Fera Kruco: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 4: Linio 4:


La desegno de la krucsimbolo estis nigra kun blanka aŭ arĝentkolora bordo, kaj derivis el la pied-kruco de la [[Ordeno de germanaj kavaliroj]], uzita de kavaliroj ofte el la 13a jarcento.<ref> Jean-Denis Lepage. Medieval armies and weapons in western Europe: an illustrated history. McFarland & Company, Inc., 2005. Pp. 193.</ref>
La desegno de la krucsimbolo estis nigra kun blanka aŭ arĝentkolora bordo, kaj derivis el la pied-kruco de la [[Ordeno de germanaj kavaliroj]], uzita de kavaliroj ofte el la 13a jarcento.<ref> Jean-Denis Lepage. Medieval armies and weapons in western Europe: an illustrated history. McFarland & Company, Inc., 2005. Pp. 193.</ref>

==Vidu ankaŭ==
* [[Kruco]]


==Notoj==
==Notoj==

Kiel registrite je 18:14, 7 maj. 2018

Normiga formo de la Fera Kruco.
Prusio, la Fera Kruco de 1a Klaso de la Napoleonaj Militoj, en sia origina formo de 1a de Junio 1813.

La Fera Kruco (Germane: Eisernes Kreuz, mallongigita EK) estis militista medalo en la Reĝlando Prusio, kaj poste en la Germana Imperio (1871–1918) kaj en la Nazia Germanio (1933–1945). Ĝi estis establita de la reĝo Frederiko Vilhelmo la 3-a de Prusio en Marto 1813 omaĝe al la naskiĝtago de sia edzino la reĝino Luiza de Meklenburgo-Strelitz en la 10a de Marto 1813 dum la Napoleonaj Militoj (EK 1813). Louise estis tiele la unua persono kiu ricevis tiun dekoracion (postmorta).[1] Oni omaĝis per la Fera Kruco ankaŭ dum la Francia-Prusia Milito (EK 1870), la Unua Mondmilito (EK 1914), kaj la Dua Mondmilito (EK 1939, re-enkondukita havanta svastikon aldone en la centro). La Fera Kruco estis normale nur militista dekoracio, kvankam estis ekzemploj de ties atribuo al civiluloj kiuj plenumis militistajn funkciojn. Du tiaj ekzemploj estis la civilaj testopilotoj Hanna Reitsch kiu ricevis la Ferajn Krucojn de 2a Klaso kaj de 1a Klaso kaj Melitta Schenk Grafino von Stauffenberg, kiu ricevis la Feran Krucon de 2a Klaso, pro ilia agado kiel pilotoj dum la Dua Mondmilito.

La desegno de la krucsimbolo estis nigra kun blanka aŭ arĝentkolora bordo, kaj derivis el la pied-kruco de la Ordeno de germanaj kavaliroj, uzita de kavaliroj ofte el la 13a jarcento.[2]

Vidu ankaŭ

Notoj

  1. "Eisernes Kreuz 1813 - 1.Klasse" (Germane). Militaria Lexikon. [1] Alirita la 4an de Majo 2018.
  2. Jean-Denis Lepage. Medieval armies and weapons in western Europe: an illustrated history. McFarland & Company, Inc., 2005. Pp. 193.

Bibliografio

  • Stephen Thomas Previtera, The Iron Time: A History of the Iron Cross, Second edition 2007, ISBN 978-0-9673070-3-9
  • Gordon Williamson, The Iron Cross of 1939, 1997, ISBN 0-912138-86-6
  • Dietrich Maerz/George Stimson, "The Iron Cross 1. Class", 2010, ISBN 978-0-9797969-7-5
  • Dietrich Maerz, "Award Numbers of the Iron Cross of 1939", International Medal Collector, Vol.3-No.4 and Vol. 4-No.s, ISSN 2152-9310
  • Shirer, William L. (1960). The Rise and Fall of the Third Reich. New York: Simon & Schuster. ISBN 978-0-671-62420-0.