Marie Dubois: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Joloko (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Joloko (diskuto | kontribuoj)
eNeniu resumo de redakto
Linio 1: Linio 1:
[[Dosiero:Marie Dubois 1972.jpg|eta|Marie Dubois en 1972]]



'''Claudine Lucie Pauline Huzé''', dirita '''Marie Dubois''' (naskiĝis la 12an de januaro 1937 en Parizo  kaj mortis la 15an de oktobro 2014 en Lescar (Pyrénées-Atlantiques), estis [[Francio|franca]] [[Aktoro|aktorino]] .
'''Claudine Lucie Pauline Huzé''', dirita '''Marie Dubois''' (naskiĝis la 12an de januaro 1937 en Parizo  kaj mortis la 15an de oktobro 2014 en Lescar (Pyrénées-Atlantiques), estis [[Francio|franca]] [[Aktoro|aktorino]] .

Kiel registrite je 22:32, 11 apr. 2018

Marie Dubois en 1972

Claudine Lucie Pauline Huzé, dirita Marie Dubois (naskiĝis la 12an de januaro 1937 en Parizo  kaj mortis la 15an de oktobro 2014 en Lescar (Pyrénées-Atlantiques), estis franca aktorino .

Ŝi estis unu el la aktorinoj emblemaj de la franca kino, alternante filmojn de aŭtoroj kaj popularaj filmoj, sed ŝi aperis pli malofte en kino ekde la fino de la jaroj 1970, dum ŝi estis atingita de multloka sklerozo. Inter 2001 kaj 2014, ŝi ekbatalis publike kontraŭ tiu malsano.

Biografio

Ĉe la altlernejo de dramarto de la Blanka strato en Parizo, Claudine Huzé lernis la modernan komedion kaj la klasikajn verkojn. Tuj post la fino de tiuj kursoj, ŝi rolis en pluraj teatraĵoj de diversaj registroj.

Rimarkita en televidaj elsendoj, ŝi estis engaĝita de la filmisto François Truffaut por la filmo Pafu la pianiston en 1960. Li trovas por ŝi la pseŭdonimon Marie Dubois, en omaĝo al heroino de romano de la verkisto kaj poeto Jacques Audiberti, publikigita en 1952. Dum tiu filmado, la unuaj simptomoj de multloka sklerozo montriĝis, dum ŝi estis nur 23-jara. Ŝi volis forgesi tiun unuan alarmon por turni kun la reĝisoroj de la Franca Nova Ondo. Ŝi rolis en Virino estas virino de Jean-Luc Godard, Jules kaj Jim de François Truffaut kaj La Rondo de Roger Vadim.

Ŝi fariĝis ankaŭ populara aktorino en filmoj de Georges Lautner, Henri VerneuilÉdouard Molinaro. En 1964, ŝi estis la filino de Jean Gabin en La sendanka aĝo, flanke de Fernandel kaj de ties filo Franck Fernandel. En 1965, ŝi rolis en La Grandaj Faŭkoj kun Bourvil kaj Lino Ventura.

En 1966, ŝi aliris vere al la konateco danke al la rolo de Juliette en la komedio La Granda vagado de Gérard Oury, en kiu ŝiaj blondeco kaj bluaj okuloj renversigas la koron de Bourvil. La filmo, granda populara sukceso en tiu epoko, superis la rekordon de la nombro de enirbiletoj en kinejoj . Ŝi retrovis poste Jean-Paul Belmondo en La Ŝtelisto, sub la direkto de Louis Malle. En 1969, ŝi partoprenis en la internacia distribuo de Plene sentimaj  kun Tony Curtis, Jack Hawkins, Peter Cook, Bourvil kaj Terry Thomas kie ŝi rolas feministinon flanke de Mireille Darc.

En 1972, la Nacia akademio de kino donis al ŝi la prezon de interpreto por ŝia rolo de Alice en La Termezuristoj. Alia populara sukceso alvenis poste : Vincent, François, Paul kaj la aliaj  de Claude Sautet en 1974. Ŝi atingis la rekonon de siaj samranguloj en 1978 kiam ŝi ricevis la Cezaron de la plej bona aktorino en dua rolo por sia prezentado en la filmo La Minaco de Alain Corneau, en kiu ŝi ludas la rolon de ĵaluza virino.

Post la filmado, ŝia multloka sklerozo retrafis, dudek jaroj post la unuaj alarmoj. Ŝi malakcelis, ekde tiam, sian kinan aktivado, aperante nur en duarangaj roloj kiel en televido, tiel ankaŭ en kino. En 2001, ŝi ekbatalis publike kontraŭ la multloka sklerozo, atestante en kampanja filmo reĝisorita de Alain Corneau. La 3an de novembro 2007, ŝi perdis sian edzon Serge Rousseau, agento kaj filmaktoro, kun kiu ŝi estis edziniĝinta ekde 1961, kaj patro de sia filino Dominiko.

Ŝi mortis la 15an de oktobro 2014 en maljunulejo de Lescar, apud Pau. Ŝi estas entombigita en la tombejo de Ville-d'Avray.

Filmografio

Kino

* 1959 : Le Signe du Lion d'Éric Rohmer : la femme du café

;

Membiografio

  • J'ai pas menti, j'ai pas tout dit  (Mi ne mensogis, mi ne ĉion diris) (kun la kunlaboro de Claude Mendibil), Plon, Parizo, 2002, 231 p. (ISBN 2-259-19727-2)

Rekompencoj

  • 1972 : Nacia Akademio de kino : Prezo de interpreto por ŝia rolo de Alice en La Termezuristoj
  • 1978 : Cezaro de la plej bona aktorino en duaranga rolo por ŝia rolo en La Minaco de Alain Corneau

Referencoj

Retaj ligoj

 :  •   ()