Internacia sistemo de unuoj: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Franeg (diskuto | kontribuoj) Gramatika plibonigo. |
Franeg (diskuto | kontribuoj) Gramatika plibonigo. |
||
Linio 1: | Linio 1: | ||
:''La mallongigo '''SI''' estas uzata en ĉi tiu artikolo por nomo de sistemo de mezurunuoj. Por aliaj signifoj, bonvolu vidi la apartigilon [[Si]]'''.'' |
:''La mallongigo '''SI''' estas uzata en ĉi tiu artikolo por nomo de sistemo de mezurunuoj. Por aliaj signifoj, bonvolu vidi la apartigilon [[Si]]'''.'' |
||
[[Dosiero:SI base unit.svg|eta|300px|La sep [[#Bazaj unuoj|bazaj unuoj]] kaj iliaj reciprokaj dependecoj. Dekstrumen de supre: [[kelvino]] (temperaturo), [[sekundo]] (tempo), [[metro]] (longo), [[kilogramo]] (maso), [[Kandelo (mezurunuo)|kandelo]] (lumforto), [[molo]] (nombro da materio) kaj [[Ampero (unuo)|ampero]] (elektra kurento)]] |
[[Dosiero:SI base unit.svg|eta|300px|La sep [[#Bazaj unuoj|bazaj unuoj]] kaj iliaj reciprokaj dependecoj. Dekstrumen de supre: [[kelvino]] (temperaturo), [[sekundo]] (tempo), [[metro]] (longo), [[kilogramo]] (maso), [[Kandelo (mezurunuo)|kandelo]] (lumforto), [[molo]] (nombro da materio) kaj [[Ampero (unuo)|ampero]] (elektra kurento)]] |
||
[[Dosiero:Countries adopting Metric System 2006.png|thumb|400px|Verde, la ŝtatoj, |
[[Dosiero:Countries adopting Metric System 2006.png|thumb|400px|Verde, la ŝtatoj, kiuj adoptis la '''Sistemon Internacian de Unuoj''' kiel prioritatan aŭ unikan. La tri solaj landoj kiuj ne adoptis ĝin estas: [[Birmo]], [[Liberio]] kaj [[Usono]].]] |
||
La '''Sistemo Internacia de Unuoj''' estas la ĉefa sistemo de mezuro en la mondo. Ĝi estas konata sub la mallongigo '''SI''', origine el la franclingva ''Système international d'unités'', sed uzata ankaŭ alilingve. Ĝi estis establita en 1960 kiel moderna versio de la [[metro|metra sistemo]]. |
La '''Sistemo Internacia de Unuoj''' estas la ĉefa sistemo de mezuro en la mondo. Ĝi estas konata sub la mallongigo '''SI''', origine el la franclingva ''Système international d'unités'', sed uzata ankaŭ alilingve. Ĝi estis establita en 1960 kiel moderna versio de la [[metro|metra sistemo]]. |
Kiel registrite je 19:10, 20 apr. 2018
- La mallongigo SI estas uzata en ĉi tiu artikolo por nomo de sistemo de mezurunuoj. Por aliaj signifoj, bonvolu vidi la apartigilon Si.
La Sistemo Internacia de Unuoj estas la ĉefa sistemo de mezuro en la mondo. Ĝi estas konata sub la mallongigo SI, origine el la franclingva Système international d'unités, sed uzata ankaŭ alilingve. Ĝi estis establita en 1960 kiel moderna versio de la metra sistemo.
SI estas uzata ĉie por ĉiuj mezuroj en scienco, industrio, kaj komerco; la sola grava escepto estas Usono, kie la tradiciaj brit-devenaj mezurunuoj ankoraŭ regas en la ĉiutaga vivo. Ankaŭ en Britio la malnovaj unuoj plu rolas. Eĉ se iuj landoj uzas malnovajn unuojn en la ĉiutago, tiuj jam ĉie estas difinitaj per unuoj de SI. Ekzemple, la usona-brita colo estas difinita ekzakte egala al 0,0254 metroj, kaj tial ĝi estas rekte dependa de la difino de metro.
