Ĝermolisto de svisaj esperantistoj: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 25: Linio 25:
== G ==
== G ==
=== [[Chantal Gacond]] ===
=== [[Chantal Gacond]] ===
'''Chantal GACOND''' (naskiĝis en [[1959]]) en oktobro [[1981]] kun inter alie ''Ueli Haenni'' kaj [[Dietrich Michael Weidmann]] fondis la asocion [[Junularo Esperantista Svislanda]], post antaŭa miskomprena malfondiĝo de [[Esperanto-Junularo de Svislando]], kaj helpis rekonigi la novan organizaĵon landa sekcio de [[TEJO]] daŭrige de la antaŭa asocio. Plurajn jarojn ŝi vivis kun Dietrich Michael Weidmann, inter alie de 1984 ĝis 1989 en [[Ŝafhaŭzo]]. Dumtempe ŝi vivis kaj laboris en la flegohejmo ''Sunhejmo'' en [[Rheineck SG]], situanta sur monteto kun bela rigardo super la tuta urbo kaj dum multaj jaroj gvidata fare de la esperantisto [[Hans Kästli]], kiu tien kunlabore venigis esperantistojn el la tuta mondo. Nun ŝi loĝas en [[Ĝenevo]].
'''Chantal GACOND''' (naskiĝis en [[1959]]) en oktobro [[1981]] kun inter alie ''Ueli Haenni'', [[Stefano Keller]] kaj [[Dietrich Michael Weidmann]] fondis la asocion [[Junularo Esperantista Svislanda]], post antaŭa miskomprena malfondiĝo de [[Esperanto-Junularo de Svislando]], kaj helpis rekonigi la novan organizaĵon landa sekcio de [[TEJO]] daŭrige de la antaŭa asocio. Plurajn jarojn ŝi vivis kun Dietrich Michael Weidmann, inter alie de 1984 ĝis 1989 en [[Ŝafhaŭzo]]. Dumtempe ŝi vivis kaj laboris en la flegohejmo ''Sunhejmo'' en [[Rheineck SG]], situanta sur monteto kun bela rigardo super la tuta urbo kaj dum multaj jaroj gvidata fare de la esperantisto [[Hans Kästli]], kiu tien kunlabore venigis esperantistojn el la tuta mondo. Nun ŝi loĝas en [[Ĝenevo]].


=== [[Gabrielle Gacond]] ===
=== [[Gabrielle Gacond]] ===

Kiel registrite je 10:46, 22 apr. 2018

Enhavo: A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U Ŭ V Z

B

Paul Bächli

Paul BÄCHLI (naskiĝis en 1901, mortis la 10-an de marto 1995), estis UEA-delegito dum trideko da jaroj en Baden (Argovio) kaj honora membro de Svisa Esperanto-Societo, kies dokumentan servon li prizorgis.

Hans Bipp

Hans BIPP (naskiĝis en 1913, mortis la 4-an de novembro 1997 en Birsfelden) estis esperantisto ekde 1929, aktivulo de Svisa Asocio de Esperanto-Fervojistoj kaj ties prezidinto inter la jaroj 1952 kaj 1956.

G

Chantal Gacond

Chantal GACOND (naskiĝis en 1959) en oktobro 1981 kun inter alie Ueli Haenni, Stefano Keller kaj Dietrich Michael Weidmann fondis la asocion Junularo Esperantista Svislanda, post antaŭa miskomprena malfondiĝo de Esperanto-Junularo de Svislando, kaj helpis rekonigi la novan organizaĵon landa sekcio de TEJO daŭrige de la antaŭa asocio. Plurajn jarojn ŝi vivis kun Dietrich Michael Weidmann, inter alie de 1984 ĝis 1989 en Ŝafhaŭzo. Dumtempe ŝi vivis kaj laboris en la flegohejmo Sunhejmo en Rheineck SG, situanta sur monteto kun bela rigardo super la tuta urbo kaj dum multaj jaroj gvidata fare de la esperantisto Hans Kästli, kiu tien kunlabore venigis esperantistojn el la tuta mondo. Nun ŝi loĝas en Ĝenevo.

