al la edzinoj kaj fratinoj de la mobilizitaj viroj. Klaĉoj atingas la militfronton kie edzoj kaj fratoj kolerbolas. Por eviti ribeladon, oficiroj decidas mobilizi invalidojn kaj sendi ilin fronten.

Pri la filmo

La filmo baziĝas sur la tre populara samnoma teatraĵo verkita en 1986 de Dušan Kovačević[4] kiu ankaŭ verkis la scenaron de la filmo. La plenvera afero estis rakontita al Dušan Kovačević de lia avo Cvetko Kovačević.

La reĝisoro Srđan Dragojević[1] planis realigi la filmon en 1998 kaj poste en 2001 sed devis dufoje rezigni pro manko de monrimedoj.

La serba radio-televido [5] dissendis sesepizodan televidan serion inspiritan de la filmo fine de 2008 kadre de 90-jara jubileado de la fino de la Unua mondmilito.

Notoj kaj referencoj

  1. 1,0 1,1 Srđan Dragojević (serbe: Срђан Драгојевић)
  2. Unua balkana milito
  3. batalo de Cero (serbe: Церска битка)
  4. Dušan Kovačević (serbe: Душан Ковачевић)
  5. serba radio-televido (serbe: Радио-телевизија Србије)