La sistemo estas konstruita sur bazo de sep fundamentaj unuoj: la metro, kilogramo, sekundo, ampero, kelvino, kandelo kaj molo.
La tuta SI konsistas el aro da mezurunuoj kune kun aro da prefiksoj. Estas du grupoj de unuoj: la sep bazaj unuoj por sep fizikaj grandoj (kun fizikaj dimensioj inter si sendependaj) kaj multaj derivitaj unuoj konstruitaj el la bazaj. SI agnoskas ankaŭ kelkajn ekster-SI-ajn unuojn por uzo kun la sistemo. SI-prefikson oni povas meti antaŭ unuonomon por nomi multoblon de la unuo. Ekzemple, kilo- signas mil-oblon kaj tiel kilometro egalas al mil metroj, mili- signas milon-oblon kaj tiel milimetro estas milono de metro. Ĉiuj SI-prefiksoj signifas multobligon aŭ dividon per potenco de 10.
Ekzistas ankaŭ aliaj versioj de la metra mezursistemo: La CGS-sistemo prenas centimetron, gramon kaj sekundon kiel la bazajn unuojn (la nomon CGS donas la komencliteroj de la ĉefunuoj). Ĝi estis, kaj iam ankoraŭ estas, uzata por certaj sciencaj celoj. Evoluis ankaŭ sistemoj, kiuj normigis metron, kilogramon kaj sekundon (MKS) kiel la bazajn unuojn. La MKSA-sistemo, kiu aldone havas amperon en sia bazo, formis la elirpunkton por la Sistemo Internacia de Unuoj
La nomoj de unuoj estas ĉiam skribataj per minusklaj literoj, sed la simboloj de tiuj unuoj, kies nomo estas derivita de familia nomo, komenciĝas per majuskla litero.
Bazaj unuoj
La Sistemo Internacia de Unuoj konsistas el sep bazaj unuoj, kiu esprimas fizikajn grandojn. Komence de ĉi tiuj oni determinas la ceterajn mezurunuojn (derivitaj):[1]
Grando | Unuo | Simbolo | Difino |
---|---|---|---|
longo | metro | m |
La longo, kiun trapasas lumo en vakuo dum la tempo de 1/299 792 458 de sekundo. |
maso | kilogramo | kg |
La maso de la internacia prototipo de kilogramo (tiu cilindra peco el platena-iridia kunfandaĵo estas konservata en la Internacia Buroo de Pezoj kaj Mezuroj en Parizo) |
tempo | sekundo | s |
La tempodaŭro de 9 192 631 770 cikloj de la radiado kiun donas la transiro inter la du hiperfajnaj niveloj de la baza stato de atomo de cezio-133. |
elektra kurento | ampero | A | La ampero egalas al tia konstanta elektra kurento, kiu, trapasante du paralelajn, senfine longajn rektajn konduktilojn, kun distanco de 1 metro kaj neglektebla cirkla kversekco, en vakuo, kaŭzas inter tiuj konduktiloj forton de 2 × 10−7 neŭtonoj je metro. |
temperaturo | kelvino | K |
La frakcio 1/273,16 de la termodinamika temperaturo de la triobla punkto de akvo (tio estas punkto, kie akvaj formoj solida, likva kaj gasa koincidas) |
materikvanto | molo | mol |
Kvanto de substanco en sistemo, kiu enhavas tiom da strukturaj elementoj, kiom da atomoj estas en 0,012 kilogramoj da karbono-12. Kiam oni uzas la molon, oni specifu ankaŭ la strukturajn elementojn, kiuj povas esti atomoj, molekuloj, jonoj, elektronoj aŭ aliaj partikloj aŭ difinitaj grupoj de tiaj partikloj. (La nombro estas la konstanto de Avogadro). |
lumintenso | kandelo | cd |