Gabrielle Gacond

Gabrielle GACOND (naskiĝis en 1908, mortis la 21-an de aprilo 1999 en Neŭŝatelo) estis subteninto de Kultura Centro Esperantista kaj kunlaborinto de Centro de Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia. Ŝi estis la patrino de Claude Gacond. Pluraj fotoj de ŝi aperas en esperantlingva biografio de li en lia persona retejo.

Walter Giannini-Aeppli

Walter GIANNINI-AEPPLI (naskiĝis en 1914, mortis la 9-an de aprilo 2003) estis membro de UEA, Svisa Esperanto-Societo (SES), KELI kaj de Esperanto-Societo Zuriko, kiun li prezidis plurajn jarojn.

J

Frieda Jakob

Frieda JAKOB (mortis la 14-an de decembro 1958) estis edzino de Honora Redaktoro de Esperanto Hans Jakob.

Johannes Jüstrich

Johannes JÜSTRICH (naskiĝis en 1907 , mortis en 1988 en St. Gallen, Svislando) estis svisa esperantisto. Li estis delegito kaj fakdelegito de UEA pri fervojoj.

L

Hanny Liechti

Hanny LIECHTI, (naskiĝis en 1914, mortis 85-jara la 5-an de decembro 1999) estis plur-jardeka aktivulino, estrarano kaj honora membro de Esperanto-Societo Zuriko. Ŝi agadis ankaŭ en Svisa Esperanto-Societo kaj Kristana Esperanto-Ligo Internacia. Ŝia edzo Fritz Liechti-Kirchhofer (1913-2001) ankaŭ estis aktiva esperantisto - kun li ŝi inter alie inter la jaroj 1953 kaj 1977 organizis kvar internaciajn kongresojn de KELI

Hans Lüthi

Hans LÜTHI (naskiĝis en 1915 - mortis la 8-an de junio 1977 en Lenzburg, Svislando) estis svisa esperantisto, iam UEA-delegito en Araŭo, membro de UEA ekde 1938.

M

Angelo Mellini

Angelo MELLINI (naskiĝis en 1934) estis iama sekretario de Svisa Esperanto-Societo, mortis la 10-an de septembro 2002 en Hermetschwil (Svislando).

Marcel Moreillon

Marcel MOREILLON (1906- 2004) estis UEA-membro el Satigny (Svislando) kaj membro de la ĝeneva grupo La Stefo, mortis la 20-an de januaro 2004.

Amélie Montandon

Amélie MONTANDON (mortis 89-jara la 2-an de majo 1970) estis svisa esperantistino, malnova membro kaj delegito de UEA. Ŝi aktivis en la movado ekde la 2-a UK en 1906 ĝis nelonge antaŭ la morto.

P

Nadine Perrenoud

Nadine PERRENOUD (mortis la 1-an de majo 1982 en Neŭŝatelo, Svislando) estis fervora UEA-membro kaj loka aktivulino.

René W. Perrenoud

René W. PERRENOUD (1904-1996), esperantisto preskaŭ denaska, estrarano de Svisa Esperanto-Societo (1952-74), komitatano kaj librotenisto de Kultura Centro Esperantista (1968-88), delegito dum 40 jaroj pri edukado, mortis la 30-an de julio en Hauterive (Svislando).

S

Werner Schaufelberger

Werner SCHAUFELBERGER (naskiĝis en 1916, mortis la 4-an de majo 1998 en Zuriko) estis dumviva membro de UEA kaj multjara fervoja delegito.

V

Willy Voirol-Reichen

Willy VOIROL-REICHEN (1905-2001) estis membro de UEA dum pli ol 60 jaroj, dumviva membro de UEA kaj iama delegito en Biel.

W

Alfred Wenger

Alfred WENGER (naskiĝis en 1917, mortis en 2003 en Chez-le-Bart) estis dumviva membro de UEA kaj inter la jaroj 1964 kaj 1983 funkciis kiel fakdelegito pri medicino. Ŝablono:Ĝermo-esperantisto