La kandelo estas la lumintenso, en difinita direkto, de lumfonto, kiu radias unukoloran lumon de frekvenco 540 × 1012 hercoj kaj kiu havas en tiu direkto energi-intenson de 1/683 de vato je steradiano. |
Derivitaj unuoj
Per ĉi tiu nomado oni rilatas al la uzitaj unuoj por espremi fizikajn grandojn, kiu estas la rezulto el kombini la bazajn fizikajn grandojn. Oni ne devas konfuzi ĉi tiun koncepton kun la koncepto de dekoblaj kaj dekonaj unuoj, kiu oni uzas kaj en la bazaj unuoj kaj en la derivitaj unuoj.[2]
Grando | Nomo de la unuo | Simbolo | Mezuro en bazaj unuoj |
---|---|---|---|
frekvenco | herco | Hz | s−1 |
forto | neŭtono | N | kg · m / s2 |
premo | paskalo | Pa | kg / (m·s2) |
laboro/energio | ĵulo | J | kg·m2 / s2 |
elektra ŝargo | kulombo | C | A·s |
povumo/radiadoflukso | vato | W | kg·m2 / s3 |
elektra tensio/elektromova forto | volto | V | kg·m2 / (A·s3) |
elektrostatika kapacitanco | farado | F=C/V | kg−1·m−1·s4·A2 |
magneta flukso | vebero | Wb | kg·m2 / (A·s2) |
induktanco | henro | H | kg·m2 / (A2·s2) |
elektra rezistanco | omo | Ω=V/A | m2.kg.s−3.A−2 |
elektra konduktanco | simenso | S=A/V | m−2.kg−1·s3·A2 |
magnetfluksa denso | teslo | T=Wb/m2 | kg·s−2.A−1 |
celsia temperaturo | celsia grado | °C | K |
lumflukso | lumeno | lm=cd.sr | m2·m−2·cd=cd |
iluminanco | lukso | lx=lm/m2 | m2·m−4.cd=m−2.cd |
aktiveco de radionuklido | bekerelo | Bq | s−1 |
ensorbita dozo | grajo | Gy=J/kg | m2·s−2 |
doz-ekvivalento | siverto | Sv=J/kg | m2·s−2 |
kataliza aktiveco | katalo | kat | s−1·mol |
(ebena) angulo | radiano | rad | 1 (m·m−1) |
spaca angulo | steradiano | sr | 1 (m2·m-2) |
Unuoj sen speciala nomo
Grando | Nomo de la unuo | Simbolo | Mezuro per bazaj unuoj |
---|---|---|---|
areo | kvadratmetro | m2 | m2 |
volumeno | kubmetro | m3 | m3 |
denso | kilogramo je kubmetro | kg / m3 | kg / m3 |
rapido | metro je sekundo | m / s | m / s |
akcelo | metro je sekundo en kvadrato | m / s2 | m / s2 |
elektra kampo | volto je metro | V / m | kg·m / (A·s3) |
Tabulo de dekoblaj kaj dekonaj unuoj
Prefiksoj SI | |||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|
10n | Prefikso | Signo | Longa skalo (*malpreferinda nomo) |
Mallonga skalo (malpreferinda) |
Oblo | Deveno | Ekzemplo |
1030 | kveta | Q | kviniliono (*kvintiliono) |
noniliono | 1 000 000 000 000 000 000 000 000 000 000 | latine decem – “dek” | Qg – kvetagramo (kviniliono da gramoj) |
1027 | rona | R | kvariliardo (*kvadriliardo) |
oktiliono | 1 000 000 000 000 000 000 000 000 000 | greke ἐννέα – “naŭ” | RB – ronabajto (kvariliardo da bajtoj) |
1024 | jota | Y | kvariliono (*kvadriliono) |
septiliono | 1 000 000 000 000 000 000 000 000 | greke ὀκτώ – “ok” | YT – jotateslo (kvariliono da tesloj) |
1021 | zeta | Z | triiliardo (*triliardo) |
sekstiliono | 1 000 000 000 000 000 000 000 | france sept – “sep” | ZWb – zetavebero (mil triilionoj da veberoj) |
1018 | eksa | E | triiliono (*triliono) |
kvintiliono | 1 000 000 000 000 000 000 | greke ἕξ – “ses” | EJ – eksaĵulo (triiliono da ĵuloj) |
1015 | peta | P | duiliardo (*biliardo) |
kvadriliono | 1 000 000 000 000 000 | greke πέντε – “kvin” | PV – petavolto (mil duilionoj da voltoj) |
1012 | tera | T | duiliono (*biliono) |
triliono | 1 000 000 000 000 | greke τέρας – “monstro” | Tl – teralitro (duiliono da litroj) |
109 | giga | G | miliardo | biliono | 1 000 000 000 | greke γίγας – “grandega” | GW – gigavato (miliardo da vatoj) |
106 | mega | M | miliono | miliono | 1 000 000 | greke μέγας – “granda” | MHz – megaherco (miliono da hercoj) |
103 | kilo | k | mil | mil | 1 000 | greke χίλιοι – “mil” | kB – kilobajto (mil bajtoj) |
102 | hekto | h | cent | cent | 100 | greke έκατόν – “cent” | hPa – hektopaskalo (cent paskaloj) |
101 | deka | da | dek | dek | 10 | greke δέκα – “dek” | dalm – dekalumeno (dek lumenoj) |
10−1 | deci | d | dekono | - | 0,1 | latine decimus – “deka” | dB – decibelo (dekona belo) |
10−2 | centi | c | centono | - | 0,01 | latine centum – “cent” | cm – centimetro (centona metro) |
10−3 | mili | m | milono | - | 0,001 | latine mille – “mil” | mA – miliampero (milona ampero) |
10−6 | mikro | µ | milionono | - | 0,000 001 | greke μικρός – “malgranda” | μmol – mikromolo (milion-ona molo) |
10−9 | nano | n | miliardono | - | 0,000 000 001 | greke νανος – “nano” | nH – nanohenro (miliard-ona henro) |
10−12 | piko | p | duilionono (*bilionono) |
- | 0,000 000 000 001 | itale piccolo – “malgranda” | pF – pikofarado (duilion-ona farado) |
10−15 | femto | f | duiliardono (*biliardono) |
- | 0,000 000 000 000 001 | dane femten – “dek kvin” | fcd – femtokandelo (mil-duilion-ona kandelo) |
10−18 | ato | a | triilionono (*trilionono) |
- | 0,000 000 000 000 000 001 | dane atten – “dek ok” | as – atosekundo (triilion-ona sekundo) |
10−21 | zepto | z | triiliardono (*triliardono) |
- | 0,000 000 000 000 000 000 001 | france sept – “sep” | zC – zeptokulombo (mil-triilion-ona kulombo) |
10−24 | jokto | y | kvarilionono (*kvadrilionono) |
- | 0,000 000 000 000 000 000 000 001 | greke ὀκτώ – “ok” | yg – joktogramo (kvarilion-ona gramo) |
10−27 | ronto | r | kvariliardono (*kvadriliardono) |
- | 0,000 000 000 000 000 000 000 000 001 | greke ἐννέα – “naŭ” | rg – rontogramo (mil-kvarilion-ona gramo) |
10−30 | kvekto | q | kvinilionono (*kvintilionono) |
- | 0,000 000 000 000 000 000 000 000 000 001 | latine decem – “dek” | qg – kvektogramo (kvinilion-ona gramo) |
Referencoj
- ↑ Resumo de la Sistemo Internacia de Unuoj (hispane). Centro Español de Metrología. Alirita 7-a de aŭgusto en 2016.
- ↑ Gvidilo por la uzado de la SI (angle). National Institute of Standards and Technology (USA). Alirita 8-a de aŭgusto en 2016.
Vidu ankaŭ
- UTC
- Prefiksoj de SI, = Dekoblaj kaj dekonaj unuoj
- Mezurunuoj
- Fizika grando
- Mezuriloj
- Imperia sistemo
- Sciencistoj kies nomoj estas uzataj por SI-unuoj
Eksteraj ligiloj
- Internacia Buroo pri Pezoj kaj Mezuroj - SI Plena prezento de SI en la lingvoj franca kaj angla. En okazoj de dubo pri ĝusta interpreto, validas ĉiam la franca teksto de la dokumentoj.
|